Historio de la Esperanto-movado en Rigo

(Alidirektita el Riga Esperanto-societo)
Tiu ĉi artikolo temas pri la historio de la Esperanto-movado en la urbo Rigo. La artikolaj titoloj Riga Stelo, Riga Esperanto-Societo kaj Latva Esperanto-Societo redirektigas ĉi-tien.

La historio de la Esperanto-movado en Rigo, tiutempe parto de la cara Rusia Imperio, komenciĝas en 1889 per la agado de la latva instruisto Rudolfs Libeks, la unua pioniro de la Esperanto-movado en Latvio. Libeks verkis la unuan lernolibron por latvoj. Ĝi estis la unua lernolibro pri Esperanto presita ekster Varsovio, aperis en 1889 en la eldonejo Sichman en Rigo kaj estas notita en la listo de unuaj Esperanto-libroj kiel n-ro 29. Dum la 1890-aj jaroj Rudolfs Libeks elmigris al Brazilo, kaj pro lia foriro dum iom da jaroj en la urbo pri Esperanto oni aŭdis preskaŭ nenion: fine de la 19-a jarcento en la urbo tamen vivis kelkaj esperantistoj, nur ilia agado ne estis sentebla.

Ne nur dum tiuj unuaj jaroj, sed ankoraŭ ĝis la Dua Mondmilito kaj la okupo de la tiama respubliko Latvio fare de la armeoj de Sovetunio en 1940, de Nazia Germanio en 1941 kaj de Sovetunio duafoje en 1944, la esperantista agado en Latvio estis forte koncentrita je la urbo Rigo, tiel ke en tiuj unuaj 50 jaroj preskaŭ estus tentiĝo egaligi la historiojn de la Esperanto-movado en la urbo Rigo kaj en tuta Latvio. Tamen iom post iom el Rigo la Esperanto-movado disradiis ankaŭ al aliaj urboj de la lando kaj historioj de la urba kaj nacia Esperanto-movadoj pli kaj pli diferenciĝis.

Ekde 1904 en la urbo ekzistis filio de la Peterburga Esperanto-societo „Espero“. Tiutempe multe helpis la movadon la polo Max Klaczko (Maks Klaĉko), kiu estis veninta al Rigo el Varsovio por studi komercon en Riga Politeknika instituto, poste en la urbo estis prospera komercisto kaj donis al la grupiĝo ejon kaj monrimedojn. Honora membro de la grupiĝo estis la konata kemiisto Wilhelm Ostwald (germana balto, kiu naskiĝis kaj loĝis en Rigo, forveturis al Germanio en 1887 kaj ricevis la Nobelpremion en 1909).[1]

En 1910 en Rigo aperis la unua Esperanto-gazeto de Latvio, nomata Riga stelo, kiun eldonis Vladimiro fon Ŝmurlo (1865 - 1931). La gazeto aperis nur mallongan tempon, ĝis la komenco de 1912. "Riga stelo" havis kunlaborantojn en la tuta Eŭropo. Al ĉiuj eldonoj estis aldonataj suplementoj, diversaj Esperanto-libretoj, kiujn do ricevis ĉiuj legantoj de la gazeto. Unu el ĝiaj kunlaborantoj estis Pēteris Ķiķauka (1886 - 1967), kiu tradukis en Esperanton rakonton de Jānis Poruks "Vakciniuja krono", kiu estas la unua beletra verko de la latva lingvo tradukita en Esperanton. En 1911 estis fondita samnoma societo Riga Stelo, kiu do estis la unua sendependa Esperanto-grupo en la urbo. Prezidanto de la societo estis la gazeta ĉefredaktoro Vladimiro fon Ŝmurlo.[1]

Laŭ informoj de la Enciklopedio de Esperanto el 1934, la 29-an de marto 1912 laŭ iniciato precipe de K. Busch, J. Alksnis kaj P. Rodd estis fondita sekva organizaĵo, nomata Riga Esperanto-Societo, kiu transprenis la funkcion de la grupo "Riga Stelo". Tamen ĝia regularo estis peza, kreinte konsilantaron 12-personan kaj estraron 6-anan. La agado ne estis aparte sukcesa: Esperanton regis nemultaj grupanoj. Ĉar ĉefe oni uzis la rusan lingvon, multaj baldaŭ eksiĝis, tial post unu jaro el 36 anoj restis nur kelkaj. Oni denove eklaboris en 1913 atingante jarfine 47 anojn, en la biblioteko estis 31 libroj. Malsukcese aranĝita vesperbalo tute disigis la anaron. Tiutempe en la grupiĝo ĉefe agis J. Alksnis, A. Abel kaj Antons Krastiņš. La lasta kun siaj fratinoj ankaŭ zorgis pri konservo de societa havaĵo dum la unua mondmilito kaj pri registrado de la societo ĉe la estrantoj - germanoj kaj bolŝevikoj.

Ekde 1920 - daŭre laŭ informoj de la Enciklopedio de Esperanto el 1934 - la movadon aktive partoprenis Aŭgusto Krauze, Talivaldo Indra, K. Kacens, Edgars Grots, Antons Krastiņš, K. Leiŝkalns, Augusts Kazoks, A. Libers, Genadij Tupicin, fraŭlino R. Dvarionoviĉ, kaj (precipe kursgvidante) Kriŝjanis Strazds, Eduards Jaunvalks, N. Blumbergs, fraŭlino E. Balode, sinjorino M. Pirkst, Ints Ĉaĉe kaj Fr. Krogers (la lasta en unu kurso havis 100 kursanojn).

