14-a de oktobro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 14-a de oktobro estas la 287-a tago de la jaro (la 288-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 78 tagoj restas.
Je la 14-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 1066: Normanda konkero de Anglio komenciĝis: Batalo de Hastings iĝis unua milita sukceso de normanoj, gvidataj de Vilhlemo la 1-a — anglosaksa reĝo Harold la 2-a mortfalis
- 1140: Pola episkopejo en Pomerio kun sidejo en Wolin (poste en Kamień Pomorski) estis agnoskita per buleo de la papo Inocento la 2-a
- 1469: En Valadolido okazis nupto de la posta gereĝa paro Isabel la 1-a (Kastilio) kaj Fernando la 2-a (Aragono)
- 1529: Turka armeo finis sensukcesan sieĝon de Vieno
- 1584: Ĉeĥio: en Moravio ekvalidis gregoria kalendaro, ĉirkaŭ 10 monatojn poste ol en Bohemio
- 1582: Ĉi tiu tago ne ekzistis en la gregoria kalendaro: por ĝustigi la kalendaron al sezonoj, la tagoj de la 5-a ĝis la 14-a de oktobro 1582 estis preterlasitaj
- 1655: Germanio: en Duisburg fondiĝis universitato
- 1656: Usono: Masaĉuseco adoptis unuan punan leĝaron kontraŭ Religia Societo de Amikoj (kvakerismo)
- 1660: Kadre de la 4-a pola-rusa milito komenciĝis batalo de Cudnów (Ĵitomira provinco) gajnita de poloj, apogataj de Krimea Ĥanlando
- 1670: Premiero de La Nobela Burĝo de Molière en la Palaco de Versailles kun ĉeesto de Ludoviko la 14-a — la komedi-baleto estis prezentita en lingvafrankao (poste esperantigita)
- 1767: Rusa parlamentano Nikolaj Repnin, por rompi reziston kaj terorigi polajn parlamentanojn kontraŭajn al samrajtigo de alikredantoj, kaj subskribi traktaton inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Rusa Imperio, ordonis al Armeo de Rusia Imperio forkapti gvidantojn de la konfederacio de Radom, episkopojn kaj ministron, kaj sekve ekziligis ilin al Kalugo, kie ili restis ĝis 1773. Pola Sejmo sen opozicio akceptis rusajn kondiĉojn — Pollando iĝis protektorato de Rusia Imperio
- 1768: Teritorioj de indiĝenaj indianoj ĉerokoj en Virginio kaj Carolina (Alabamo) estis proklamitaj posedaĵo de la Brita Krono
- 1773: En Respubliko de Ambaŭ Nacioj fondiĝis Komisiono de Nacia Edukado - unua ministerio pri edukado en Pollando kaj Eŭropo
- 1793: Terorigita de rusa armeo la Pola Sejmo de Grodno akceptis skribitan de imperiestrino Katerino la 2-a projekton de eterna alianco pola-rusa
- 1809: Napoleonaj Militoj: Traktato de Schönbrunn finis Militon de la Kvina Koalicio kune kun la pola-aŭstria - Aŭstrio agnoskis konkerojn de Napoleono Bonaparte
- 1834: Oni patentigis semilon de maizo
- 1861: Rusia estro de Kongresa Pollando Karol Lambert enkondukis militjuron
- 1877: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Iduno
- 1878: En angla urbo Sheffield oni ludis unuan en la historio futbalan matĉon lume de arkampoloj
- 1904: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidojn Kresido kaj Praksedo
- 1905: Internacia Aviada Federacio fondiĝis en Parizo, kun sidejo en Laŭzano
- 1912: Pretendanta al tria oficperiodo Theodore Roosevelt estis pafvundita en Milvokio de psike malsana elmigrinto el Germanio
- Unua Mondmilito
- 1914: Grekio aneksis Sudan Epiron
- 1915: Bulgario aliĝis al la milito flanke de Centraj Potencoj deklarante militon al Serbio
