Ĝermolisto de kanadaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Kevin Schoedel)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Tiffany Antopolski redakti

Tiffany ANTOPOLSKI estas kanada esperantisto kaj universitata edukisto. Laŭ la stato de 2024 ŝi instruas en la komputika departamento de la kolegio Sheridan en Oakville, urbo ĉe Ontaria Lago en sud-centra Ontario (Kanado) sudokcidente de Misisogo. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio.

Referencoj redakti

  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

Eksteraj ligiloj redakti

B redakti

Henrik Bauermeister redakti

Henrik BAUERMEISTER (naskiĝis en 1912, mortis la 20-an de decembro 1990 en Otavo, Kanado) estis dumviva membro de UEA.

A. P. Beauchemin redakti

A. P. BEAUCHEMIN [boŝMEN] estis franca kanadano kaj pioniro de Esperanto en Kanado. Li fondis la grupon "La Lumo" en 1901, kaj estis redaktisto de la gazeto La Lumo. Li estas membro de la Lingva Komitato en 1907.

Raymond Brisebois redakti

Raymond BRISEBOIS estas origine franclingva kanada esperantisto el Kebekio. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kaj funkciis kiel kasisto.

Referencoj redakti

  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

C redakti

Mary Clark redakti

Mary CLARK estis pioniro de la Esperanto-movado en Kalgario. Ŝi estis fratino de la esperantisto Karl Clark, kemiisto fama pro evoluigo de metodo elpreni oleon el la gudrosablo kiu estas sub grandaj partoj de la tereno en la provinco Alberto.

D redakti

Eric Demers redakti

Eric DEMERS estas kanada esperantisto kaj komputila sciencisto el Otario. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio.

Referencoj redakti

  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

Eksteraj ligiloj redakti

E redakti

Garry Evans redakti

Garry EVANS, profesia ekonomikisto, laŭ stato de 2022 estas la kasisto de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo kaj ankaŭ funkcias kiel estrarano de Kanada Esperanto-Asocio.

H redakti

Dez Hackett redakti

Dez HACKETT en 1958 gvide organizis la fondon de Kanada Esperanto-Asocio (KEA; angle: Canadian Esperanto Association, france: Association canadienne d’espéranto) post tiucela referendumo en 1957, kaj iusence daŭrigas la pli frue ekzistantan asocion sam-noman kiu fondiĝis en 1907 kaj kiu ĉesis funkcii en 1939 pro la Dua Mondmilito. Instigo al la fondo estis interalie la problemoj ĉirkaŭ Esperanto-Asocio de Norda Ameriko sub George Alan Connor. Kanada Esperanto-Asocio estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio.

J redakti

David W. M. Jenkins redakti

David W. M. JENKINS lernis Esperanton jam en la jaro 1905. Li servis kiel la unua prezidanto de la postmilite refondita Kanada Esperanto-Asocio (1958-61).

M redakti

Guy Matte redakti

Guy MATTE (naskiĝis la 12-an de junio 1947 en Saint-Ubalde, Kebekio) estas kanada esperantisto, kiu esperantistiĝis en la jaro 1968. Li servis en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kiel kasisto (1970-1971) kaj sekretario (1972-1973). Guy ankaŭ reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1971-1974).

O redakti

Ron Ogram redakti

Ron OGRAM (naskiĝis en 1944, mortis pro korinfarkto en julio 1986) estis vicdelegito en Otavo, Kanado, kaj UEA-fakdelegito pri kvakerismo.

Lorcán Ó hUiginn redakti

Lorcán Ó hUIGINN naskiĝis en Irlando, kie li estis motoro en la Dublina grupo, kaj enmigris al Kanado kiel plenkreskulo. Li prezidis la Kanadan Esperanto-Asocion (1966-1971) kaj estis elektita ties Honora Membro en 1981.

P redakti

Maurice Provost redakti

Maurice PROVOST (naskiĝis en 1924, mortis la 24-an de aprilo 1998 en Montrealo) estis kanada esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

R redakti

Suzanne Roy redakti

Suzanne ROY, doktoriĝinta, laŭ stato de 2022 estas la respondeculo pri ekskursoj de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. Vidu ankaŭ la teksteton pri la Tririvera Esperanto-Domo.

S redakti

Kevin Schoedel redakti

Kevin SCHOEDEL (naskiĝdato kaj -loko ĝis nun ne konataj) estas kanada esperantisto kaj komputilisto, vivanta en Waterloo, Ontario. Li studis en la urba universitato, kaj ekde la jaro 2010 laboras kiel infomadikisto de la firmao Intel.[1][2] Laŭ propra informo li lernis Esperanton en 1991,[3] kaj poste registriĝis kiel membro de Junularo Esperantista Kanada.[4] En Esperantujo li aparte konatiĝis kiel kuntradukinto de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (1996) de Harry Harrison. La nomo supozigas ke li devenas el origine germanlingva familio (eventuale unue literumita Schödel), kaj laŭ iuj el liaj komentoj dedukteblas ke li fremdlingve lernis la anglan kaj eble mem denaske germanlingvas, sed pri tio la biografiaj informoj ĝis nun ne sufiĉas.

Referencoj redakti

Andrew Sly redakti

Andrew SLY estas kanada esperantisto. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio. Dubindas ĉu li estas ido de la pionira brita esperantistino Sybil V. Sly.

Referencoj redakti

  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

V redakti

Nicolas Viau redakti

Nicolas VIAU laŭ stato de 2022 estas la prezidanto de de Esperanto-Societo Kebekia (ESK). Krome li fumkcias kiel vicprezidanto de la LKK de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo kaj zorgas pri alekstera komunikado.

Referencoj redakti