Szentpéterfa [sentpEterfa] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. La loknomo signifas hungare: Sankta Petro-vilaĝ', ricevinte la nomon pri sia preĝejo. La vilaĝo germane estas Prostrum, kroate Petrovo Selo.

Ĉefstrato de Szentpéterfa
Kapelo de Szentpéterfa

Bazaj informoj redakti

Historio redakti

Szentpéterfa estis loĝata de romianoj. Dum la turka erao ĝi neniiĝis, poste alvenis kroatoj. En 1920 la vilaĝo trovis sin en Aŭstrio, sed en 1923 revenis al Hungario. Post 1945 ferkurteno konstruiĝis laŭ la aŭstra limo. La vilaĝo estis vizitebla per permesilo. En 1989 la fer-kurteno nuliĝis, oni trovis ĉe la limo netuŝitan zonon dum 40 jaroj. La loĝantaro plejparte estas kroatoj. La vilaĝo estis limpasejo al Aŭstrio inter 1923-2008, poste ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas libere traireblaj.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelkomunumo redakti

Komunumoj de Sankta Petro en Hungara reĝlando redakti

Pro grandeco de la tabelo vidu la ceterajn komunumojn en Transilvanio: Barcaszentpéter!

Detrekőszentpéter Hegyhátszentpéter Kajászószentpéter Kemenesszentpéter
Komáromszentpéter Nógrádszentpéter Őriszentpéter Pogányszentpéter
Sajószentpéter Szentpéter Szentpéterfa Szentpéterfölde
Szentpéterszeg Szentpéterúr Tarcaszentpéter Turócszentpéter