Anna Aĥmatova

Anna Andrejevna AĤMATOVA (ruse Анна Андреевна Ахматова; vera familinomo Gorenko (ruse Горенко); naskiĝis la 23-an de junio 1889; mortis la 5-an de marto 1966) estas elstara rusa poetino, tradukisto, unu el la ĉefaj roluloj en kio estas konata kiel Arĝenta epoko de la rusa poezio.

Anna Aĥmatova
Kuzma Petrov-Vodkin. Portrait of Anna Akhmatova. 1922.jpg
Persona informo
Анна Андреевна Ахматова
Naskonomo Анна Андреевна Горенко
Naskiĝo 11-an de junio 1889 (1889-06-11)
en Odesa
Morto 5-an de marto 1966 (1966-03-05) (76-jara)
en Domodedovo
Mortis pro Infarkto [#]
Tombo Cemetery in Komarovo [#]
Religio Ortodoksismo [#]
Etno RusojUkrainoj [#]
Lingvoj rusa [#]
Loĝloko OdesaSankt-Peterburgo [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio [#]
Alma mater Q12110298 [#]
Subskribo Anna Aĥmatova
Familio
Patro Andrey Gorenko [#]
Patrino Inna Stogova [#]
Edz(in)o Nikolaj Gumilov • Vladimir Shileyko • Nikolay Punin [#]
Amkunulo Nikolay Punin [#]
Infanoj Lev Gumiljov [#]
Profesio
Okupo verkistotradukisto • literaturkritikisto • poeto • aŭtoro • literatursciencisto [#]
Laborkampo poezio [#]
Aktiva dum 1911–1966 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ŝi naskiĝis apud Odeso (Ukrainio) en familio de maroficiro kaj edziĝis kun la fama poeto Nikolaj Gumilov kaj estis la patrino de la fama historiisto Lev Gumilov.

La verkoj de Aĥmatova inkluzivas kaj mallongajn lirikajn kantojn, kiel "La Kanto de la Lasta Kunveno", kaj longajn lirikajn ciklojn, kiel ekzemple la ciklo "Rekviemo" (1935-1940), kiu rakontas la historion de la rusa popolo sub la terorisma regado de Stalin. Ŝia poezio traktas diversajn temojn, ekde tempo kaj memoro, tra la sorto de la kreiva virino, ĝis la spertoj de la rusa popolo.

Ŝia unua poemaro, "Vespero", estis publikigita en 1912. Ĉi tiu libro reprezentis la fluon de akmeismo - al kiu apartenis Aĥmatova, kune kun ŝia unua edzo, la poeto Nikolaj Gumiljov - en ĝiaj minimumismaj psikologiaj priskriboj kaj aliĝo al klasika poezia lingvo. Ĝi fariĝis unu el la unuaj gravaj poeziaj libroj verkitaj en la rusa de virino, kaj instigis multajn virinojn verki poezion.

Post starigo de sovetia regado, Aĥmatova, male al multaj intelektuloj, elektis ne forlasi Rusion. Komencante en la unua duono de la 1920-aj jaroj ĝi suferis perskuto de la nova reĝimo. Ŝi estis deklarita "burĝa elemento", kaj estis akuzita en servo kontraŭ la spirito de socialismo. Pro la nekapablo eldoni siajn poemojn, ŝi devis vivteni sin per poeziaj tradukoj el diversaj lingvoj

En 1940 ŝi komencis verki Poemon sen heroo, en kiu ŝi provis rekrei la etoson de la "Arĝenta Epoko" de sia junaĝo; Pri la diversaj versioj de ĉi tiu verko, ŝi devis laboradi - kun paŭzoj - dum 25 jaroj, kaj fakte por la resto de ŝia vivo.

Post la morto de Stalin en 1953 ĉesis persekutado kontraŭ Aĥmetova. Ŝia verkoj estis represita en Sovetunio (kvankam en cenzuritaj versioj) kaj ŝi publikigis novajn poeziaĵojn. Ŝiaj malfruaj poemoj estas verkitaj en pli libera lingvo, kaj la klopodo revivigi la voĉojn de tiuj, kiuj estis al ŝi karaj kaj ne plu vivas, estas evidenta en ili.

En 1964, Aĥmatova rajtis viziti Italion, kie ŝi ricevis la prestiĝan Taormino Premion. La sekvan jaron ŝi vizitis Anglion, kie ŝi ricevis honoran diplomon de la Universitato de Oksfordo. Ŝia reklamado daŭre kreskis post ŝia morto. En Rusujo estas memoraĵoj kaj muzeoj nomataj laŭ ŝi.

Ĉefaj verkojRedakti

  • Vespero (ruse Вечер) (1912)
  • Rozario (ruse Четки) (1914)
  • Blanka birdaro (ruse Белая стая) (1917)
  • Plantago (ruse Подорожник) (1921)
  • Anno Domini (1922)
  • Kuro de tempo (ruse Бег времени) (1965)
  • Misteroj de la metio (ruse Тайны ремесла) (1936-60)
  • Vento de milito (ruse Ветер войны) (1941-44)
  • Nordaj elegioj (ruse Северные элегии) (1940-45)
  • Poemo sen heroo (ruse Поэма без героя) (1940-62)
  • Rekviemo (ruse Реквием) (1935-40, publ. en 1987)

Tradukoj al EsperantoRedakti