Harry Harrison

usona verkisto

Harry Maxwell HARRISON (naskiĝis la 12-an de marto 1925, en Stamford (Konektikuto), mortis en Crowborough (Anglio) la 15-an de aŭgusto 2012) estis usona verkisto, eksprezidanto de Monda Socio de Sciencfikcio (World SF), internacia organizaĵo de sciencfikciaj verkistoj kaj redaktoroj. Li estis pacifisto, esperantisto, kiu lernis Esperanton en sia junaĝo kaj dum militservo.

Harry Harrison
Ĉe la 63a Monda Sciencfikcia Kongreso en Glasgovo en aŭgusto 2005
Ĉe la 63a Monda Sciencfikcia Kongreso en Glasgovo en aŭgusto 2005
Persona informo
Naskonomo Henry Maxwell Dempsey
Naskiĝo 12-an de marto 1925 (1925-03-12)
en Stamford
Morto 15-an de aŭgusto 2012 (2012-08-15) (87-jaraĝa)
en Brajtono
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Evelyn Harrison • Joan Merkler Harrison
Okupo
Okupo verkisto • romanisto • esperantisto • sciencfikcia verkisto • prozisto • scenaristobildliteraturisto • bildliteratura verkisto • desegnisto
Verkoj Make Room! Make Room!
TTT
Retejo http://www.harryharrison.com
vdr
Harry Harrison
Persona informo
Harry Harrison
Naskonomo Henry Maxwell Dempsey
Naskiĝo 12-an de marto 1925 (1925-03-12)
en Stamford
Morto 15-an de aŭgusto 2012 (2012-08-15) (87-jaraĝa)
en Brajtono
Religio ateismo vd
Lingvoj Esperantoangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Evelyn Harrison • Joan Merkler Harrison vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • esperantisto • sciencfikcia verkisto • prozisto • scenaristobildliteraturisto • bildliteratura verkisto • desegnisto vd
Laborkampo grafiko • illustration • Esperantobildliteraturo vd
Aktiva dum 1956– vd
Verkado
Verkoj Make Room! Make Room! vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis membro de UEA jam ekde 1945 kaj estis ano de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li eĉ servis kiel honora prezidanto de Irlanda Esperanto-Asocio kaj honora membro de pluraj aliaj Esperanto-asocioj.

Harry Harrison en multaj siaj noveloj roligis la lingvon Esperanto kiel lingvon de estontaj societoj kaj aperigas specimenojn el ĝi. Foje tiuj specimenoj estas iom strangaj, kaj ne ĉiam estas klare, ĉu tio montru evoluon aŭ dialektiĝon de Esperanto dum jarmiloj.

Lia novelo "Make room! Make room!" (donu spacon!) iĝis tre konata pro la kina kaj televida filmo "Soylent Green", kiu ekestis surbaze de ĝi.

Persona vivo redakti

Harrison naskiĝis kiel Henry Maxwell Dempsey (sed li ne sciis pri tio ĝis sia trideka jaro, kiam li leĝe ŝanĝis sian nomon al Harry Max Harrison).[1] Patrino de li estis latvino Ria Kirjassoff naskita en Rigo, Latvio (en iama Sovet-Unio), patro Henry Leo Dempsey estis irlanddevena ĉar patrino de lia patro estis de Irlando. Li naskiĝis en Stamford (Konektikuto), sed li vivis en multaj partoj de la mondo inkluzive de Meksiko, Anglio, Irlando, Danio kaj Italio. Dum la Dua Mondmilito li militservis en la Usona Armeo. Li estas esperantisto (la lingvo ofte aperas en liaj noveloj) kaj antaŭe estis la honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando, kaj ankaŭ honora membro de usona landa asocio Esperanto-Ligo por Norda Ameriko nun Esperanto-USA kaj krome membris en aliaj Esperanto-organizoj, kaj jam ekde 1945 en Universala Esperanto-Asocio, en kies Honora Patrona Komitato de UEA li membris. Laste li vivis en Irlando kaj posedis apartamenton en Brajtono (Brighton) por vizitoj al Anglio.

Harrison edziĝis al Joan (naskita Merkler) en 1954 en Novjorko, la geedzeco daŭris ĝis ŝia morto pro kancero en 2002. Ili havis du infanojn, Todd (nask. 1955) kaj Moira (nask. 1959), al kiuj li dediĉis la libron Make Room! Make Room!.

Listo de verkoj redakti

  • Vilĉjo, la galaksia heroo
    • sur la planedo de robotaj sklavoj (Bill, the Galactic Hero on the Planet of Robot Slaves)
    • sur la planedo de enbotelaj cerboj (Bill, the Galactic Hero on the Planet of Bottled Brains)
    • sur la planedo de sengusta plezuro (Bill, the Galactic Hero on the Planet of Tasteless Pleasure)
    • sur la planedo de zombiaj vampiroj (Bill, the Galactic Hero on the Planet of Zombie Vampires)
    • sur la planedo de dek mil baroj (Bill, the Galactic Hero on the Planet of Ten Thousand Bars)
    • la fina absurda aventuro (Bill, the Galactic Hero: the Final Incoherent Adventure)
  1. Mortmondo 1 (la mondo de la morto)
  2. Mortmondo 2 (la mondo de la sklavoj)
  3. Mortmondo 3 (la mondo de la barbaroj)
  • Trilogio "Edeno"
    • West of Eden
    • Winter in Eden
    • Return to Eden
  • Serio "The Hammer and the Cross" (la martelo kaj la kruco)
    • The Hammer and the Cross
    • One King's Way
    • King and Emperor
  • Serio "Al la steloj" (To the stars)
    • Hejmmondo (homeworld)
    • Radmondo (wheelworld)
    • Stelmondo (starworld)

En Esperanto aperis redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. http://www.iol.ie/~carrollm/hh/pseuds.htm vidita la 16-an de marto 2016.
  2. Giorgio Silfer, Harry Harrison, usonano plej ŝatata en Rusio, Literatura Foiro, oktobro 2017.