Laborgrupo por Interkluba Spertŝanĝo

Laborgrupo por Interkluba Spertŝanĝo (kurte LKS) estis neoficiala esperantista organizaĵo, funkciinta en Sovetunio. Dum aktivula konferenco okazinta en OkSEJT-23 (julio 1981, Moskva provinco) estis decidite fondi tutlandan alternativan (al ASE) organizaĵon, kiu daŭrigus agadon de Sovetia Esperantista Junulara Movado. La titolo por la organizo estis elektita modesta: "Laborgrupo por Interkluba Spertŝanĝo". Kiel prezidanto estis elektita A.Fjodorov kaj vicprezidantoj Aleksander Korĵenkov, Alexander Shlafer, kasisto Aleksej Aleksandrov.

Apero redakti

Iniciatinto de apero de la nova organizo estis fama SEJM-ano Boris Kolker, kiu proponis ankaŭ titolon "Laborgrupo por Interkluba Spertŝanĝo". Dum OkSEJT-21 (1979, Kievo) okazis fermita kunsido de aktivuloj de SEJM por pridiskuto de la ideo. Realigon de la organizo surprenis fama SEJM-ano Anatolij Gonĉarov. Boris Kolker kaj Anatolij Gonĉarov pridiskutis ankaŭ kandidatojn por la estraro de LKS.

Agado redakti

La Laborgrupo planis daŭrigi la agadon de la Sovetia Esperantista Junulara Movado. La Laborgrupo surprenis organizadon de SEJToj, relanĉis eldonadon de revuo "Aktuale", interkluban socialisman konkuradon ktp. Tamen agado de LKS trovis kontraŭstaron kaj reziston de aktivuloj ligitaj kun ASE. Unu el malnovaj esperantistoj el Ĥarkovo sendis al prokurorejo denuncleteron pri kontraŭleĝa agado de la Laborgrupo. Baldaŭ komitatanoj de LKS estis enketitaj en ŝtatorganoj.

La dua konferenco de ASE (Moskvo, la 26-an de marto 1982) kritikis agadon de LKS. Tamen ĝi ne povis malpermesi la grupon, ĉat tiu ne estis kreita de ASE.

Post unu jaro de funkciado, dum jarkunveno de la Laborgrupo (dum OrSEJT-24 en aŭgusto 1982) ĝi estis malfondita. Entute al la Laborgrupo kotize aliĝis 60 kluboj kaj multaj individuoj. Venkinto de interkluba konkurado estis proklamita Esperanto-klubo el Samarkando (Uzbekio).