Ĝermolisto de britaj esperantistoj

listartikolo en Vikimedio
(Alidirektita el Sybil V. Sly)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Jeremy Addis redakti

Jeremy ADDIS estis angla Esperantisto kiu vivis en Irlando.[1][2][3]

Ken kaj Naomi Alexander redakti

Ken ALEXANDER (naskiĝis en 1913, mortis en aŭgusto 2009) estis fervora aktivulo de la Londona Esperanto-Klubo kaj fariĝis edzo de Naomi Christina Butler, kiu same estis aktiva en la Londona Esperanto-Klubo, kie ili interkonatiĝis. Ken Alexander estis redaktoro de La Brita Esperantisto de 1949 ĝis 1953. La paro Alexander, delonge ne vidita, reaperis vizite al la malfermo de la nova Esperanto-Centro en Barlaston en 2002.

Robert Reid Alexander redakti

Robert Reid ALEXANDER (naskiĝis en Aberdeen; mortis la 14-an de novembro 1914) estis brita esperantisto kaj kuracisto. Li studis medicinon en la Universitato de Aberdeen. Li laboris en Aberdeen Royal Asylum, Buckinghamshire County Asylum kaj Middlesex County Asylum en Hanwell, kies ĉefkuracisto li fariĝis. Li pensiiĝis en 1905. En 1908 li fariĝis prezidanto de la Esperanto-grupo en Kingston upon Thames. Laste li loĝis en la kvartalo Haverstock de la urbodistrikto Camden, Londono. Li mortis pro subita kormalsano.

Wilfrid M. Appleby redakti

Wilfrid M. APPLEBY (naskiĝis en 1892, mortis en majo 1989) estis UEA-delegito en la angla urbo Cheltenham de 1931 ĝis 1987. Filatelisto. Aŭtoro de Ĉu vi scias? (Esperanto Publishing Company, Ltd., 1944) kaj muzikfolio "Kongresanino." Redaktoro de Guitar News, la oficiala organo de International Classic Guitar Association.

B redakti

Toby Barbock redakti

Toby Barbock estis esperantistino en Skotlando dum la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi partoprenis beleckonkurson en la UK 1929.

Florence Barker redakti

Florence Barker estis esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • La lingvo de la bestoj. Heroldo de Esperanto, Köln, 24 pĝ., 1931.
 
 La teksto de ĉi tiu prelego estas verkita en preskaŭ senerara Esperanto. Pli grava malĝustaĵo estas nur la akuzativo ĉe la prepozicio kontraŭ. „Provo al la libereco“ ŝajnas al mi iom nekutima esprimo, „stratoj kun densa irado“ eble ne internacie komprenebla. La tendencon mi tute aprobas, sed volas aldoni, ke en ĉiuj kazoj, kiam temus pri savo de besto per pereo de pli vaiora homo (krimulojn mi ne konsiderus tiaj) mi ne opinius justa la savon de tiu besto. 
— D-ro fil. W. Biehler. Aŭstria Esperantisto n.80 (okt 1931)

A. Barton redakti

A. Barton estis socialista esperantisto. En 1906 li faris paroladon pri Esperanto en klubo socialista de Sheffield.[1]

Cecil Morris Bean redakti

Cecil Morris BEAN estis brita matematikisto kaj esperantisto. En 1937, en lia traduko publikiĝis la romano La Naiveco de Pastro Brown de Gilbert Keith Chesterton, kaj en 1954 li publikigis Matematikan terminaron, kiu aperis kiel aparta libreto, sed ankaŭ dissendiĝis kiel dua parto de la Jarlibro 1954 de Universala Esperanto-Asocio.

James Andrew Blaikie redakti

James Andrew BLAIKIE (blejki) (naskiĝis la 4-an de aprilo 1846, mortis la 21-an de decembro 1929) estis angla esperantisto, konata matematikisto, universitata ekzamenisto kaj montogrimpisto. Li esperantistiĝis en 1905. Li kunlabore tradukis La malbela anasido tiujare kaj Bela Joe en sia lasta jaro.

H. E. Board redakti

H. E. Board estis esperantisto en Britio en la unua duono de la 20-a jarcento.

Verko:

H. E. Board. Esperanto for the Blind. Eldonejo Eklezia Esperanto-Ligo, Huddersfield, 1919.

 
 Raporto legita antaŭ kunveno okazinta la 20-an de Majo 1919 en la «National Library for the Blind», Londono. La aŭtoro montras ĉion kion Esperanto jam faris por la blinduloj ĉiulandaj kaj la grandegan utilon atingotan de la generala uzo de nia lingvo de tiu interesega klaso de homoj en la tuta mondo. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

John J. Boutwood redakti

John J. BOUTWOOD (baŭtŭud) (naskiĝis la 14-an de novembro 1860 en Luton) estis angla komercista sekretario kaj esperantisto, kiu aktivis interalie kiel gvidanto de la Societo por Helpo al Patrinoj kaj Infanetoj. Li esperantistiĝis en 1912, estis vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio, prezidanto de la loka Esperanto-grupo en Hastings. Li verkis plurajn esperantlingvajn teatraĵojn.

Albert Boyce redakti

Albert E. BOYCE (mortis la 31-an de julio 1965 en Londono) estis brita esperantisto kaj multjara delegito de UEA en Bristol.

Josiah A. Briscoe redakti

Josiah A. BRISCOE (naskiĝis en 1908, mortis la 26-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri turismo en Harrogate, Britio.

C redakti

Percy James Cameron redakti

Percy James CAMERON (kameron), kiu uzis la pseŭdonimon Norémac) estis brita esperantisto kaj oficisto, kiu naskiĝis la 5-an de septembro 1884 en Londono - la mortodato nekonatas. Liberpensulo, vegetarano, kontraŭmilitulo, li eklernis Esperanton en 1905. Inter 1912 kaj 1916 li funkciis kiel sekretario de la Londona Esperanto-klubo. Li verkis recenzojn por British Esperantist, Esperanto-kurson por sindikataj gazetoj kaj okazajn artikolojn.

Horace J. Clayton redakti

Horace J. CLAYTON estas brita esperantisto. Li aparte aktivis en sia hejmurbo Sheffield.

Alexander Coutts redakti

Alexander COUTTS (kuts) (mortis en 1958) estas brito kaj skoto. Li estas liberpensulo, dum pluraj jaroj sekretario de Edinburga Esperanto-Societo kaj fervora membro de Frataro de Britaj Kristanaj Esperantistoj.

D redakti

Edmund Edward Fournier d'Albe redakti

 
E E Fournier d'Albe

Edmund Edward Fournier D'ALBE (1868, Irlando, m. la 29-an de junio 1933, St Albans, Hertfordshire, Anglio) estis irlanda Esperantisto, [2][3] kiu interalie estis forta apoganto de tutkeltismo.

Referencoj redakti

  1. Rusa Esperantisto. Esperantista Movado. Nro 6 p. 525. Jun-Jul, 1906
  2. pri li vidu artikolon en la retejo esperanto.ie
  3. kaj ankaaŭ la vikipedian artikolon en la angla

Robert Augustus Davis redakti

Robert Augustus DAVIS (dejvis), anglo, romkatolika pastro. Naskiĝis en la 2-a de decembro 1860 en Bath. Prezidanto de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj. Artikoloj en The Esperantist, 1903. Li estis aktiva Esperantisto.

George Dickinson redakti

George Dickinson (dikinsn) estis skota eksa poŝtoficisto kaj esperantisto, kiu naskiĝis la 10-an de junio 1865 en Haddington, East Lothian, Skotlando, kaj mortis probable dum la Dua Mondmilito, kiam eĉ en Britio la dokumentado de Esperanto-gazetoj suferis kaj ne ĉiuj nekrologoj publikiĝis. Li esperantiĝis en 1910, kaj 14 jarojn estis prezidanto, poste honora prezidanto de la Esperanto-grupo Leith, havenurbo en la teritorio de Edinburgo.

Donald R. Duncan redakti

Donald R. DUNCAN (naskiĝis en 1907, mortis la 25-an de decembro 1969 en Teddington, Britio) estis brita kemiisto kun akademia titolo de "doktoro" (Ph.D., B.Sc.) kaj esperanta terminologo pri sia fako.

Duncan estas konata kiel aŭtoro de "kemia vortaro angla-Esperanto" (1956). Li estis fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri kemio ekde 1936, prelegis en Internacia Somera Universitato (ISU) dum Universalaj Kongresoj kaj regule kontribuis al Scienca Revuo.

Fraser S. Dunbar redakti

Fraser S. DUNBAR (1926 - aŭtune 2000) estis iama delegito kaj gvidinto de kursoj en Ipswich (Britio). Aparte lastatempe, li grave kontribuis al la administra laboro de Esperanto-Asocio de Britio.

E redakti

A. J. Edmonds redakti

A. J. EDMONDS estis angla esperantisto, anglikana pastro. Mortis 71-jara en la 19-a de junio 1914 en Great Gransden. Pioniro en Britujo. Trad. Hiawatha de Longfellow, multon el Homero, k. a., kaj partoprenis la tradukon de la Nova testamento.

Arthur Edmondson redakti

Arthur EDMONDSON (naskiĝis en 1899, mortis la 9-an de novembro 1976 en Jorkŝiro, Britio) estis brita esperantisto. Li lernis Esperanton en 1928 kaj estinta unu el la plej aktivaj movadanoj en la urboj Bingley, Bradford kaj Keighley, kie li gvidis multajn Esperanto-kursojn. Kun sia edzino Ethel li membris en BEA kaj UEA dum kvardeko da jaroj.

Charles Edwards redakti

Charles Edwards estis brita esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

Verko

Michael J. Elliott redakti

Michael J. ELLIOTT (eljot) estis angla esperantisto, metodista pastro, doktoro teol. Li naskiĝis 28 okt. 1852 en Carlisle. Ricevis ateston de L.L. Zamenhof mem en la unuaj tagoj Ceestis la UK en Boulogne, 1905. Partoprenis la kontroladon de la tradukon de Malnova Testamento.

Ethelmer Ellis redakti

Ethelmer ELLIS (pseŭdonimo: Ben Elmy, naskiĝis la 15-an de marto 1838, mortis la 3-an de marto 1906) estis angla esperantisto. Li estis pioniro en Britio. Li tradukis multe da poemoj Esperanten, inter ili La Princino de Tennyson.

F redakti

David Featherstone redakti

David FEATHERSTONE (naskiĝis en 1923, mortis la 8-an de marto 2002) estis Esperanto-instruisto kaj reprezentanto de Asocio de Esperanto-instruistoj en Britio, fakdelegito de UEA pri biblioj kaj diservoj kaj estrarano de Kristana Esperantista Ligo Internacia.

Harold Fillingham redakti

Harold FILLINGHAM (naskiĝis en 1909, mortis la 18-an de aprilo 1996) estis brita esperantisto. Pli ol 20 jarojn delegito en Nottingham (Britio) kaj longtempa sekretario de la loka klubo, li verkis pri sia juneco aŭtobiografian libron en Esperanto, Bulwell.

James Lloyd Ford redakti

James Lloyd FORD (naskiĝis en 1915, mortis en septembro 1979) estis ekde 1957 fakdelegito pri konstruado kaj SOS-aŭtoservo en Walton-on-Thames, Britio).

Tom C. Fraser redakti

Tom C. FRASER (naskiĝis en 1908, mortis en 1992 en Kirkcaldy, Britio) estis dumviva UEA-membro kaj delegito en Kirkcaldy.

Helen Fryer redakti

Helen Fryer estis brita esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento. Lia lernolibro The Esperanto Teacher havis multegajn reeldonojn.

Verko:

  • The Esperanto Teacher.
 
 Reeldono de la bonega lernolibro por angloj, jam de longe konata de la samideanoj. La aŭtorino konstruis sian libron sur la fundamentaj gramatiko kaj ekzercaro de D-ro Zamenhof. Kolekto da uzataj esprimoj utilaj, angla traduko de la ekzercaro, malgranda aro da simplaj legaĵoj kaj iom ampleksa vortareto angla-esperanta kompletigas la libron kaj faras ĝin taŭga por memlernantoj. 
— Belga Esperantisto n090-091 (aug-sep 1922)

Dorothy Fulford redakti

Dorothy FULFORD (naskiĝis en 1920, mortis la 19-an de julio 1996 en Redland, Britio), dum kvarona jarcento delegito en Bristolo, fakdelegito pri SOS-aŭtoservo kaj virinaj aferoj kaj iama sekretariino de Bristola Esperanto-Societo.

G redakti

Leonard Ivor Gentle redakti

Leonard Ivor GENTLE (mortis la 20-an de decembro 1988 en Londono, Britio) estis dumviva membro de UEA. Li verkis aŭ tradukis pli ol 140 himnojn en Esperanton, kaj ludis orgenon ĉe la monataj Esperanto-diservoj en Londono dum pli ol 26 jaroj.

Herbert V. George redakti

Herbert V. GEORGE (mortis la 10-an de decembro 1991 en Torpoint, Britio) estis brita esperantisto, delegito de UEA kaj prezidanto de la grupo en Plymouth.

H redakti

Flora Hardcastle redakti

Flora Hardcastle estis brita esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko:

James Tyler Harrod redakti

James Tyler HARROD (naskiĝis la 19-an de januaro 1870 en Hayes) estis angla lernejestro kaj esperantisto. Li estis instruisto en kvakeraj lernejoj 1891-1930, kaj en 1922 komencis Esperantan instruadon en la lernejo de Sibford. Ekde 1931 li estis sekretario de la Kvakera Esperantista Societo.

Mabel Harrod redakti

Mabel HARROD (naskiĝis la 20-an de julio 1871 en Ackworth) estis anglino kaj instruistino. Ŝi instruis en liceoj kaj gastlernejoj inter la jaroj 1892 kaj 1930. Ŝi estis lerneja organizisto kaj prelegisto por la Ligo de Nacioj. Ŝi multe propagandis Esperanton.

Peter Harvey redakti

Peter HARVEY (naskiĝis en 1915, mortis la 5-an de marto 1997), 50 jarojn aktiva en la regiono de Glasgovo (Skotlando) kaj 2S jarojn en Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, prezidinto de Glasgova Esperanto-Societo (1985-86).

J. T. Haxton redakti

J. T. HAXTON (mortis en 1958) estis butikisto en St Andrews. Li eklernis Esperanton en 1901.

William Henry Hirst redakti

William Henry HIRST (herst), anglo, komercisto, instruisto de stenografio kaj Esperanto. Naskiĝis en la 3-a de julio 1880 en Huddersfield. Unua prezidanto de la tiea Esperanto-Grupo, 1908, kaj ofte de tiam sekretario aŭ prezidento.

John Thomas Holmes redakti

John Thomas HOLMES (hoŭms) (ps. J. T. H.) (naskiĝis la 9-an de decembro 1868 en Morton) estis anglo kaj lankomercisto. Multjare sekretario kaj prezidanto grupa kaj federacia; vicprezidanto de BEA, ano de LKK por Ia Oxforda UK. Unua alilandano parolinta Esperante per radio en Germanio. Faris centojn da propagandaj prelegoj kaj gvidis multajn kursojn.

Nora Holmes redakti

Nora HOLMES (naskiĝis en 1902, mortis la 14-an de majo 1993) estis vidvino de honora prezidanto de UEA Harry Holmes. Ekde 1927 ŝi estis motoro de la Londona Esperanto-klubo. Ŝi estis UEA-fakdelegito pri virinaj aferoj, kampo sur kiu ŝi aktivis ankaŭ ekster la Esperanto-movado.

Patricia Holt redakti

Patricia HOLT (naskiĝis en 1925, mortis la 21-an de januaro 1990 en Sandown, Anglio) estis dumviva membro de UEA.

John Edward Hookham redakti

John Edward HOOKHAM (hukm), anglo, urboficisto. Naskiĝis en la 15-a de aŭgusto 1880 en Londono. Esperantistiĝis 1911. De 1922 vicsekr. de IKUE. De 1926 sekr. de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj.

