Lesken (prononcata ankaŭ [LEŜken]) estas granda vilaĝo en Irafa distikto de Nord-Osetio, staranta sur samnoma rivero. Ĝi situas tre proksime al la limo de Nord-Osetio kaj Kabard-Balkario. Preskaŭ tutan loĝantaron de la vilaĝo konsistigas osetoj, parolantaj en la digora dialekto de la oseta lingvo.

Loko de Lesken en Nord-Osetio. Flave kolorigita estas la Irafa distrikto. Malhele ruĝa makulo en oriento estas Vladikavkaz

Lesken estas tre grava por digore parolantaj osetoj, ĝin prikantas kelkaj popularaj kantoj, ĝi ofte estas menciata en parolo.