Sovetia Esperantista Junulara Movado

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Soveta Unio

La Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) estis junulara Esperanto-organizaĵo, kiu agis en Sovetunio ekde 1966.

Sovetia Esperantista Junulara Movado
esperanto-organizaĵo
Komenco 1966 vd
Lando(j) Sovetunio vd
Fondinto(j) Anatolij GonĉarovBoris KolkerVladimir Samodaj vd
vdr

Deveno redakti

En la jaro 1964 dum la 49-a Universala Kongreso de Esperanto tiama prezidanto de TEJO Humphrey Tonkin proponis al Anatolij Gonĉarov pripensi la ideon krei junularan organizaĵon de esperantistoj en Sovet-Unio. Ĉar krei tian organizaĵon oficiale estis neeble kaj krei ĝin neoficiale estis danĝere, Anatolij Gonĉarov eltrovis nomi la oprganizaĵon tiel, ke ĝi ne aspektu organizaĵo. Vintre de la jaroj 1964-1965 Anatolo sendis al 12 konataj al li junaj geesperantistoj alvokon krei organizitan junularan movadon. Lian ideon subtenis 9 personoj kun kiuj Anatolo aktive kolektis aliajn junajn esperantistojn tra la tuta Sovetunio. Tiuj reeĥintoj siavice konigis aliajn konatajn al ili junajn esperantistojn kaj tute baldaŭ Anatolo dissendis jam al 17 adresoj la Adresaron kun 17 nomoj, proponante nomi la organizaĵon "Adresaro de junaj Esperanto-aktivuloj". Fine de la jaro 1965 la adresaron eniris 18 grupgvidantoj kaj unuopuloj ĉefe de Rusio kaj Ukrainio. Tiel estis preterita danĝero aspekti neoficiala organizaĵo. Tuj poste Anatolo lanĉis informilon "Juna Esperantisto" kiun li multobligis sur cigareda papero mem kompilanate plej ofte el leteroj venantaj al li kiel al la centro. Post kelkaj monatoj Anatolo komisiis la redaktadon kaj multobligadon al Aleksandro Jauŝkin (Kazano). Krom la menciita Jauŝkin tre aktivaj organizaj helpantoj estis Boris Kolker, Vladimir Samodaj kaj Leo Kazancev.

Komence de 1966 formiĝis "Estraro de Adresaro". La estraro konsistis el jenaj personoj: A. Gonĉarov (Barnaul, V. Samodaj (Moskvo), B. Kolker (Birsk). Poste en la sama jaro aliĝis M. Ŝevĉenko (Ustj-Kamenogorsk), V. Bespalov (Soĉi) kaj V. Ŝilas (Vilno).

En Moskvo, en la strato Moĥovaja, No 8 (antaŭe avenuo Marks, No 17/19), kontraŭ la Rusia ŝtata biblioteko troviĝas ukraina restoracieto Taras Bulba. La 16-an de decembro 1965 en tiu ejo (kiu estis modesta kafeterio) la tiam junaj Vladimir Samodaj kaj Boris Kolker pridiskutis ĉe kafotaso la ideon de Anatolij Gonĉarov kaj decidis, ke tiu triopo fondu junularan organizaĵon de esperantistoj en Sovet-Unio. Laŭ propono de V. Samodaj la nova organizaĵo ricevis sian nomon - SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado).

Do, SEJM estis lanĉita en 1965 jaro en formo de kolektivo de aktivuloj. Tamen kiel organizaĵo SEJM naskiĝis en la jaro 1966.

Naskiĝo redakti

Inter la 16-a kaj la 18-a de julio 1966 apud Kolomna (Moskva regiono) okazis junulara tendareto, kiu estas konsiderebla kiel fonda (nula) konferenco de SEJM. Dum la tendareto, organizita de Jefim Zajdman, okazis laborkunsido de la Estraro kaj aktivuloj de SEJM. Dum la dutaga kunsido ĉefe estis pridiskutitaj jenaj temoj:

  • strukturo kaj statuto de SEJM;
  • formo de la laboro de fakoj kaj lokaj grupoj;
  • junulara numero de revuo Por la paco;
  • kion fari dum TEJO-kongreso;
  • estontjara seminario;
  • tezoj de interparolo de CK de Komsomolo.

