Malfermi la ĉefan menuon
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Adriano

Adriano de Canterbury (latine Hadrianus, angle Adrian of Canterbury, naskiĝis en Nordafriko; mortis la 9-an de januaro 710) estis bizanca kristano, kiu iĝis abato en Britio kaj post la morto deklariĝis sanktulo. En kristanismo estas aliaj sanktuloj de tiu persona nomo, interalie Adriano de Nikomedio - la simpla nomo "sankta Adriano" kutime celas al tiu, ne al Adriano de Canterbury.

Adriano de Canterbury
Abato de Canterbury
Persona informo
Naskiĝo dato mankas
en Nordafriko
Morto la 9-an de januaro 710
Ŝtataneco Kent [#]
Profesio
Okupo monaĥo [#]
Sanktulo
Adorita en Katolika eklezio
Festotago 3-a de februaro
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Adriano naskiĝis komence de la 7-a jarcento en Nordafriko, proksimume 750 kilometrojn okcidente de la rivero Nilo, en la greklingva Bizanca Imperio. Proksimume 10 jarojn post la naskiĝo li pro invado de la araboj devis fuĝi al Napolo. Iom poste li aliĝis al kristana monaĥejo sur la insulo Nisida (en la antikva epoko Νησίς, Nēsis, malnovgreke „insuleto“), la kvina plej granda insulo de la Golfo de Napolo. En la monaĥejo li lernis la latinan, kaj ricevis teologian, pastran kaj liturgian edukon. Post malmultaj jaroj li elektiĝis abato de tiu monaĥejo. Tiu tempe la tiutempa bizanca imperiestro Konstas (Κώνστας) la 2-a (ankaŭ nomata Konstans kaj Konstant) konatiĝis kun li. En la jaro 663 Konstas venis al Napolo, dum lia armeo provis rekonkeri Italion. En pluraj kazoj la bizanca imperiestro uzis la abaton kiel ambasadoro. Kiam Konstas vizitis Romon, li prezentis la abaton al la tiutempa papo Vitaliano, kiu tre aprezis Adrianon kaj igis lin papa konsilanto. Tri jarojn poste la papo dufoje proponis al Adriano la postenon de la tiutempe novelektenda ĉefepiskopo de Canterbury. Adriano tamen ambaŭfoje malakceptis kaj proponis la unuan fojon monaĥon Andreo el najbara monaĥejo, la duan fojon la bizancanon Teodoro de Tarso. Tiu fine akceptis la ĉefepiskopecon sub la kondiĉo, ke Adriano kun li venu al Canterbury kaj estu persona konsilanto. Teodoro en 699 per ŝipo vojaĝis al Anglio, sed Adriano pro suspekto de la frankaj regantoj, ke la vojaĝo povus havi politikajn motivojn, nur povis veni la sekvan jaron, en 670. Post lia alveno en Canterbury Adriano iĝis abato de la tiuurba abatejo Sankta Aŭgusteno. La postenon li tenis ĝis sia morto la 9-an de januaro 710. La romkatolika eklezio poste deklaris lin sanktulo kaj festas lian mortotagon kiel memortago.

FontojRedakti