Pro enketo de Ligo de Nacioj, Latva Kleriga Ministerio en 1922 favore raportis pri Esperanto kaj en 1923 la ministro disponigis al Riga Esperanto-Societo senpagan ejon en Kastelo, ĉambroj de historia arĥivo, kie la societo kunvenadis ĝis 1930. Interna Ministerio subvenciis en 1923 Esperanto-kurson por fervojaj policanoj. Samjare estis registrita nova statuto, donanta pli da aglibero. Edgars Grots multe propagandis per gazetoj. La taggazeto „Latvijas Sargs“ presis Esperantan kurson.

La societo partoprenis en 1923 kaj 1924 en Riga Foiro-Ekspozicio, por kio klopodis Edgars Grots kaj Tālivaldis Indra. La foiro en 1924 eĉ presis Esperantan reklamilon. Riga Esperanto-Societo partoprenis en 1926 ankaŭ du radioekspoziciojn, organizis Tālivaldis Indra, kaj en 1932 en Latva Produktaĵekspozicio, organizis J. Kalninŝ (la standon oni premiis per rekonatesto).

En 1923 komenciĝis ankaŭ intensa interna vivo, kursoj, vesperbaloj. la 20-an de januaro 1923 unuafoje oni prezentis Esperantan teatraĵon Konvenaĵoj. Aktoris K. kaj Tālivaldis Indra, fraŭlinoj M. Dzefzite, L. Berzin kaj sinjoro Ints Ĉaĉe. Samjare oni prezentis ankoraŭ unu teatraĵon, en 1929 Konvenaĵoj estis ripetitaj, en 1933 printempe estis luditaj du teatraĵoj.

En 1924 Riga Esperanto-Societo dissendis al ĉiuj lernejoj 2000 latvalingvajn propagandilojn de Kriŝjanis Strazds. En 1925 la societo ekeldonis sian organon Ondo de Daŭgava, monata revuo, kiu aperis ĝis 1935. En somero 1926 Antons Krastiņš unuafoje prelegis radie pri Esperanto, la 15-an de decembro 1929 prelegis Tālivaldis Indra, la 4-an de februaro 1932 Hugo Steiner (el Wien) pri Aŭstrio. En 1927 Riga Esperanto-Societo organizis la unuan Latvan Esperanto-Kongreson.

Jam en 1924 estis ellaborita projekto pri Latva Esperanto-Asocio. Ĉar la fondiĝantaj provincaj Esperanto-Societoj malemis partopreni la asocion, Riga Esperanto-Societo en 1928 ŝanĝis sian statuton tiel, ke ĝi sub nova nomo Latva Esperanto-Societo rajtis akcepti kiel anojn ankaŭ Esperanto-societojn.

En 1929 registara oficiala eldono „Valdibas Vestnesis“ (Registara Kuriero) presis deklaracion pri neŭtraleco de Esperanto. Aŭtune 1929 Andreo Cseh gvidis grandskalan kurson por 130 partoprenantoj, inter ili 28 instruistoj. En l930 la societo kunvokis somere 1-an Baltlandan Esperanto-kongreson. En 1931 Latva Esperanto-Societo invitis por tri monatoj la faman hindan propagandiston Sinha Laksmiswar. Li faris 40 prelegojn por 7450 aŭskultantoj en Riga kaj provinco, prelegante 18-foje por lernantoj kaj 22-foje publike. En 1932 Latva Esperanto-Societo invitis dufoje Julio Baghy por kursgvidado. J. Kalninŝ malfermis Esperantan librejon.

En lernejoj de Rigo private instruadis Genadij Tupicin. La poŝta kaj telegrafa departemento korespondis en Esperanto kun ILEPTO.

En 1932 en tuta Latvio estis sume 2000 esperantistoj (inter ili organizitaj 300), el ili 1200 en la ĉefurbo Rigo kaj 800 en aliaj partoj de la lando.

La perforta okupo de la respubliko Latvio kaj de la ĉefurbo Rigo en junio 1940 fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio, en 1941 fare de la armeo Wehrmacht de Nazia Germanio kaj en 1944 duafoje fare de la Ruĝa Armeo komplete haltigis la Esperanto-agadon en la urbo.

Post 1944 ne realiĝis la esperoj de multaj urbanoj pri restarigo de sendependa latva ŝtato, sed instaliĝis Latva SSR kiel integra parto de Sovetunio, en kiu ĝis post la morto de Stalin apenaŭ eblis agado favore al Esperanto. Post tio, en Sovetunio Rigo estis kompare malgranda kaj kompare malcentra urbo, kaj ene de la sovetunia Esperanto-movado la urba movado en Rigo sekve havis kompare flankan rolon - kaj antaŭ la permeso refondi centran sovetunian Esperanto-organizaĵon en 1979, antaŭ kaj post kiam inter 1966 ĝis 1979 unuafoje aktivis la neformala Sovetia Esperantista Junulara Movado, kaj dum la tempo de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj inter 1979 kaj 1989 samkiel dum la mallonga dua vivtempo de Sovetrespublikara Esperantista Unio inter 1989 kaj 1990.

En 1988 kadre de la preparo de la Kantanta Revolucio en Rigo fondiĝis Latvia Esperanto-Asocio, la nuntempa landa Esperanto-organizaĵo en Latvio, kiu ekde 1989 havas la statuson de Landa Asocio de UEA; en tiu asocio dekomence rigaj esperantistoj havis centrajn funkciojn.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Alīda Zigmunde: Esperanto en Latvio (1889–1960) (arkiva versio)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Alīda Zigmunde: Esperanto en Latvio (1889–1960), el la kongres-almanako de BET-38 en Rigo, 2002