Asocio de Sovetiaj Esperantistoj

La Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) estis la unua postmilita oficiala tutlanda Esperanto-organizaĵo en Sovetunio, kiu funkciis ekde 1979 ĝis 1989 sub gvido de senŝanĝa prezidanto profesoro pri lingvoscienco Magomet Isajev.

Simbolo de ASE (laŭ la Informa Bulteno de ASE)
Anonco pri kreo de ASE en der esperantist

En Moskvo (adreso: strato Vozdviĵenka, domo 14) troviĝas Rusia Centro de Internacia Scienca kaj Kultura Kunlaboro. Tio estas la nova nomo por la eksa Unio de sovetiaj amikec-asocioj kun eksterlandoj (konata sub la rusa mallongigo SSOD), en kies kadro en 1962 estis kreita Esperanto-komisiono, frukto de la Ĥruŝĉova degelo. La ĉefaj direktoj de ĝia laboro estis turistaj grupoj kaj kelkpersonaj delegacioj al Universalaj Kongresoj de Esperanto (unuafoje en 1963, Sofio), soci-politikaj kaj beletraj libretoj kaj almanakoj Por la paco, Esperanto-suplementoj al la gazeto Moscow News. Sed la komisiono estis malproksima de la esperantistaro, ne interesiĝis pri ĝiaj zorgoj kaj bezonoj.

SEJM plurfoje faris provojn oficialigi la movadon, sed ne trovis komprenon "supre"; ankaŭ SSOD tion kontraŭis. Sed kiam la agado de esperantistoj iĝis videbla, la ŝtata estraro decidis oficialigi la movadon por pli efika cenzuro. Rezulte, Centra Komitato de Komunista partio komisiis al SSOD, Komsomolo kaj Profesiaj Sindikatoj fondi Asocion de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), iom helpi ĝin, sed precipe kontroli.

La 14-an de marto 1979 en la luksa palaco "Domo de Amikeco kun Alilandaj Popoloj" (Moskvo, strato Vozdviĵenka, domo 16) okazis fonda konferenco de ASE, kie estis donitaj grandaj promesoj. Tamen reale ĉio estis tute modesta: la eldona agado de SSOD ĉesis, turistaj grupoj kaj eĉ delegacioj al Universalaj Kongresoj ekde 1984 ne plu estis sendataj (krom en 1987), la interkonsentita aliĝo al UEA ne okazis, la deklarita jura memstareco de ASE restis surpapera, la enlandaj bezonoj de esperantistoj estis malatentataj. La sola presorgano de ASE - Informa bulteno de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj sub redakto de Nikolao Zubkov - ankaŭ aperadis kun malfruo. Komsomolo kaj sindikatoj tuj deflankiĝis, sed SSOD penis gvidi la esperantistojn per sia kutima komanda-burokratisma stilo. Anstataŭ zorgi pri amikeco kaj kulturaj ligoj helpe de Esperanto, ĝi serĉis "politike nematurajn personojn" enlande kaj "ideologian sabotadon" eksterlande. Ĝi penis enigi en la turistajn grupojn al Esperanto-kongresoj precipe membrojn de KPSU kaj komsomolanojn. Al tio aldoniĝis nekompetenteco kaj eĉ kontraŭesperantistaj agoj de la altrudataj respondecaj sekretarioj de ASE. Multaj demokratiemaj esperantistoj estis malkontentaj pri agado de ASE.

Dum la perestrojko, kiam ŝanĝiĝis la politika reĝimo, la 24-an de januaro 1989 tutlanda konferenco de esperantistoj decidis pri malfondo de ASE kaj rekreo de la nova organizaĵo, kiu estis nomata SEU laŭ la estinta Sovetrespublikara Esperantista Unio.

Estraro de ASE redakti


Malgraŭ la esperanteca titolo de la organizaĵo, en ĝia estraro ekzistis posteno tute ne rilata al Esperanto, kiun okupis ŝtata oficisto. La posteno nomiĝis Sekretario de la komisiono pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj ĉe SSOD. La oficisto okupiĝis nur pri kontrolado de kontaktoj de sovetiaj esperantistoj kun eksterlandaj esperantistoj. Neniu oficiala delegacio povis partopreni ian eksterlandan E-aranĝon sen permeso kaj partopreno de la Sekretario. Ofte tiajn aranĝojn partoprenis nek unu esperantisto, sed nur la Sekretario kaj aliaj ŝtataj oficistoj kaj iliaj parencoj. Ekzemple, en 1976 la Universalan Kongreson partoprenis nur unu oficiala reprezentanto de Soveta Unio - la tiama Sekretario A.Berjoza. Pri lia sinteno skribis revuo "Esperanto" kaj informilo de SEJM Kurte. [1] Mem Berjoza rifuzis respondi al demando de Andreo Rogov pri la artikolo en "Esperanto"[2].

Konferencoj de ASE redakti

La 26-an de marto 1982 dum la II Tutunia konferenco de ASE estis akceptita la Regularo pri la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ruse Положение об Ассоциации советских эсперантистов). Kelkaj partoj de la dokumento estis uzitaj por krei Statuton de Sovetrespublikara Esperantista Unio, akceptitan la 25-an de januaro 1989[3].

 
Letero de ASE al ano de estraro V.Grigorjev pri la konferenco[4]

La 23-an de januaro 1989 estis lanĉita la III Tutunia konferenco de ASE. La konferencon pertoprenis 212 delegitoj kon voĉdona rajto kaj multnombraj gastoj[3].

Dum la konfereco estis prezentita raporto de la Estraro de la Asocio (elpaŝis M.I.Isajev). Ankaŭ estis aldonaj raportoj de V.V.Samodaj, A.E.Gonĉarov, S.N.Kuznecov, V.C.Aroloviĉ pri reorganizado de ASE kaj ellaboro de nova Statuto. Krom tio elpaŝis reprezentantoj de SSOD, VNMC de Minesterio de kulturo de USSR. Debaton partoprenis 35 delegitoj[3].

La 24-an de januaro 1989 la konferenco per plimulto da voĉoj decidis rekomenci agadon de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) kaj anoncis sin la 8-a Kongreso de SEU (konsiderante ankaŭ Konferencojn de SEU)[3]. La oficiala funkciado de SEU finiĝis.

Informa Bulteno de ASE redakti

Informa bulteno (ruse Информационный бюллетень) estis sola presorgano de la asocio, eldonita dum la tuta ekzistperiodo de ASE. Ĝia sola redaktoro estis Nikolao Zubkov. La informilo estis eldonita nur en rusa lingvo, ĉar ŝtataj respondeculoj pri Esperanto-movado en tiama Sovetunio tute ne sciis Esperanton. Tamen, en volumoj 72 kaj 73 jam estis kelkaj tekstoj en Esperanto (en rubriko "Oni skribas al ni") kaj en la lasta numero eĉ du artikoloj en rubriko "Из истории эсперанто-движения" ("El historio de Esperanto-movado").

Dekomence eldonkvanto de la bulteno estis 500 ekzempleroj, sed poste pligrandiĝis ĝis 600. Tamen la bulteno estis dissendata nur laŭ listo: al anoj de la Estraro de ASE, al la regiona administrantaro de ASE, al Esperanto-kluboj, al certaj komsomolaj kaj sindikataj organizaĵoj kaj al regionaj organoj de SSOD.

Dum la eldonperiodo entute aperis 73 volumetoj. La vicon daŭrigis la Informbulteno de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), kiu estis lanĉita en 1990 per numero 74.

Redaktoraro de la lasta numero de Informa bulteno konsistis el Viktor Aroloviĉ, B. Je. Virigin, Anatolo Gonĉarov, Nikolao Zubkov (respondeca redaktoro), Georgij Korotkeviĉ, Sergeo Kuznecov, Vladimir Samodaj (respondeca vicredaktoro), N. N. Ŝoroĥova.

Filioj de ASE redakti

ASE fondis siajn filiojn en respublikoj de Soveta Unio. Jen estas informoj pri datoj de fondo kaj kvanto de partoprenantoj de la fondaj kunvenoj:

Referencoj redakti

  1. Kurte №2
  2. Kurte №6
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Informbulteno de SEU № 1(74)
  4. V.Grigorjev ruslingve skribis: Ricevita dum la dua duono de tago 26.01.89. Kanajloj". La letero estis tajpita 5 januaro 1989, sed sendita tiel, ke la partoprenantoj ne havu tempon por prepariĝi kaj eĉ partopreni la konferencon.

Eksteraj ligiloj redakti


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.