Svetlana Smetanina
Svetlana Smetanina (ruse Светлана Сметанина) estas rusia esperantistino, kiu loĝas en Moskvo. En 2010 ŝi elektiĝis vicprezidantino de Rusia Esperantista Unio, kaj en aprilo 2013 elektiĝis prezidantino de la unio, estante la unua virino en tiu posteno. Krome en la aktuala oficperiodo 2013-2016, ŝi estas reprezentanto de Rusia Esperantista Unio en la komitato de Universala Esperanto-Asocio.
Svetlana Smetanina Светлана Сметанина | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de decembro 1950 (73-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Nacieco | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
La 30-an de aŭgusto 2022 UEA publikigis aktualigitan liston de ĉefdeligitoj, el kiuj malaperis ŝia nomo. UEA klarigis ke ŝi estis eksigita pro publikaj eldiroj pri milito en Ukrainio ne akcepteblaj por la ĉefdeligito[1].
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio (esperante). Libera Folio (2022-08-30). Arkivita el la originalo je 2022-09-05. Alirita 2022-09-05.