Adalvino (Salcburgo)

Adalvino (germane: Adalwin; mortinta la 14-an de majo 873 estis arkiepiskopo de Salcburgo inter 859 kaj 873 kaj abato de la arkiabatejo Sankta Petro.

Adalvino
ĉefepiskopo de Salcburgo
Regado 859873
Antaŭulo Liupram
Sekvanto Adalberto la 1-a
Ceteraj titoloj abato en la Arkiabatejo Sankta Petro
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 9-a jarcento
Morto 14-a de majo 873
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo ĉefepiskopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Trejniĝon li ĝuis en Salcburgo estante sub la protekto de Liupram kiu antaŭ la imperiestro rekomendis kaj peris la promocion de Alvino je episkopeco. Fakta nomumiĝo arkiepiskopa estis en 859. De Ludoviko la Germano li ricevis en 860 kaj novajn donacojn de la reĝa bienaro (curtes) kaj konfirmojn de jamaj posedaĵoj en nunaj Malsupra Aŭstrio, Karintio, Stirio, Burgenlando, Slovenujo kaj Hungarujo.

Graveco redakti

La abata katalogo de la salcburgaj benediktanoj laŭdegis la viglecon adalvinan. Jam en printempo de 860 li vojaĝis Romon por ricevi la paliumon. Krome li ege engaĝiĝis en la kristanigo de la slavoj je Orienta Markio (ekz. kampanjoj en Karantanio kaj Panonio) pretendante rajti misiisti ankaŭ en la Grandmoravia imperio.

Reĝo Ludoviko rekompencis la misiojn per malavaraj donaĵoj. Tiel Adalvino ricevis la kontrolon super gravaj lokoj kaj preĝejoj, ekz. je Szombathely kaj Szentpéterfa. Altfried, pastro kun spertoj, estis nomumita fare de Alvino arkipresbitero, do viculo surloka. En liajn manojn li metis kvazaŭ la estradon de ekleziaj strukturoj en tua Panonio. Oni kontinuigis la bonajn rilatojn al la regadsukcedanto de Pribina en la Princlando Moosburg, nome Kocelj. Tie estis konsekritaj 12 novaj kirkoj kun enoficigo de propraj pastroj.

Adalvino tamen vane kontraŭbatalis la misiumadon de Cirilo kaj la nomumo de Metodo je arkiepiskopo fare de papo Hadriano la 2-a. Adalvino kun Ermanrich, episkopo de Passau, eĉ ordonis la areston de Metodo tuj post ties altiĝo al la grado de ĉefepiskopo. Metodo devis suferi tri kaj duonan jarojn da pridemandado, fitraktado kaj enŝloso en ŝvaba monaĥejo. Liberiĝo lia venis nur post ordono de papo Johano la 8-a. Ermanrich siavice estis suspendita de ĉiuj episkopaj dignoj.

Literaturo redakti

  • Becher, Kurt, "Adalwin". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 49 (tie ĉi interrete)