Georgij Korotkeviĉ

rusa kaj sovetunia esperantisto

Georgij Korotkeviĉ (ruse Георгий Короткевич) estis rusa kaj sovetunia esperantisto. Li esperantistiĝis komence de la 1930-aj jaroj, sukcesis travivi la Grandan Purigon en la dua duono de la 1930-aj jaroj, en kiu murdiĝis la plej gravaj gvidantoj de la tiutempa sovetunia Esperanto-movado, kaj en la fina fazo de Sovetunio en la 1980-aj jaroj en Moskvo estis inter la lastaj estraranoj de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kaj en 1989-1900 en la redakta teamo de la Informbulteno de la en januaro 1989 refondita Sovetrespublikara Esperantista Unio.

Georgij Korotkeviĉ
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioRusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En la retejo de Sennacieca Asocio Tutmonda[1] publikiĝis parto de intervjuo, kiu donas iom da informo pri lia esperantistiĝo:

Citaĵo
 Tiutempe (1932-1935) mi lernis en Moskva teknikumo pri fremdaj lingvoj, kies vicdirektoro estis Vladimir Varankin, membro de la centra komitato de SEU. Laŭ lia iniciato, ni ĉiuj lernis Esperanton, kiel duan lingvon (la unuaj estis aŭi la germana aŭi la angla). Ĉar tiam la centra komitato de SEU ne havis propran ejon, oni kutime havis kunvenojn kaj renkontiĝojn en unu el aŭlditorioj aŭ en klubo de la teknikumo (subteretaĝe), kie ankaŭl junaj kaj maljunaj esperantistoj kolektiĝis por babili. Nun mi jam ne memoras, kiam ĝi estis, ĉu dum kunveno aŭ dum babilrenkontiĝo, inter ni aperis blonda juna barbulo, kiu sin prezentis: "Dimitrij Sneĵko". Kiam ni ekkonatiĝis kun li, priparolante pri multo, ni ĉiuj eksentis ian varmegan simpation al li. lu eĉ bonanime baptis lin "blankneĝulo" (rekta traduko de lia familia nomo). Kaj por mi, blankruso, estis tre ĝojige ekscii, ke li estas gvidanto de bjelorusaj esperantistoj.

Ankaŭ la fakto ke ĉiuj niaj samlandanoj-verkistoj kaj poetoj aŭ mem estas esperantistoj aŭ tre simpatias al la lingvo. lom poste (eble en 1934) mi skribis al li pri malagrabla fakto, kiun mi eksciis, kiam mi vizitis dum ferioj mian avinon en Bjelorusio. Ŝia najbaro, reveninta el milittendaro, rakontis al mi, ke en taĉmento kie li militservis, komisaroj agitas ruĝarmeanojn lerni Idon, kiu laŭ ilia opinio devas anstataŭi Esperanton.

Mi jam scias, kia grandampleksa kaj malgracia estas la lingvo kompare kun Esperanto, kaj mi pri tio skribis al li. Tamen mi ne ricevis respondon. Krome, mi ne ekĝojus pri ĝi, ĉar tiam, post fino de lernado en la teknikumo, mi estis sendita militservi en la Ruĝa Armeo. Kiam mi komencis militservi en Narkomato (Ministerio) pri defendo, estraro nia strikte ordonis al ni ĉesi ĉiujn rilatojn/kontaktojn kun esperantistoj kaj kaze de ricevo de iuj leteroj (precipe de eksterlandaj esperantistoj), fordoni ilin al komandantaro por neniigo. Tiel miaj amikeco kaj kontaktoj kun esperantistoj estis ĉesigitaj dum multaj jaroj. Kaj mi neniam poste aŭdis pri k-do Sneĵko. 

Literaturo redakti

Referencoj redakti