IJK 1995

51-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 51-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1995 en la ripozloko Serovo borde de la Balta Maro norde de Sankt-Peterburgo en Rusio. La kongreson partoprenis 303 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

IJK 1995
Loko Serovo,  Rusio
Ekde 31-a de julio 1995
Ĝis 7-a de aŭgusto 1995
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de la IJK (origine desegnita de Martin Markarian)

Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo "Aktivismo: Junularo, kiu ne nur dancas", kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. La kongresa temo celis prilumi, kial iuj homoj pretas investi multan tempon por fari ion tute ne pagatan, kio estas ilia premio por la elspezitaj fortoj kaj tempo, kiaj aktivadoj ekzistas kaj - nelaste - kiel oni aktivu por Esperanto, helpante al la movado de la internacia lingvo kaj samtempe ne sentante sin eluzita aŭ senrevigita poste.

porpersona ŝildo de la 51a IJK

Koncertis pluraj esperantlingvaj muzikgrupoj, inter ili Persone, kaj la partoprenantoj ankaŭ havis ŝancon viziti la famajn vidindaĵojn de Sankt-Peterburgo kaj ties ĉirkaŭaĵon - interalie la palacon Peterhofo.


Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti