Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ludmila NOVIKOVA (ruse Людмила Новикова) estas rusia kaj sovetunia esperantistino. Laŭ la kroniko de la Esperantista klubo "Revo" en Tjumeno, en kiu raportiĝas ekde la jaro 1975 aparte bonaj kontaktoj al la esperantistoj de urbo Miass, ŝi kun Tatjana Aleksandrovna Koptjagina meze de la dua duono de la 20-a jarcento aparte aktivis en la loka esperantista asocio Mahalita Stelo de la urbo Miass en la Ĉeljabinska regiono.

Ludmila Novikova
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ludmila Novikova estis inter la organizaj motoroj de la Sovetia Esperantista Junulara Movado, kaj abunde tradukis el la rusa al Esperanto, iom ankaŭ el la franca, tiel ke ŝi akceptiĝis kiel membro de la Moskva skolo de esperantlingvaj verkistoj. Inter ŝiaj tradukoj interalie estas la bildrakonta trilogio "1825: Komploto", "1905: Prologo" kaj "Rusia revolucio de 1917: Kiel tio okazis?" pri la historia vojo de la monarkia Rusia Imperio al Sovetunio. Krome ŝi tradukis poezion de poetinoj kiel ekzemple Anna Aĥmatova kaj Marina Cvetajeva, kaj en 1999 estis inter la tri rusaj verkistoj kiuj tradukis la esperantlingvan verkon La danĝera lingvo de Ulrich Lins pri la persekutoj de kaj stalinismo kaj naziismo kontraŭ la esperantistoj al la rusa, je librotitolo "Opasnij jazik".

El la franca ŝi interalie poezie tradukis al Esperanto la kanzonon "La anasa forpaso" (france La cane de Jeanne) de la kantaŭtoro Georges Brassens.

Verkoj redakti

  • Ludmila Novikova: Neĝboruloj. Rusino kiu suferas malfacilaĵon revenante hejmen tra Germanio, partikulare ĉe Essen, kie policano detektas eksterleĝan funckiadon de la veturiganta buso, memoras kiel dum la Unua Mondmilito ŝia avo, militprizonulo, ricevis iel helpon de germanoj, por reveni hejmen. Beletra Almanako (26), junio 2016. pp. 32-41.