Moskvaj Novaĵoj

Moskvaj novaĵoj (angle Moscow News, historie ankaŭ Moscow Daily News, ruse Московские новости - Moskovskije novosti) estas origine anglalingva semajna ĵurnalo, kiu aperis en Sovetunio kaj poste Rusio inter la jaroj 1930 kaj 2014. Post la dua mondmilito dumtempe aperis dua eldono en la germana (Moskauer Nachrichten), celata ne por GDR, sed nur por Okcidenta Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, ekde la jaro 1969 kontinue ĝis 1992 kaj poste denove de 2009 ĝis 2014 ekvivis eldono en la araba (Anba Moscu), kaj lige al la Somera Olimpiko 1980 decidiĝis eldoni la publikaĵon ankaŭ en la rusa lingvo. En la 1960-aj jaroj kaj denove en la lasta jardeko de Sovetunio, la gazeto dumtempe aperis en pluraj aldonaj lingvoj, maksimume dek unu, interalie en la franca (Les Nouvelles de Moscou), hispana, itala kaj duafoje la germana (nun je nomo Moskau News), kaj en 1989 ankaŭ kun proveldono en Esperanto (je titolo Moskvaj novaĵoj). En la ruslingva eldono minimue pluraj artikoloj estis tradukataj en la anglan lingvon - en tiu epoko tia internacieco ne estis kutima en Sovetunio, kaj rezulte la publikaĵo en la jaroj de glasnosto kaj perestrojko havis altan renomon de kultura ponto inter la okcidenta mondo kaj Sovetunio. Poste la ekonomia prospero estis malkonstanta, la gazeto plurfoje estis vendata al novaj posedantoj kaj lige al tio ŝanĝis siajn politikajn konceptojn. En 2008 la ruslingva eldono estis finita, kvankam en 2011 ĝi estis revivigita pere de la redakcio de al antaŭa gazeto Vremja novostej kaj de tiam plu aperis ĝis 2014 - pluraj alilingvaj eldonoj, precipe tiuj en la angla kaj en la araba, tamen kontinue aperis post 2008 ĝis la definitiva fermo de la gazeto en februaro 2014.

Eksteraj ligilojRedakti