Dum la SEJM-konferenco estis elektitaj estraranoj kaj komitatanoj. La unuan Estraron eniris A. Gonĉarov, B. Kolker, V. Samodaj, M. Ŝevĉenko, V. Ŝilas. La Komitaton eniris V. Bespalov, V. Bobin, A. Gonĉarov, Je. Zajdman, A. Jauŝkin, B. Kolker, S. Kotlarov, E. Ojasild, A. Pavlukovec, Je. Perevertajlo, V. Samodaj, M. Ŝevĉenko, V. Ŝilas.

Unua projekto de SEJM-statuto estis ellaborita de B.Kolker laŭ skizoj de V.Samodaj. La statuto post pridiskuto estis akceptita. Ankaŭ estis decidite, ke reelekto de SEJM-komitato estu ĉiujare dum semenarioj enkadre de someraj Esperanto-tendaroj. Ankaŭ estis notitaj unuaj SEJM-fakoj kun iliaj ĉefoj:

  • kultura fako (respondeculo Je. Zajdman kun sia grupo);
  • historia fako (respondeculo E. Ojasild);
  • prelega kaj lingvistika fakoj (respondeculo B. Kolker).

Aŭtune ekfunkciis la koresponda servo de SEJM (respondeculo L. Kazancev).

Aktivado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de aktivuloj de SEJM.
 
Koverto de jarlibro de SEJM 1976-1977

SEJM dum dek tri jaroj kunordigis kaj evoluigis diversflankan agadon de Esperanto-kluboj, precipe junularaj. Ĝia pleja merito estis regula aranĝado de amasaj SEJToj (Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj) kun riĉa programo kaj kun SEJM-Konferenco. Trafi la Konferencon estis afero de honoro, oni aspiris ĝin, malgraŭ tio ke la partoprenantoj alvenadis proprakoste kaj dum siaj ferioj. SEJM famiĝis ankaŭ pro interkluba konkurado, regionaj renkontiĝoj, belartaj konkursoj, internaciaj ligoj. SEJM eldonis bonajn informilojn ("Juna esperantisto", "Akorodo", "Aktuale", "Kurte"). Ankaŭ estas rimarkindaj Sekretaria libro kaj Jarlibro de SEJM.

SEJM partoprenis ankaŭ organizadon de OSERoj - Okcident-Siberiaj esperantistaj renkontiĝoj.

Listo de prezidantoj de SEJM:

Nomo Jaroj de prezidanteco
Anatolij Gonĉarov 1966-1969, 1972-1974
Vytautas Povilas Šilas 1969-1971
Boris Kolker 1971-1972
Viktor Aroloviĉ 1974-1976
Mikaelo Bronŝtejn 1976-1977
Aleksandr Melnikov 1977-1979

SEJM kreskigis aron da novaj, modern-stilaj aktivuloj: Dmitrij Cibulevskij, Nina Cvileneva, Vladimir Bespalov, Jefim Zajdman, Leonid Borisov, Miĥael Ŝevĉenko, Boris Anoĥin, Dina Lukjanec, Povilas Jegorovas, Ludmila Novikova, Jevgenij Perevertajlo, Vladimir Sapoĵnikov, Abduraĥman Junusov, Miĥail Lineckij, Nina Korĵenevskaja, Aristids Medinŝ.

La etoso de SEJM estis amikeca, neformala kaj gaja. Kaj ĝenerale, la historio de SEJM iĝis bela, romantika legendo, eble pro tio, ke ĝiaj aktivuloj estis tiam junaj kaj liberaj, plenaj de optimismo kaj energio kaj ne atentis la grizecon de la vivo, kiu tiam kovris la tutan landon.

En 1976 okazis konkurso pri Universala SEJM-afiŝo. La konkurso finiĝis la 1-an de oktobro. La unuan premion gajnis Varis Rudzitis (el urbo Rigo). En 1976 - 1977 jaroj okazis konkursoj pri Esperanto-afiŝo kaj SEJM-leterpapero. Oraganizanto de la konkurso estis Aristids Medinŝ[1].

Estas interese, ke malgraŭ eksterpolitikeco, SEJM ofte kontraŭstaris la oficialan ASE kaj ties ŝtatajn gvidantojn. Ekzemple en Kurte №5 aperis jena artikolo:

 
 Laŭ neoficiala informo la 16-an de decembro de 1976 la konata sekretario de E-komisiono de SSOD Berjoza kaj K° silente organizas Konferencon de E-gvidantoj de Socialismaj landoj /reciproke al simila renkontoĝo en Ĉeĥoslavakio/. La konferenco okazos en Domo de Amikeco. Penu "hazarde" ĉeesti la konferencon[2] 

Sekretaria libro redakti

Sekretaria libro (de SEJM) estas presaĵo, eldonita de Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) en Sovetunio en 1976 por aktivuloj de SEJM. La libro estis eldonita samizdate, ĉar SEJM neniam estis oficialigita organizaĵo. La libro entenas 14 paĝojn.

Malfondiĝo redakti

 
 Mia SEJM, ebriiga, kiel juna am'.

Ĉiu jaro - la ŝtonet' en roj' de mia destin'

Adiaŭ, SEJM, adiaŭ mia hele jun'...

Pasis vi, - restis vojosen fin'. 

el kanto de Mikaelo Bronŝtejn

Lige kun la kreiĝo de la oficiala Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), post 14 de marto 1979 SEJM malfondiĝis, sed ĝia neformala agado iomgrade daŭris pliajn tri jarojn. Dum kelkaj monatoj SEJM-komitatanoj kaj SEJManoj cerbumis, kion fari en la novaj kondiĉoj de apero de oficiala Esperanto-asocio en Soveta Unio.Somere de 1978 jaro en apudmoskva Ŝĉerbinka okazis la lasta SEJM-konferenco dum kiu oni konkludis, ke SEJM ne povas plu agadi. Inter la kaŭzoj estis ankaŭ jenaj:

  • SEJM ne estas oficiala organizaĵo kaj ne rajtas ekzisti, ĉar paralele agas la alia, oficiala - ASE;
  • eldonado en Sovetio estis permesata nur, se la eldonaĵo estis laŭ leĝe regestrita. Sekve "Aktuale" kaj "Kurte", kiujn sejmanoj eldonis kaj multobligis nelegale, ne rajtas ekzisti.

Per plimulto de la partoprenintoj, tamen ne unuanime, oni decidis, ke SEJM memlikvidiĝu, kaj ties aktivuloj same aktive kontribuu al sukcesa laboro de ASE.

Post malfondiĝo de SEJM aperis Laborgrupo por Interkluba Spertŝanĝo, kiu strebis kontinui ĝian agadon. La nova organizaĵo ekzistis nelonge kaj poste ankaŭ estis malfondita.

Libroj pri historio de SEJM redakti

Libroj, en kiuj estis priskribita historio de SEJM:

Libro Aŭtoro Eldonjaro
SEJM. Historia skizo Dmitrij Cibulevskij 1994
Legendoj pri SEJM Mikaelo Bronŝtejn 1992
Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM Vladimir Samodaj 1999

SEJM-2 redakti

 
Andrej Grigorjevskij (la barbulo) la lanĉinto de SEJM-2

Naŭ jarojn post la malfondiĝo de SEJM, en 1988, dum perestrojko en Sovetunio aperis nova junulara Esperanto-asocio, kiu prenis la nomon SEJM.

Jen kion rakontis pri tio Andrej Grigorjevskij:

 
 ... en 1988 en Urjupinsk okazis VolgEJT-2 kaj OkSEJT-28. En ambaŭ aranĝoj okazis aktivulaj kunvenoj, en kiuj oni parolis pri la bezono de nova junulara organizo. Poste sekvis letera kampanjo kaj novjare 88/89 en Taŝtagol okazis la fonda konferenco. 

Por distingi ĝin de la pli frua kaj jam legenda organizo oni fojfoje nomis ĝin SEJM-2. La dua SEJM reprenis multon el la aktivaĵoj de la antaŭa SEJM, i.a. kunordigadon de OkSEJT-oj kaj OrSEJT-oj. Tamen laŭ la strukturo, agadmanieroj kaj, nature, membraro tio estis tute aparta fenomeno.

La refondo redakti

La refonda konferenco de SEJM okazis en Taŝtagol fine de 1988 - komence de 1989. Ĝin partoprenis Jelena Lebedeva, Andrej Grigorjevskij, Andrej Liskov, Borisov el Minusinsk, Jevgenij Perevertajlo el Uzbekio, Andreas Künzli el Svislando, Gennadij Basov kaj Vladimir Minin el Tomsk kaj multaj esperantistoj el Moskvo, Ivanovo, Volgogrado, Krasnojarsk, Tomsk, Novokuzneck, Taŝtagol kaj aliaj urboj.

Titolo de la organizaĵo redakti

 
Specimenoj de proponitaj simboloj (aŭtoro Sergeo Beznosko)

Ek de komence la junulara organizaĵo prenis titolon SEJM kia estis deĉifrita Sovetia Junulara Esperantista Movado (ruse Движение молодых советских эсперантистов). Kvankam en oficiala parto de la unua statuto ne estis uzita titolo SEJM-2, sed en informo pri akcepto de la statuto jam estis uzita titolo SEJM-2. La titolo SEJM-2 neniam estis fiksita en statutoj.

Post disfalo de Sovetunio la titolo SEJM ne plu estis deĉifrita, kio estis respegulita en statuto.

Evoluo de strukturo kaj statutoj de SEJM-2 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo SEJM-konferenco.
 
La kovrilpaĝo de la unua statuto de SEJM

La unua statuto de SEJM (eldonita ruslingve) estis akceptita dum la Fonda konferenco de SEJM la 31-an de decembro 1988 kaj pliĝustigita dum la dua SEJM-konferenco la 4-an de aŭgusto 1989. Laŭ la statuto anoj de SEJM estas nur personoj ne pliaĝaj ol 35 jaroj. La postulo estas grava diferenco de la unua SEJM en kia estis klubaj anoj. La kandidato nepre devis havi rekomendojn de SEJManoj. Ankaŭ ekzistis subtenantoj de SEJM - personoj (sendepende de aĝo) aŭ esperantistaj kolektivoj finance subtenantaj SEJMon.

La statuto estis eldonita de SEJM en Taŝtagol en 1988, reeldonita en 1989. Ĝi havas 3 paĝojn (A4-formataj). Malgraŭ aparteno al SEJM la eldonaĵo povas esti taksita samizdato, ĉar SEJM neniam estis oficiala organizaĵo.

La statuto estis eldonita en la rusa lingvo. En piednotoj estas indikite, ke ĝi estas tradukita de Esperanto. Sed estas konata fakto, ke Georgij Kokolija tradukis la statuton de la rusa al Esperanto dum flugo al 46-a IJK por SEJM estu akceptita al TEJO.[mankas fonto]

Ĉefa organo de SEJM estis SEJM-konferenco okazinta unu foje dum jaro. Nur la Konferenco povis ŝanĝi statuton de SEJM kaj akcepti/malakcepti novajn anojn.

Por decidi urĝajn problemojn kaj organizi funkciadon dum interkonferencaj periodoj estis elektita SEJM-komitato.

Por plenumi konkretajn taskojn estis organizitaj laborgrupoj. La laborgrupoj celis plenumi konkretan taskon (ekzemple, organizi OkSEJT-on) kaj malfondiĝis post ĝia plenumo. La laborgrupojn fondis SEJM-konferenco aŭ SEJM-komitato kaj ĝin rajtis partopreni ne nur SEJM-anoj.

Ĉiuj postenoj de SEJM estis okupitaj nur dum unu jaro kaj estis reelektitaj dum SEJM-konferenco.

SEJM-on povis malfondi du trionoj de SEJM-anoj.

Financa fundamento de SEJM-2 redakti

Financa fundamento de SEJM-2 konsistis el diversaj fontoj: kotizoj de SEJManoj kaj mondonacoj de subtenantoj, profitoj de aranĝoj de SEJM (tendaroj, festivaloj ktp) kaj aliaj. Sola senŝanĝa postenulo de SEJM estis Andrej Liskov kiu estis eterna kasisto.

Funkciuloj de SEJM-2 redakti

 
partoprenantoj de SEJM-konferenco de 1995

En diversaj periodoj en la dua SEJM aktivis (alfabetorde): Andrej Ananjin, Dina Arĥipova, Grigorij Arosev, Gennadij Basov, Aleksandr Blinov, Miĥail Ĉertilov, Oĉjo Dadaev, Svetlana Ejst, Jurij Karcev, Maria Koĉetkova, Georgij Kokolija, Jelena Lebedeva, Andrej Liskov, Andrej Obrezkov, Dmitrij Oŝĉepkov, Aleksandr Osokin, Vladimir Perepelica, Konstantin Viĥrov kaj dekoj da aliaj.

