Lernolibro de lingvo Esperanto

Учебник языка Эсперанто (Lernolibro de lingvo Esperanto) - estas lernolibro eldonita en Sovetio en kvanto 30000 ekzempleroj, kio estis nekredeble multe por tia periodo.

Учебник языка Эсперанто
Учебник языка Эсперанто
Учебник языка Эсперанто
Aŭtoro Z. V. Semjonova
Eldonjaro 1984
Urbo Moskvo
Eldoninto Nauka
Paĝoj 256
vdr
  • aŭtoro: Z. V. Semjonova, Magomet Isajev
  • tradukisto:
  • eldonejo: Nauka
  • jaro de kompono kaj unua eldono: 1984
  • jaro de la reeldono:
  • presejo:
  • formato: 256 paĝoj
  • recenzoj:
  • situo:

Interese redakti

Unu ekzempleron de la libro la aŭtoroj donacis al German Titov (kosmonaŭto №2), kiu en 1989 jaro donacis ĝin al Perepelica Vladimir. German Titov estis famega heroo, grandpotenca generalo kaj okupis altrangan postenon en kosmaj trupoj de Sovetia armeo. Perepelica Vladimir estis soldato militservanta en kosmodromo Bajkonur. Okaze Vladimir Perepelica demandis la famulon pri lia rilato al Esperanto. German Titov respondis, ke lia patro estis esperantisto, tamen li estas tro okupita por okupiĝi pri Esperanto. Post kelkaj monatoj ĉefo de regimento, kie militservis Vladimir Perepelica, dum oficiala kunveno enmanigis ekzempleron de la lernolibro kaj komentis, ke ĝi estas donaco de German Titov. (Flustre la regimentestro aldonis, ke se la soldato denove sinturnos al la altega generalo, do la soldato estos punita)