- 1918: Ĉeĥoslovaka registaro de elmigrintoj estis formita en Ĝenevo sub gvido de Tomáš Garrigue Masaryk
- 1919: Prusa Sejmo akceptis voĉdonon pri disdivido de germana Silezio laŭ provincoj: la malsupra kun ĉefurbo en Vroclavo kaj la supra kun ĉefurbo en Opole
- 1920: Ratifo de la Traktato de Tartu fare de Finnlando kaj Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
- 1922: Germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovris asteroidon Rozino
- 1926: Oni eldonis Winnie-la-Pu, la infanlibron de A. A. Milne
- 1933: Germanio forlasis la Ligon de Nacioj
- 1936: Belgio rompis militistan aliancon kun Francio por konservi neŭtralecon pri eventuala franca-germana milito
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj devigis judan loĝantaron de Lublin al kontribucio je 300 mil zlotoj; Militkrimoj: germana polico pafmortigis 14 polojn en Inowroclaw kaj 36 judojn apud Ropczyce); laŭ komuniko de Wehrmacht germanaj soldatoj atingis Okcidentan Bugon - moviĝo de la armeo finiĝis; konspira organizaĵo "Szaniec" (Defendejo) establiĝis ĉe Nacia-Radikala Partiaro; Berlino: dum kunsido en Ĉefa Sekur-Oficejo de Tria Regno oni decidis likvidi polajn gvidantojn; rumanoj transportis polan marŝalon Edward Rydz-Śmigły kun asistanta lin grupo de oficiroj de Craiova al Dragoslavele (Distrikto Argeș); Norda Maro: sud-oriente de Irlando britaj destrojeroj sinkigis germanan submarŝipon U-45 kun la tuta 38-membra skipo; Skotlando: en ĉefa bazo de la reĝa mararmeo en Scapa Flow sur Orkadoj sinkis torpedita de germana U-47 kirasŝipo HMS Royal Oak - pereis 833 personoj el 1234; Finnlando: fino de dutaga mobilizo de armitaj fortoj; soveta registaro proponis al Finnlando farmi Hanko-terpinton kun interŝanĝo de teritorioj
- 1940: Al germana-nazia koncentrejo Aŭŝvico alvenis unua transporto de 64 malliberuloj el la Kastelo de Lublin; en Provinco Vartlando laboris 18 474 britaj kaj francaj militkaptitoj — de la provinco germanaj okupantoj forveturigis de la 1-a de oktobro 1939 ĝis la 14-a de oktobro 1940 52 759 anserojn; en Krakovo okazis inaŭgura koncerto de la Filharmonio de Ĝenerala Gubernio; Vilno: ekesto de pola filio de la Internacia Teatro de Juna Spektanto; Blitz: sur la vojon super la metroa stacio Balham en Londono, kiu estis uzata kiel aerataka ŝirmejo, falis bombo mortiginte ne malpli ol 64 homojn
- 1941: En Poznan germanoj mortpunis 12 oficirojn kaj soldatojn de antaŭmilita Pola Militistaro; Batalo pri Moskvo: Wehrmacht, militire al Moskvo, okupis Rĵev; stalinista prokuroro kaj diplomato Andrej Vyŝinskij informis polan ambasadoron en Sovetunio ke tie troviĝas 3 grupoj de enprizonigitaj polaj civitanoj: kondamnitaj de juĝejoj kaj restantaj en arestejoj - 71 481 personoj, ekzilitaj al lokoj de deviga setligo - 291 137, internigitaj soldatoj - 25 314 personoj (la ambasadoro pridubis la statistikon); al Londono alvenis granda nombro de polaj aviadilistoj, liberigitaj de militkaptitejoj en Sovetunio — oni atendis sume 1000 pilotojn; en Kembriĝa Teatro okazis Paderewski Memorial Concert plenume de Londona Filharmonia Orkestro, kun enspezo al Help-Fonduso por Polaj Militkaptitoj