Richard Howard redakti

Richard HOWARD estas aktiva brita esperantisto. Li studis lingvojn en Nordirlando, kaj li iam laboris kiel prezentisto en la ĉeĥa radio en Prago. Nun li loĝas en Northampton, kie li pasigis la junaĝon.

I redakti

Lizzie Iddon redakti

Lizzie IDDON estis angla esperantistino, kiu naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1867 en Accrington kaj mortis la 19-an de januaro 1960, 92-jara. Ŝi fondis Esperanto-grupojn en Southport kaj Accrington, kaj ekde la jaro 1910 estis esperanta instruisto. En 1914 ŝi kroniĝis "Reĝino" kun ora medalo ĉe Literatura Esperanta Konkurso por originala versaĵo.

Harry Ingham redakti

Harry INGHAM, anglo, instruisto en gimnazioj. Li mortis en 1968, 84-jara. Esperantisto 12949. Del. de UEA en Bury.

Aaron Irvine redakti

Aaron IRVINE estas brita esperantisto, kiu vivas en la urbo Carrickfergus de norda Irlando. Ekde la 2000-aj jaroj li flegas la ampleksan retejon lingvo.org.

J redakti

Ernest Bertram Johnson redakti

Ernest Bertram Johnson (ĝonsn), anglo, helpadministranto en kuirista fako de brita mararmeo en Portsmouth. Nask.14 okt. 1889 en P. Esperantistiĝis en 1909. Dum pluraj jaroj gvidis I, grupon en P ĉiuflanke.

K redakti

Elfric Leofwin Kearney redakti

Elfric Leofwin KEARNEY (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1856 en Wimbledon, mortis la 29-an de novembro 1913) estis angla edukada ekzamenisto kaj esperantisto. Li estis pioniro de literatura tradukado al Esperanto, publikigante interalie la verkaĵon La aventuroj de Alicio en Mirlando de Carroll, 1910, 132 p. Korektita kaj reeldonita, kun la ilustraĵoj de John Tenniel anstataŭ tiuj de Le Fanu, Evertype, 2009. ISBN 978-1-904808-20-6

A. Barton Kent redakti

A. Barton Kent estis brita esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verkoj

*«A COMMON COMMERCIAL LANGUAGE». — An address by Mr. A. Barton Kent, to the members of the London Chamber of Commerce and Others. Eld. Londona Komerca Ĉambro, London, 1918(?) 16 paĝoj 21,5X 13,5 cm.

 
 Angla Parolado pri Esperanto farita la 31-an de Majo 1918 antaŭ la citita komerca ĉambro. Bonega propandilo por varbi inter la komercistaro. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

*UNE LANGUE COMMERCIALE COMMUNE. — Conference faite par Mr. A . Barton Kent aux membres de la Chambre de Commerce de Londres et autres personnalités le vendredi 31 mars 1918. Eldonis la Societo de Amikoj de Esperanto, Parizo, 1918(?) 20 paĝoj 23,5 x 10,5 cm.

 
 Franca traduko de la ĉi antaŭe citita parolado, aranĝita de S-roj Grosjean-Maupin kaj E. Sayer. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

Albert King redakti

Albert KING (naskiĝis en 1910, mortis la 3-an de junio 1992) estis UEA-fakdelegito pri arto en Bristolo (Britio).

Geoffrey King redakti

Geoffrey KING (naskiĝis la 17-an de julio 1947, mortis la 19-an de julio 2018) estis dum pli ol tri jardekoj la bibliotekisto de la Esperanto-Asocio de Britio. Nekrologo pri li aperis en numero 985 de La Brita Esperantisto.

Gerald Kyffin-Taylor redakti

Gerald KYFFIN-TAYLOR (naskiĝis la 9-an de marto 1863 en Liverpool) estis brita parlamentano, solicitoro, notario, brigada generalo kaj esperantisto. Inter 1910 kaj 1915 li estis membro de la brita parlamento House of Commons. Li estis protektanto de la Esperanto-grupo en Londono.

