Kanada Esperanto-Asocio
La Kanada Esperanto-Asocio (KEA; angle: Canadian Esperanto Association, france: Association canadienne d’espéranto) estas la landa Esperanto-asocio de Kanado. Ĝi fondiĝis en 1958 pro iniciato de Dez Hackett post tiucela referendumo en 1957, kaj iusence daŭrigas la pli frue ekzistantan asocion sam-noman kiu fondiĝis en 1907 kaj kiu ĉesis funkcii en 1939 pro la dua mondmilito. Instigo al la fondo estis interalie la problemoj ĉirkaŭ Esperanto-Asocio de Norda Ameriko sub George Alan Connor. Kanada Esperanto-Asocio estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝia junulara sekcio, Junularo Esperantista Kanada (kvankam neaktiva lastatempe) estas la kanada sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
EstraroRedakti
La estraron de KEA nun konsistigas la jenaj personoj[1]:
- Paul Hopkins, prezidanto
- Mateo Chisholm, sekretario
- Raymond Brisebois, kasisto
- Geoffrey Greatrex, vicprezidanto
- Kamila Koziej-Lévesque, redaktoro de la asocia organo
- Eugenia Amis, Ardeo Mann, Jed Melzer, Andrew Sly, Bob williamson
KomunikadoRedakti
La revuo de KEA aperas dufoje jare kaj nomiĝas Lumo. Ĝia nuna redaktorino estas Kamila Koziej-Lévesque[2].
KEA funkciigas retejon por la Esperanto-asocioj de Kanado kaj kanadan retgrupon ĉe Yahoo por esperantistoj en Kanado.