- 1942: Laŭ oficiala dato en Volinio formiĝis unua taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo, kies celo estis pure etna ukraina ŝtato, tial ekde printempo 1943 amase murdis polojn dum etna purigado de senarmilaj polaj vilaĝoj en Volinio, Polesio kaj Orienta Galicio; germanoj ekzekutis en Poznań 14 polojn pro partopreno en Pola Rezistomovado, 21 murdis dum masakro de pola vilaĝo endistrikto Janowski, kaj 26 laboristojn de armilejo en Radom pendumis en la fabriko; Orienta Fronto: en Stalingrado taĉmentoj de germana 6-a Armeo ekregis fabrikon de traktoroj kaj atingis Volgon; Supera Komandantaro de Wehrmacht en ordono n-ro 1 postulis strategian defendon en la fronto
- 1943: En ekstermejo Sobibór eksplodis ribelo pretigita de oficiro de la Ruĝa Armeo Aleksandr Peĉerskij - post pafmortigo de 9 SS-anoj kaj du gardistoj, 300 personoj fuĝis (germanoj sukcesis kapti nur 53) - dum subpremado de la ribelo pereis ĉirkaŭ 150 judoj; Operaco Reinhardt: en koncentrejo Majdanek 250 judoj mortis pro venenigo per gaso; germana polico dum traserĉo de arbaro pafmortigis apud Włodawa 70 polojn kaj ĉirkaŭ 100 judojn, forkurintajn de labortendaroj; Volinia-Galicia masakro: taĉmento de URA atakis polan vilaĝon apud Hrubieszów, kie ĝi murdis kelkdek personojn; apud Końskie, pro perfido, pereis mutobskurulo subleŭtenanto Waldemar Szwiec, komandanto de la Dua Partizana Grupiĝo de Jan Piwnik, kune kun 4 Anatemitaj Soldatoj
- 1944: Germanaj soldatoj pafmortigis en Nienaszów (proksime al Jasło) 23 personojn pro malobeo al ordono evakuiĝi; germana polico pendumis publike 15 polojn en Radom pro partopreno en la rezista movado; Nord-Makedonio: germanoj okazigis amasmurdojn en 9 vilaĝoj en la regionoj Stip, Kocani, Povardarie - plej suferis vilaĝoj Krupiste, kie 49 homoj estis mortigitaj, Gorni Balvan kun 26 homoj mortigitaj, same kiel vilaĝo Ularci kun 25 homoj mortigitaj; Pola Partizana Bataliono atakis la urbon Kotor Varoš en Bosnio; Erwin Rommel estis devigita al sinmortigo pro atenco kontraŭ Hitler; Moskva ŝtata instituto de internaciaj rilatoj fondiĝis; princo Karolo, regento de Belgio, akceptis generalon Stanisław Maczek kaj dankis lin pro partopreno favore al liberigo de la lando; Bomba Korpuso de RAF sub protekto de 300 ĉasaviadiloj atakis Duisburg, kaj usona 8-a Aviada Armeo atakis (100 bombaviadiloj kun samnombra aviadila protekto) atakis Kolonjon; Okcidenta Fronto: usona 9-a Armeo ĉirkaŭis Akenon
- 1947: Usona testa piloto Chuck Yeager per aviadilo Bell X-1 rompis sonmuron - unua homo kiu atingis tion dum horizontala flugo
- 1949: Stalinismo: ĉefepiskopo Josef Matocha konsekris en Olomouc František Tomášek kiel episkopon, sekrete kaj sub dramaj cirkonstancoj
- 1950: Dua soveta okupado de Pollando: kunlaborismaj regopovoj de postjalta Pollando funkciigis Armean Regionan Juĝejon en Varsovio, kiu i.a. kondamnis al mortpuno subkolonelon Łukasz Ciepliński kun liaj 6 kunlaborantoj el Libero kaj Sendependo — memorigataj dum la Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj"
- 1953: Arabaj-israelaj militoj: israelaj soldatoj atakis landliman jordanan vilaĝon Quibya kaj eksplodigis 42 domojn, lernejon kaj moskeon - rezulte 75 araboj pereis
- 1955: Vieno: malfermo de rekonstruita postmilite Burgoteatrejo
- 1956: Bhimrao Ramji Ambedkar, gvidanto de dalitoj, publike konvertiĝis al budhismo por iĝi gvidanto de la dalita budhisma movado
- 1962: Kariba krizo: usona spionaviadilo Lockheed U-2 fotis sovetajn raket-setligojn en Kubo
- 1964: Pastoro Martin Luther King ricevis Nobelpremion pri paco
- 1964: Leonid Breĵnev estis elektita unua ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio
- 1966: Malfermo de unua linio de la Metroo de Montrealo
- 1966: Nederlando: politika partio Demokratoj 66 fondiĝis
- 1969: Olof Palme iĝis ĉefministro de Svedio
- 1973: Milito de Jom Kippur: egiptaj taĉmentoj samtempe atakis de kvin direktoj Sinajon, okupatan de Israelo
- 1978: Post subita morto de la papo Johano Paŭlo la 1-a komenciĝis konklavo, dum kiu oni elektis la novan papon Karol Wojtyła
- 1981: Hosni Mubarak iĝis prezidento de Egiptio
- 1983: Sovetia kosmosondilo Venera 16 eniris orbiton de Venuso
- 1992: Ĉefa ŝtata arkivisto de Rusio Rudolf Piĥoja transdonis al pola prezidento Lech Wałęsa kopiojn de la dokumentoj pri la Katina krimo indikantaj respondecon de Josif Stalin kaj liaj kamaradoj el Politburoo — Lavrentij Berija, Vjaĉeslav Molotov, Kliment Voroŝilov, Anastas Mikojan, Miĥail Kalinin kaj Lazar Kaganoviĉ
- 1993: Pollando: Muzeo de Estinta Ekstermejo en Sobibor, kreita proksime al Włodawa kadre de germana-nazia Operaco Reinhardt, la amasmurdo, dum kiu pereis 2 000 000 judoj, estis fondita omaĝe al la 50-a datreveno de la ribelo, farita de ĝiaj sovetiaj judaj malliberuloj
- 1994: Premiero de la usona filmo Pulp-fikcio
- 2004: Norodom Sihamoni iĝis reĝo de Kamboĝo
- 2008: Kanado: Konservisma Partio gajnis parlamentan balotadon
- 2010: Mark Rutte iĝis ĉefministro de Nederlando
- 2011: En Moskvo oni inaŭguris unuan en Rusio monumenton al Johano Paŭlo la 2-a — la bronza monumento ekstaris en atrio de la Tutrusia Ŝtata Biblioteko de Fremda Literaturo
- 2012: Aŭstra paraŝutisto Felix Baumgartner akiris mondĉampionecon saltante de stratosfero el heliuma balono - la unua, kiu de pli ol 39 km de alteco rompis la sonmuron sen veturilo
- 2014: Supera Konsilio de Ukrainio akceptis leĝon pri fondo de Nacia Kontraŭkorupta Oficejo
- 2017: En Krakovo finiĝis la 3-a Kongreso de Eksterlandaj Esploristoj pri Historio de Pollando titolita Malnova Respubliko - Historio, Memoro, Heredaĵo (okaziĝanta ĉiun kvinan jaron) kun partopreno de 250 gastoj kaj 1000 ĉeestantoj — la kongresan konkurson, al kiu oni anoncis 165 fremdlingvajn librojn, gajnis brita historiisto Robert I. Frost
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 233-a tago de la rusa agreso: En la Tago de la Defendanto de Ukrainio oni informis, ke Armitaj fortoj rekonkeris de la rusa okupanto 1 620 lokojn; en liberigita Velika Oleksandrivka (Ĥersona provinco) retiriĝanta rusia armeo postlasis pli ol 500 artileriajn pafaĵojn kaj por raketajn elpafilojn, krome pli ol 100 kontraŭkirasita armilaro — en la loko okazis kazoj de militkrimoj; dum la pasinta tago oni detruis 10 rusajn tankojn kaj artileriajn sistemojn, 9 veturilojn, 8 senpilotajn aviadilojn, pereis 500 okupantoj; post atakoj al Kievo (la 10-an de oktobro) en malsanulejoj restas 35 personoj, unu triono en peza stato; post pasinttaga rusa pripafo de kolektiva loĝejo en Mikolajivo mortis 7 personoj; de la invadkomenco pereis 423 infanoj, ĝis mateno pli ol 1 233 estis vunditaj
- Mondreago: Ambasadoroj de EU unuanime subtenis instruan mision por ĉ. 15 mil ukrainaj soldatoj; riparitaj germanaj memmovaj haŭbizoj revenas de Litovio al Ukrainio; en Rigo okazis ekspozicio "Patrino, ni ne volas militon", konsistanta el desegnoj de polaj infanoj el 1946 kaj ukrainaj el la nuntempa milito; belorusa sendependa gazeto "Naŝa Niva": Pli ol 100 antaŭnelonge mobilizitaj rusiaj soldatoj jam pereis dum la milito — en Moskvo oni amase kaptas virojn, kiuj laboras ĉe konstruado de domoj; en Norvegio estis arestita rusa turisto kun tri pasportoj, kiu trapasis la tutan landon kun 2 senpilotaj aviadiloj; nombro de personoj ĉe limpasejoj lime de Ukrainio, kiuj eniris al Pollando superis 7 mln; WHO: de la invadkomenco okazis 620 atakoj al ukrainaj medicinejoj; du eksterrrgistaraj organizaĵoj riproĉis al franca konzerno TotalEnergies partoprenon en militkrimoj de Rusio
Naskiĝoj
redakti- 1257: Przemysł la 2-a, reĝo de Pollando (m. 1296)
- 1465: Konrad Peutinger, germana juristo, humanisto, diplomato, ekonomikisto, politikisto kaj libro-antikvaĵisto (m. 1547)
- 1542: Jalaluddin Muhammad Akbar, imperiestro de la Mogola Imperio (m. 1605)
- 1563: Jodocus Hondius, flandra kuprogravuristo kaj kartografo, kunfondinto de la amsterdama skolo (m. 1612)
- 1630: Sofia de Palatinato, princino de Palatinato (m. 1714)
- 1633: Jakobo la 2-a, reĝo de Anglio (m. 1701)
- 1644: William Penn, angla kvakero, fondinto de Pensilvanio (m. 1718)
- 1714: Christoph Anton von Migazzi, katolika ĉefepiskopo de Vieno kaj kardinalo (m. 1803)
- 1771: Christian Gottfried Daniel Stein, germana geografo kaj pedagogo (m. 1830)
- 1783: László Palóczy, hungara politikisto kaj parlamentestro (m. 1861)
- 1784: Fernando la 7-a, reĝo de Hispanio (m. 1833)
- 1786: Julius Jacob von Haynau, aŭstra generalo (m. 1853)
- 1789: Agustín Durán, hispana literatura kritikisto (m. 1862)
- 1797: Ida Pfeiffer, germana esploristino kaj verkistino, la unua virino memstare vojaĝinta ĉirkaŭ la mondo (m. 1858)
- 1801: Joseph Plateau, belga fizikisto, malkovrinto de fenakistiskopo (m. 1883)
- 1834: Alfons Huber, aŭstra historiisto (m. 1898)
- 1846: Albert Schickedanz, aŭstra-hungara arkitekto kaj pentristo (m. 1915)
- 1864: Stefan Żeromski, pola verkisto kaj publicisto (m. 1925)
- 1868: Miklós Jancsó, hungara kuracisto kaj profesoro (m. 1930)
- 1871: Alexander von Zemlinsky, aŭstra komponisto kaj dirigento(m. 1942)
- 1875: Emil Smetánka, ĉeĥa filologo, profesoro de la malnova ĉeĥa literaturo, pionira esperantisto, kies tradukaĵo aperis en Fundamenta Krestomatio (m. 1949)
- 1876: Jules Bonnot, franca anarkiisto kaj kontraŭleĝisto, konata de la bando de Bonnot (m. 1912)
- 1882: Éamon de Valera, irlanda ĉefministro kaj prezidento (m. 1975)
- 1888: Katherine Mansfield, angla verkistino, poliglotino (m. 1923)
- 1890: Dwight D. Eisenhower, usona militisto, prezidento de Usono (m. 1969)
- 1897: Zoltán Hosszú, hungara aktoro, reĝisoro, scenaristo (m. 1944)
- 1902: Adam Lazarowicz, pola majoro, partopreninto de la pola-bolŝevika milito, aktivisto de la Pola Subtera Ŝtato (m. 1951)
- 1906: Hasan al-Banna, egipta religia aktivulo, fondinto de Islama Frataro, murdita (m. 1949)
