Grigorij Arosev
Grigorij L. AROSEV (ruse Григорий Аросев; naskiĝis la 4-an de oktobro 1979 en Moskvo, Soveta Unio, nune Rusio) estas devenanta el Rusio esperantisto.
Grigorij Arosev | |
---|---|
![]() ruslingva esperantisto kaj E-verkisto, aktivulo de SEJM-2 (1995-2000), prezidanto de REU (2010-2013), komitatano kaj vicprezidanto de TEJO, aktivulo de ŜĈKĤLando | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-a de oktobro 1979 en Moskvo, Soveta Unio |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Laŭ diplomo li estas teatrologo (teatra historiisto, ĵurnalisto kaj kritikisto). Verkas ruslingve prozon, poezion kaj priliteraturajn artikolojn, kiuj regule aperas en diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj. En 2011 en Moskvo aperis lia unua ruslingva rakontokolekto "Notoj de la tromensoginto" ("Записки изолгавшегося", Moskvo, 2011), kiun sekvis pliaj ruslingvaj libroj "Unu por ĉiuj" ("Одна для всех", Moskvo, 2014), "Nekonvena" ("Неуместный", Berlin, 2016) kaj "Tegaĵo" ("Оболочка", Berlin, 2018). Laboris en televida kanalo "Kulturo" kiel ĉefredaktoro de kinostudio kaj en informagentejo ITAR-TASS. Nun en Germanio kiel deĵorredaktoro gvidas la ruslingvan semajnĵurnalon "Russkaja Germanija" (Rusa Germanio), krome laboras kiel ĵurnalisto ĉe la radio "Russkij Berlin" (Rusa Berlino). Dum kvin jaroj laboris ĉe la amaskomunika kompanio Deutsche Welle (Germana ondo). Krome lanĉis kaj ĉefredaktas la ruslingvan literaturan revuon "Berlin.Berega".
Arosev ankaŭ verkis en Esperanto. Eldonejo Impeto eldonis du liajn librojn ("Sonet' Сонет" kaj ".RU"). Rakontoj kaj poemoj de Arosev aperis ankaŭ en diversaj kolektoj ("Mondoj", "Moskvaj sonoriloj", "El ombro" ktp) kaj E-gazetoj ("La KancerKliniko", "Monato", "REGo", "La ondo de Esperanto" k.a.). Krom seriozaj verkoj li multe versis humure, ekzemple lia ridiga verso-aro Portretoj de profetoj en kiu estis versaĵoj dediĉitaj al famaj esperantistoj de 90-aj.
Li kuntradukis kun Kris Long kaj Mikaelo Bronŝtejn elektitajn verkojn de Iosif Brodskij: De nenie kun amo. Li estis redaktoro de la rubrikoj Arto kaj Sporto en Monato en la periodo 1999-2005. Iama aktivulo de SEJM (komitatano en 1995-2000, kunordiganto en 1997-2000) kaj TEJO (komitatano en 1995-1999, komisiito en 1999, estrarano (vicprezidanto) en 1999-2000).
Arosev estis prezidanto de REU de 2010 ĝis 2013. Ekde 2013 loĝas en Germanio.
Esperantlingvaj verkoj aŭ tradukoj de Grigorij ArosevRedakti
- Portretoj de profetoj
- Sinjorino fumadisto (samizdato 1996)
- SEJM-kreado - ideo kaj partopreno (1996)
- Sonet' - (Impeto 1998)
- Rusaj amnoveloj (Sezonoj 2000) antaŭparolo kaj tradukis rakontojn Rusja de Ivan Bunin, Muziko de Vladimir Nabokov.
- .RU (Impeto 2001)
- Grigorij Arosev: Dolly. Beletra Almanako (BA25|25), februaro 2016. pp. 7-26.
Kantoj kaj muzikalbumojRedakti
- Kantoj de OkSEJT-39 - kunorganizis registradon, partoprenis per kantoj kaj kantado