Miĥail Ĉertilov

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mikaelo (Miĥail Konstantinoviĉ) Ĉertilov (ruse Михаил Константинович Чертилов; naskiĝis 25-an de aprilo 1961 en Kemerovo; mortis 24-an de februaro 2018 en Liskovo, Niĵnij-Novgoroda provinco) estis unu el la grandaj aktivuloj de Rusia Esperanto-movado dum 30 jaroj ([1]).

Miĥail Ĉertilov
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1961 (1961-04-25)
Morto 24-an de februaro 2018 (2018-02-24) (56-jara)
Ŝtataneco SovetunioRusio
Information icon.svg
vdr

Li naskiĝis en Kemerovo, sed poste transloĝiĝis al Niĵnij-Novgoroda provinco, al urbo Liskovo, kie finis en 1978 mezlernejon n-ro 2. En 1983 li finis Moskvan Energetikan Instituton, kaj fariĝis inĝeniero pri vaporkaldronoj, kvankam dum la vivo estis ne nur inĝeniero, sed ankaŭ laboris en turisma firmao, kreis propran entreprenon “Sunvojo” ktp. Li longe loĝis en apudmoskva urbo Odincovo kaj laboris en Moskvo; en 2010-aj jaroj revenis al Liskovo, en la lastaj du jaroj de la vivo denove ekloĝinte apud Moskvo (en Balaŝiĥa).

Mikaelo estis esperantisto ekde 1986. Jam fine de 1980-aj jaroj li ekaktivis en la movado – organizis renkontiĝojn (la unua lia estis en 1989 tendaro en Tuĉkovo apud Moskvo, la lasta – partopreno en la organiza teamo de RET-2017 en Poŝeĥonjo), ellaboris dokumentojn, multe okupiĝis pri eksteraj rilatoj. Pro tio en 1990-aj jaroj li multe kaj aktive kunlaboris en tiam interesiĝinta pri Esperanto Transnacia Radikala Partio, kaj ties fako Esperanto-Radikala Asocio (ERA). En 1990-aj li ankaŭ multe kunlaboris kun SAT, kaj en 2000-a estis unu el kunorganizantoj de SAT-kongreso en Moskvo.

Li grave aktivis en REU, plurfoje estis elektata en ties estraron, kaj en 2009-2010 estis ĝia Prezidanto. Lia forta flanko estis ĉiama zorgo pri bona prilaboro de diversaj laborreguloj kaj aliaj organizaj flankoj de la movado. Dum multaj jaroj li estis organizanto de libroservo, kiu provizis per legaĵoj esperantistojn de la tuta lando.

Li aktivis ankaŭ en la projekto "Ekparolu" ĉe la retejo edukado.net - gvidis 13 paroligajn sesiojn per skajpo.

Gravas ankaŭ kontribuo de Mikaelo al evoluigo de Esperanto-kulturo. Li esperantigis libron de Harry Harrison “Invado: Tero” (Impeto, 2012) kaj kuntradukis du romanojn de Sergej Lukjanenko “ – “Kavaliroj de kvardek insuloj” (kun S. Smetanina Impeto, 2009) kaj “La nokta patrolo” (kun div., eldonita en tri partoj, Impeto, 2006-2007).

NotojRedakti

  1. https://www.facebook.com/szilvasi.laszlo/posts/10212915704546010?from_close_friend=1&notif_id=1519592867663853&notif_t=close_friend_activity&ref=notif