Ĝermolisto de kanadaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Eric Demers)
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 4 jan. 2025.
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Tiffany ANTOPOLSKI estas kanada esperantisto kaj universitata edukisto. Laŭ la stato de 2024 ŝi instruas en la komputika departamento de la kolegio Sheridan en Oakville, urbo ĉe Ontaria Lago en sud-centra Ontario (Kanado) sudokcidente de Misisogo. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio.

Referencoj

redakti
  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

Eksteraj ligiloj

redakti

Henrik BAUERMEISTER (naskiĝis en 1912, mortis la 20-an de decembro 1990 en Otavo, Kanado) estis dumviva membro de UEA.

A. P. BEAUCHEMIN [boŝMEN] estis franca kanadano kaj pioniro de Esperanto en Kanado. Li fondis la grupon "La Lumo" en 1901, kaj estis redaktisto de la gazeto La Lumo. Li estas membro de la Lingva Komitato en 1907.

Raymond BRISEBOIS estas origine franclingva kanada esperantisto el Kebekio. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kaj funkciis kiel kasisto.

Referencoj

redakti
  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

Mary CLARK estis pioniro de la Esperanto-movado en Kalgario. Ŝi estis fratino de la esperantisto Karl Clark, kemiisto fama pro evoluigo de metodo elpreni oleon el la gudrosablo kiu estas sub grandaj partoj de la tereno en la provinco Alberto.

Eric DEMERS estas kanada esperantisto kaj komputila sciencisto el Otario. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio.

Referencoj

redakti
  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

Eksteraj ligiloj

redakti

Garry EVANS, profesia ekonomikisto, en 2022 estis la kasisto de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo kaj ankaŭ funkcias kiel estrarano de Kanada Esperanto-Asocio. Intertempe, do ekde 2023 aŭ 2024, li estas la prezidanto de Kanada Esperanto-Asocio.

John M. Geldert (naskiĝis 1853?; mortis la 16-a de junio 1928) raportisto al la Supera Kortumo de Nov-Skotio[1], estis kanada esperantisto.

Hugo Gerisch estis esperantisto en Ontario dum la unua duono de 20-a jarcento.

Dez HACKETT en 1958 gvide organizis la fondon de Kanada Esperanto-Asocio (KEA; angle: Canadian Esperanto Association, france: Association canadienne d’espéranto) post tiucela referendumo en 1957, kaj iusence daŭrigas la pli frue ekzistantan asocion sam-noman kiu fondiĝis en 1907 kaj kiu ĉesis funkcii en 1939 pro la Dua Mondmilito. Instigo al la fondo estis interalie la problemoj ĉirkaŭ Esperanto-Asocio de Norda Ameriko sub George Alan Connor. Kanada Esperanto-Asocio estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio.

John HUANG estas ĉina-kanada esperantisto kaj komercisto. Li estas la prezidanto de internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) nordamerika, ĉefredaktoro de la revuo "La Merkato" kaj estis ĝis nun la oficiala fotisto por du Universalaj Kongresoj, en 2022 (kie li ankaŭ kontribuis al la IKU-libro de 2020, kiu en sia nomo konservis la origine planitan jaron de la kongreso, kiu pro la kronvirusa pandemio fine devis esti prokrastita ĝis 2022) kaj 2024. Krome li ilustris la unuajn eldonojn de la reta revuo Beletra Edeno ekaperinta en februaro 2024.[2] .

Naskiĝis en 1964 en Ĉinio, John Huang studis fizikon ĉe ĉina universitato kaj diplomiĝis en 1985. Poste li funkciis kiel preleganto en Altlerneja Esplora Centro en la sama universitato dum ok jaroj kaj publikigis plurajn librojn inkluzive de Alteduko en Kanado. En 1993 li ekfaris internacian komercon, poste li fondis la kompanion Bela Ajlo (Pretty Garlic) kaj akiris bonan reputacion en la industrio. Liaj sukcesaj komercaj rakontoj estis publikigitaj de Wall Street Journal kaj adoptitaj kiel kazo-studo en la tekstlibro de Internacia Komerco de usonaj universitatoj. En 2006 li kaj lia familio enmigris al Kanado kaj daŭre faris internacian komercadon.[3]

Li eklernis Esperanton en 1983 kaj aktive partoprenis multajn Esperanto-aranĝojn. Li estas membro de KEA, UEA kaj prezidanto de IKEF Nordameriko. Li estas la ĉefa redaktoro de la revuo La Merkato. Li ankaŭ estas mondvojaĝanto kaj estis oficiala fotisto de UK 2022 en Montrealo, UK 2023 en Torino kaj UK 2024 en Aruŝo.

Ekde infanaĝo li pasie amis literaturon, precipe la ĉinan klasikpoezion. Li tradukis plurajn ĉinajn poemojn al Esperanto kaj la angla, kaj ankaŭ mem verkis multajn poemojn, el kiuj kelkaj estis publikigitaj en la revuo Beletra Edeno. Li ankaŭ kunlaboris kun profesoro Vejdo pri la revuoj Penseo kaj Beletra Edeno, kun granda sukceso en tutmonda kolektado de kontribuaĵoj, kreado de AI-ilustraĵoj, fotado por ilustra celo, kaj kontrolo kaj korektado de gramatikaj kaj tajperaroj en ĉiuj manuskriptoj.

En 2022, la KEA (Kanada Esperanto-Asocio) eldonis lian unuan Esperantan libron: Georgo Eklernas Esperanton. Dum la jaroj 2023–2025, li sukcese organizis en tutmonda skalo la voĉlegadon de La Libro de Poezio (Ŝi Jing) kaj kunlaboris kun aliaj por produkti serion da videoj, kiuj tre ŝatis inter literaturŝatantoj en la Esperantujo. Ekde 2024, li sukcese gvidas ĉiujn semajnajn dimanĉajn Zoom-kunvenojn de IKEF kaj gajnis bonan reputacion.

Li estas ĉefredaktoro de la revuo La Merkato kaj kunredaktoro de la revuo Literatura Vivo.

  1. La Brita Esperantisto - Numero 281, Aŭgusto (1928)
  2. el la 9-a numero, oktobro 2024, unua jarkolekto de la reta revuo Beletra Edeno, paĝoj 1 kaj 2
  3. literaturavivo.com

David W. M. JENKINS lernis Esperanton jam en la jaro 1905. Li servis kiel la unua prezidanto de la postmilite refondita Kanada Esperanto-Asocio (1958-61).

Guy MATTE (naskiĝis la 12-an de junio 1947 en Saint-Ubalde, Kebekio) estas kanada esperantisto, kiu esperantistiĝis en la jaro 1968. Li servis en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kiel kasisto (1970-1971) kaj sekretario (1972-1973). Guy ankaŭ reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1971-1974).

Ron OGRAM (naskiĝis en 1944, mortis pro korinfarkto en julio 1986) estis vicdelegito en Otavo, Kanado, kaj UEA-fakdelegito pri kvakerismo.

Lorcán Ó hUIGINN naskiĝis en Irlando, kie li estis motoro en la Dublina grupo, kaj enmigris al Kanado kiel plenkreskulo. Li prezidis la Kanadan Esperanto-Asocion (1966-1971) kaj estis elektita ties Honora Membro en 1981.

Maurice PROVOST (naskiĝis en 1924, mortis la 24-an de aprilo 1998 en Montrealo) estis kanada esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

A. P. H. Rollason

redakti

Pastro A. P. H. Rollason (mortis la 15-a de februaro 1925) estis esperantisto en Toronto. Li estis membro de la Societo de Amikoj, antaŭe Baptista pastro en Montgomery, sekretario de Toronto Esperantista Societo[1].

Suzanne ROY, doktoriĝinta, laŭ stato de 2022 estas la respondeculo pri ekskursoj de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. Vidu ankaŭ la teksteton pri la Tririvera Esperanto-Domo.

Kevin SCHOEDEL (naskiĝdato kaj -loko ĝis nun ne konataj) estas kanada esperantisto kaj komputilisto, vivanta en Waterloo, Ontario. Li studis en la urba universitato, kaj ekde la jaro 2010 laboras kiel infomadikisto de la firmao Intel.[2][3] Laŭ propra informo li lernis Esperanton en 1991,[4] kaj poste registriĝis kiel membro de Junularo Esperantista Kanada.[5] En Esperantujo li aparte konatiĝis kiel kuntradukinto de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (1996) de Harry Harrison. La nomo supozigas ke li devenas el origine germanlingva familio (eventuale unue literumita Schödel), kaj laŭ iuj el liaj komentoj dedukteblas ke li fremdlingve lernis la anglan kaj eble mem denaske germanlingvas, sed pri tio la biografiaj informoj ĝis nun ne sufiĉas.

Referencoj

redakti

Andrew SLY estas kanada esperantisto. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio. Dubindas ĉu li estas ido de la pionira brita esperantistino Sybil V. Sly.

Referencoj

redakti
  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

Nicolas VIAU laŭ stato de 2022 estas la prezidanto de de Esperanto-Societo Kebekia (ESK). Krome li funkcias kiel vicprezidanto de la LKK de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo kaj zorgas pri alekstera komunikado.

Referencoj

redakti