- 1906: Hannah Arendt, germana-usona filozofino kaj politikologino (m. 1975)
- 1912: Joachim Badeni, pola soldato, presbitero, dominikano, verkisto kaj mistikulo (m. 2010)
- 1913: Józef Garliński, pola verkisto, oficiro, historiisto kaj elmigrinta aganto, enprizonigito de koncentrejo Aŭŝvico (m. 2005)
- 1914: Raymond Davis Jr., usona Nobelpremiita fizikisto, detektisto de kosmaj neŭtrinoj (m. 2006)
- 1921: János Domokos, hungara politikisto, verkisto (m. 1987)
- 1927: Boris Tokarev, soveta, rusia esperantisto, fakdelegito pri kemio kaj literaturo, dumviva membro de UEA kaj de la Rusia Esperantista Unio, aŭtoro de sciencfikcia romano Ardes, publikiganta i.a. en "La Suda Stelo" kaj "Norda Prismo", enestanta en Esperanta Antologio (m. 1994)
- 1927: Roger Moore, brita aktoro, ambasadoro de UNICEF (m. 2017)
- 1933: Zoran Žiletić, serba filologo (m. 2013)
- 1930: Mobutu Sese Seko, prezidento de Demokratia Respubliko Kongo (m. 1997)
- 1930: Schafik Handal, salvadora politikisto (m. 2006)
- 1931: Dusko Goykovich, serba ĵaztrumpetisto kaj -flugilkornisto, aranĝisto kaj bandestro (m. 2023)
- 1933: Antal Végh, hungara verkisto (m. 2000)
- 1938: Farah Pahlavi, ŝahbanu de Irano
- 1939: Kálmán Aniszi, hungara ĵurnalisto kaj publicisto
- 1940: Cliff Richard, brita kantisto
- 1942: Péter Nádas, hungara psikologia verkisto, reprezentanto de postmoderna literaturo en la hungara lingvo, eseisto pri teatra kaj filozofia temaro, fotisto
- 1946: Sándor Kibédi Varga, hungara ĵurnalisto, verkisto, instruisto (m. 2015)
- 1947: Lukas Resetarits, aŭstra aktoro kaj kabaredisto
- 1948: András Vetró, rumania hungara skulptisto
- 1952: Kaija Saariaho, finna komponistino (m. 2023)
- 1954: Pálma Szigeti, rumania hungara artistino
- 1960: Sándor Majla, rumania hungara poeto, libroeldonisto (m. 2015)
- 1967: István László Mátyás, hungara grafikisto
- 1974: Natalie Maines, usona kontrea muzikistino
- 1976: Hajnal T. Biró, rumania hungara televidredaktorino
- 1978: Usher Raymond, usona kantisto, aktoro kaj muzikproduktisto
- 1982: Barna Bányai Kelemen, hungara aktoro
Mortoj
redakti- 1014: Arduino de Ivreo, reĝo de Italio (n. 955)
- 1066: Harold la 2-a, reĝo de Anglio, la lasta antaŭ invado de normanoj (n. 1022)
- 1092: Nizam al-Mulk, sciencisto kaj veziro en ŝtato de Turko-Selĝukoj (n. 1019)
- 1318: Eduardo Bruso, frato de Roberto Bruso kaj pretendanto al la trono de Irlando (n. ĉirkaŭ 1280)
- 1536: Garcilaso de la Vega, hispana poeto kaj soldato, enkondukinto de la itala metriko (n. ĉirkaŭ 1501)
- 1547: Perino del Vaga, itala pentristo, aŭtoro de freskoj (n. 1501)
- 1552: Oswald Myconius, svisa humanisto, protestanta teologo, disĉiplo de Zvinglo (n. 1488)
- 1601: Tycho Brahe, dana observa astronomo kaj astrologo, malkovrinto de novao kaj kometoj, konstruisto de observatorioj (Uranienborg) (n. 1546)
- 1638: Gabriello Chiabrera, itala nobelo, poeto kaj dramisto, enestanta en Itala antologio (n. 1552)
- 1703: Thomas Kingo, dana episkopo, poeto kaj verkisto de baroko (n. 1634)
- 1771: František Xaver Brixi, ĉeĥa orgenisto kaj komponisto de ĉirkaŭ 500 komponaĵoj, ligita kun Prago (n. 1732)
- 1806: Charles Antoine Houdar de La Motte, franca infanterikolonelo
- 1832: Heinrich Meyer, svisa pentristo kaj kulturteoriisto, proksima amiko de Goeto (n. 1760)
- 1879: Ferdinand Kürnberger, aŭstra verkisto, literaturkritikisto kaj felietonisto (n. 1821)
- 1890: Josef Václav Frič, ĉeĥa poeto, ĵurnalisto kaj politikisto, vivanta ankaŭ eksterlande (n. 1829)
- 1901: Marceli Nencki, pola kuracisto, fiziologo, kemiisto, malkovrinto de vakcino, poligloto, partoprenanto de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (n. 1847)
- 1913: Václav Kounic, ĉeĥa nobelo, juristo kaj politikisto (n. 1848)
- 1919: Jenő Forster, hungara tajloro kaj esperantisto (n. 1853)
- 1925: Gyula Stetka, hungara pentristo, membro de Societo Benczúr (n. 1855)
- 1930: Nakano Ĉuiĉiro, japana okulisto kaj esperantisto, pioniro el Kioto (n. ĉirkaŭ 1813)
- 1941: Hjalmar Söderberg, sveda verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto (n. 1869)
- 1944: Erwin Rommel, germana feldmarŝalo, komandanto de Afrika Korps (n. 1891)
- 1953: Gyula Szőkefalvi-Nagy, hungara matematikisto (n. 1953)
- 1959: Errol Flynn, usona aktoro (n. 1909)
- 1967: Marcel Aymé, franca verkisto (n. 1902)
- 1977: Bing Crosby, usona kantisto kaj aktoro (n. 1887)
- 1979: Milda Jakubcová, ĉeĥa-latva oficistino kaj poetino, sekretariistino de Riga Esperanto-societo, kunlaborantino de "Ondo de Daŭgava", kunredaktorino de la poemaro de Janis Rainis, kontribuanta al "Esperantisto Slovaka" (n. 1899)
- 1981: Pál Sőni, hungara kritikisto, literaturhistoriisto (n. 1917)
- 1990: Leonard Bernstein, usona komponisto, dirigento kaj pianisto, aŭtoro de muzikaloj kaj kantoj, populariganto de muziko (n. 1918)
- 1995: Edith Pargeter (pseŭdonime Ellis Peters), angla romanisto kaj tradukistino (n. 1913)
- 1997: Zoltán Iváni, rumania hungara, hungara, usona verkisto, ĵurnalisto (n. 1910)
- 1999: Julius Nyerere, prezidento de Tanganjikio kaj poste de Tanzanio, ideologo de afrika socialismo, servisto de Dio (n. 1922)
- 2003: Ben Metcalfe, kanada ĵurnalisto, kunfondinto kaj unua prezidanto de fondaĵo Greenpeace (n. 1919)
- 2003: François Béranger, franca kantisto kaj anarkiisto (n. 1937)
- 2004: Ivan Ŝamjakin, belorusa verkisto, prezidanto de la Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko (n. 1921)
- 2010: Benoît Mandelbrot, franca matematikisto, kreinto de fraktaloj (n. 1924)
- 2010: Tadeusz Styczeń, pola katolika kleriko, etikisto, filozofo, membro de la Papa Akademio por la Vivo (n. 1931)
- 2018: Milena Dravić, jugoslavia kaj serba aktorino (n. 1940)
- 2019: Harold Bloom, usona verkisto, literatura kritikisto kaj teoriisto, profesoro ĉe Universitato Yale (n. 1930)
- 2022: Ralf Wolter, germana aktoro kaj humuristo (n. 1926)
- 2022: Robbie Coltrane, skota aktoro kaj komikisto (n. 1950)
- 2023: Piper Laurie, usona aktorino (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Kaliksto la 1-a, papo kaj martiro
- Marguerite-Marie Alacoque, franca monaĥino, mistikulino
- Ukraina Ortodoksa Eklezio, Pola Ortodoksa Eklezio: Kovrofesto
- Nacia tago en Jemeno, tago de la revolucio en S-Jemeno (1963); pliaj naciaj tagoj estas la 22-a de majo, la 26-a de septembro kaj la 30-a de novembro.
- Pollando: Tago de Nacia Edukado (pli frue Tago de instruisto), 1972
- Ukrainio: Tago de Defendantoj, ekde 2015
La 14-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.