Andrej Grigorjevskij

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Andrej GRIGORJEVSKIJ (ruse Андрей Григорьевский; naskita Andrej ANANJIN la 10-an de majo 1963 en Kapustin Jar, Astraĥana provinco[1]) estas rusia esperantisto.

Andrej Grigorjevskij

elstara sovetia kaj rusia esperantisto, inicianto de SEJM-2, lanĉinto de EoLA, prezidanto de REU, estrarano de TEJO kaj UEA
Persona informo
Naskonomo Андрей Григорьевский
Naskiĝo 1963
en Kapustin Jar, Soveta Unio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Familio
Edz(in)o Jelena Lebedeva
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Idealo
vdr

Laŭ la universitata eduko li estas instruisto kaj tradukisto de la angla lingvo.

Li lernis Esperanton en 1979 en Volgogrado kaj preskaŭ tuj iĝis aktivulo. Mem instruis en pluraj E-kursoj, komence en Volgogrado, poste en kelkaj aliaj rusiaj urboj, inter ili Volĵskij, Taŝtagol, Novokuzneck, Moskvo, Ivanovo kaj Kostroma.

En 1988 li organizis la unuan festivalon EoLA kaj iniciatis refondiĝon de Sovetia Esperantista Junulara Movado (famiĝinta kiel SEJM-2), kiu post 1990 iĝis landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) por Sovetunio. Estis organizanto de Lingva Festivalo en Ivanovo kaj de Festivalo de Interesoj, kiu unuafoje okazis en 1999 en Ivanovo.

En la jaroj 1991-1993 Andrej Grigorjevskij estis estrarano de TEJO. En la estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) li membris inter 2001-2004, respondecante pri informado, retaj aferoj kaj rilatoj kun TEJO.

Trifoje — en 1994-1995, 2000-2001 kaj 2005-2009 (dum du elektoperiodoj) — li estis prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU).

En diversaj etapoj de sia vivo li loĝis en kelkaj urboj de Rusio: ĝis 1977 - en Kapustin Jar, 1977-1988 - Volgogrado, 1988-1990 - Taŝtagol (Siberio), 1990-1997 - Moskvo, 1997-2002 - Ivanovo, ekde 2002 - Ŝumerlja (Ĉuvaŝio).

En la jaroj 1994-1997 li estis edziĝinta al Jelena Lebedeva (1965-1997), ekde 2000 - al Natalija Grigorjevskaja. Li kaj Natalija havas filon Aleksandr (naskiĝis en 2002).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti