Samizdato

kaŝita eldonaĵo de Sovetio

Samizdato (el la rusa самиздат [sam-izDAT] = mem-eldonita) estas eldonado sen ŝtata permeso. Samizdato famiĝis per politikaj kaj apudpolitikaj eventoj, tamen ne ĉiam estis kontraŭŝtata. Ekzemple, en Sovetio oni multe samizdatis esperanto-literaturon (librojn, periodaĵojn, lernilojn), kia preskaŭ ĉiam estis porreĝima.

Polaj samizdatoj el la 1980-aj jaroj

En Sovetunio kaj ĝiaj satelitoj oni klopodis silentigi multajn aŭtorojn, kiuj poste verkis sekrete, multobligis siajn librojn per tajpilo kun kelkaj kopioj kaj disdonis al plej fidindaj amikoj. Tiuj post tralego pruntis al aliaj legantoj aŭ mem faris plurajn novajn kopiojn. Ofte la polico trovis kaj konfiskis ekzemplerojn.

Post la falo de la fera kurteno multaj el la samizdataj verkoj estis normale publikigitaj en gazetoj aŭ libroforme, sed en la vortaroj kaj lernolibroj de literatura historio ili plu estas prezentataj kiel samizdata literaturo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti