Junularo Esperantista Kanada

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Kanado, landa sekcio de TEJO

Junularo Esperantista Kanada (JEK) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Kanado. Ĝi estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kvankam el junulara vidpunkto en Kanado ekde la 1990-aj jaroj aktivas precipe la Kebekia Esperantista Junulara Organizo en la iom sendependisma kaj plejparte franclingva landoparto Kebekio, kiu ne estas sekcio de JEK sed en 1991 akceptiĝis kiel memstara landa sekcio de TEJO. Junularo Esperantista Kanada estas la junulara sekcio de Kanada Esperanto-Asocio (KEA). Historie, en 1992 kaj JEK kaj KEJA gastigis la 48-an IJK en la urbo Montrealo.

Junularo Esperantista Kanada
landa sekcio de TEJO
Lando(j) Kanado vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Eksteraj ligiloj redakti