Magomet Isajev
Magomet (foje ankaŭ Mahomet) Izmajloviĉ Isajev [isajef] (ruse Магомет Измайлович Исаев; naskiĝis la 5-an de marto 1928 en Lesken, Nord-Oseta ASSR, RSFSR, Sovetunio — mortis la 20-an de junio 2011 en Moskvo, Rusio) estis sovetia kaj rusia esperantisto, profesoro pri lingvoscienco.
Magomet Isajev | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1928 en Lesken |
Morto | 21-an de junio 2011 (83-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio |
Alma mater | Faculty of Oriental Studies of the St. Petersburg University (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1956–) lingvisto esperantologo |
Biografio
redaktiLi naskiĝis la 5-an de marto 1928 en Lesken al oseta patrino kaj laka patro.
Scienca agado
redaktiLi estis fakulo pri iranaj lingvoj kaj sociolingvistiko, aŭtoro de multaj libroj pri tiuj fakoj. Li estis membro de la Rusia Akademio de Naturaj Sciencoj.
En 1951 Magomet Isajev finis Leningradan Ŝtatan Universitaton, instruis en Moskva Ŝtata Universitato, Moskva Ŝtata Lingva Universitato, Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj.
Kiel iranisto, Magomet Isajev multe kontribuis al la esplorado de la digora dialekto de la oseta lingvo. Kiel sociolingvisto, li multe laboris pri esploroj de la lingva situacio en la multlingva Sovetunio.
Esperanto-agado
redaktiLi esperantistiĝis en 1956. Li gvidis interlingvistikan grupon en la Instituto de Lingvoscienco en Moskvo. De 1979 ĝis 1989 li estis (la unua kaj la lasta) prezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. Li estis kunaŭtoro de Esperanto-lernolibro kaj aŭtoro de informa libro pri Esperanto. Krome li estis redaktoro de du interlingvistikaj artikolaroj. Li estis scienca gvidanto de doktorigaj interlingvistikaj disertacioj de Dina Lukjanec kaj Boris Kolker.
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |
Verkoj
redakti- E. A. Bokarev i interlingvistika; Problema iskusstvennogo jazyka meĵdunarodnogo obŝĉenija (1976)
- Problemy interlingvistiki (1976)
- Pri la lingvo de l' estonteco (1977)
- Язык Эсперанто (Lingvo Esperanto) (1981)
- Учебник языка Эсперанто (Lernolibro de lingvo Esperanto) (1984, kun Z. V. Semjonova)
- Pri bazaj metodologiaj problemoj de interlingvistiko (1986)
- Problemy meĵdudnarodnogo vspomogatel'nogo jazyka (1991)
Eksteraj ligiloj
redaktiTrovu « Magomet Isajev » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Dankletero de la Rusia Registaro al Isajev pro lia granda kontribuo al disvolvigo de filologia scienco (2003)[rompita ligilo]
- Problemy interlingvistiki lingvistika libro (Red. Isajev) en la rusa en la katalogo de UEA
- Problemy meždunarodnogo vspomogatel'nogo jazyka lingvistika libro (Red. Isajev) en la rusa en la katalogo de UEA
- Referaĵo de disertacio de Boris Kolker
- On the Language of the Future