La 1-3.07.1991 okazis SEJM-konferenco enkadre de OkSEJT-32. La komitato de SEJM konsistis el jenaj personoj:

A-komitatano por TEJO estis elektita Garik Kokolija. Atentinde, ke somere de 1991 Andrej Grigorjevskij estis elektita en TEJO-estraron.

SEJM-komitato por 1993 - 1994:

SEJM-komitato por 1995 - 1998:

SEJM-komitato por 1998 - 1999:

Agado de SEJM-2 redakti

 
SEJMinfo

Dum IJK-1990 en Kubo SEJM aliĝis al TEJO, en 1995 ĝi jam mem gastigis la 51-an IJK-on en Serovo (Sankt-Peterburgo).

Dum pluraj jaroj post la disfalo de USSR SEJM estis la sola landa sekcio de TEJO sur la postsovetia teritorio, havante membrojn en pluraj el eksaj sovetiaj respublikoj. Ĝis la dua duono de la 1990-aj jaroj ĝi kutime estis nomata "Landa sekcio de TEJO por Rusio kaj Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj". Necesas noti, ke jam komence de 1990-aj jaroj oni ĉesis prononci la vorton "sovetia" en la titolo, deklarinte la vorton SEJM la "nedeĉifrebla siglo" de la asocio.

Ekde 1993 estis eldonita informilo SEJMinfo. La informilon lanĉis kaj redaktis Georgij Kokolija.

En novembro de 1995 en Ĉeboksari okazis grava SEJM-konferenco dum kia estis levita demando pri malfondiĝo de SEJM. Sed SEJM pluekzistis.

La "nedeĉifrebla siglo" estis forlasita en 2000, kiam post profunda krizo la organizo estis rekreita preskaŭ de nulo kaj oni akceptis la nomon Rusia Esperantista Junulara Movado. Tamen la nova titolo ne savis la situacion.

Aranĝoj de SEJM-2: OkSEJT, OrSEJT, EoLA, ATS.

Krom aranĝoj, organizataj sub gvido de SEJM, okazis ankaŭ diversaj aranĝoj, kiaun SEJM kunorganizis aŭ partoprenis organizadon informe, mone aŭ per aliaj rimedoj. Ekzemplo de tio estas Novjarfesto de 1994 - 1995 en Grodno, por kiu SEJM helpis inviti la partoprenantojn de la Novjarfesto; la aranĝon partoprenis esperantistoj el diversaj lokoj de Belorusio, Ukrainio kaj Rusio kaj plejmulto venis post ricevo de invitilo de SEJM.

Eldonagado de SEJM redakti

Informiloj de SEJM-2 estis "Eksciu, ke...", "SEJMinfo" kun suplemento "SEJMsup", foje aliaj. Ankaŭ inter la inform-organoj de SEJM ofte estas menciita AKTUALE Eŭro-Azia. Tiel ĝin opiniis Vladimir Minin. Tamen reale ĝi neniam rolis en tiu senco[3].

ApudSEJMaj rondoj redakti

Tre grava atingo de SEJM-2 estis fruktodona etoso, kie kreskis diversaj junularaj movadoj. Ofte ili estis ne oficialaj (ekzemple ŜĈKĤLando). Sed multaj okupiĝis pri eldonado (JEC), organizado de renkontiĝoj (E-klubo MASI, JEC), instruado (E-klubo de Ĉeboksari, JEC) ktp.

Referencoj redakti

  1. Kurte №3
  2. Kurte №5
  3. Jen kiel komentis la problemon Andrej Grigorjevskij (ruslingve):
     
     Что касается издания Владимира Минина, то в то время он издавал информ-бюллетень координационного комитета западно-сибирских эсперанто-клубов (точного названия не помню, возможно Okcident-Siberia E-Rondo). Нам надо было привлечь эти клубы к сотрудничеству, на что они пошли вполне охотно, но условием Владимира Минина было, чтобы этот бюллетень стал органом SEJM-2. Мы сказали, что никаких проблем, но название тогда не будет соответствовать содержанию. Минин спросил как переименовать, я предложил взять старое название "Aktuale". Через пару лет добавилось "euro-azia". 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Libroj en la katalogo de UEA:


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.