L redakti

Stanley Lane-Poole redakti

 
Jijel en 1664 de Stanley Lane-Poole

Prof-o Stanley Edward Lane Poole estis angla Esperantisto kiu vivis en Dublino (artikolo en la angla)

Mary Larrad redakti

Mary LARRAD (naskiĝis en 1910, mortis en oktobro 2000 en Old Colwyn, Britio) estis dumviva membro, iama delegito pri virinaj aferoj. Ŝi forte interesiĝis pri kantado en Esperantokaj kunlaboris kun John en la pretigado de « BEA Kantokolekto » en 1971.

Ken Lawrence redakti

Ken LAWRENCE (mortis 49-jara en 1958) estis angla esperantisto. Post la Dua Mondmilito li estis kasisto de la Esperanto-klubo de Birmingham, kaj dum kelkaj jaroj funkciis kiel peranto de la Belarta Konkurso de UEA.

Richard Lishman redakti

Richard LISHMAN [liŝmn] (naskiĝis la 25-an de novembro 1850 en Newcastle-on-Tyne) estis angla esperantisto kaj ekslernejestro. Li estis honora prezidento de Nordorienta Esperanto-Federacio. Dum kelkaj jaroj li instruis Esperanto-kursojn.

Edward G. Lock redakti

Edward G. LOCK estis brita esperantisto. Kun Mason Stuttard li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952).

Alfred Wheeler Lyndridge redakti

Alfred Wheeler LYNDRIDGE [lindriĝ] estis brita esperantisto kaj instruisto pri komerco. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaranto de Pitmana Stenografio al Esperanto.

George Lyons redakti

George Lyons estis angla esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento. Li militservis kaj partoprenis okupon de Aŭstrio dum dua mondmilito. Li kontaktigis la esperantistojn de Graz kaj helpis la rekonstruon de tiea movado[1].

M redakti

Alasdair MacCaluim redakti

Alasdair MacCaluim (naskiĝis en Glasgovo) estas skota esperantisto [4], tradukisto kaj aktivisto de skotgaela lingvo. Li skrivas Reversing Language Shift: The Role and Social Identity of Scottish Gaelic Learners

Agnes Gibson Macfarlane redakti

Agnes Gibson MACFARLANE (mkfarlen) estis skota librotenistino kaj esperantistino. Multajn jarojn ŝi estis la prezidantino de la Esperanto-societo en Partick kaj funkciis kiel delegito de UEA en la urbo.

? MacKenzie (pastro en Japanio) redakti

(Encliklopedio de Esperanto) "En la printempo de 1903 Mac Ken­zie [sic], skota pastro, Kanazawa, venigis esperanto lernolibron el Anglujo al Japanio... L. K. Sur provizora listo montrita en 1-a UK estis Gauntlett, MacKenzie, nejapanoj, sed loĝintaj en J-ujo... Fremdaj E-istoj venintaj al Japanujo kaj helpintaj al la movado... Mac Kenzie"

William W. Mann redakti

Laŭ katalogoj de bibliotekoj, li verkis lernolibrojn pri Esperanto kaj tradukis al Esperanto interalie verkojn pri bahaismo kaj la novelon Doktoro Jekyll kaj sinjoro Hyde de Robert Louis Stevenson. Laŭ numbero 1365 de Esperanto (februaro 2022, paĝoj 28–29), li priskribis la vojaĝon al Ameriko kun d-ro Zamenhof en la numero de British Esperantist de oktrobro 1910. Laŭ numero 1367 de Esperanto (aprilo 2022, paĝo 76) li vivis de 1881 ĝis 1972, kaj lia plena nomo estis William Walter Mann.

Diccon Masterman redakti

Diccon MASTERMAN (naskiĝis la 7-an de julio 1941) estas brita esperantisto. Esperantistiĝis en 1959. Magistro pri modernaj lingvoj. Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1981-1985), estrarano de UEA (1986-1989). Loĝas en Italio.

Isabella Mears redakti

Skota kuracisto kaj esperantisto. En 1881 ŝi kvalifikiĝis pri medicino ĉe Royal College of Physicians of Ireland kiel unu el la unuaj virinoj, kiuj tiel kvalifikiĝis. En 1889 ŝi fondis kun sia edzo sanitorion en Edinburgo. Ŝi okupiĝis pri la Ruĝa Kruco kaj pri misia laboro en Ĉinio kaj verkis pri tio en Esperanto. [2][3][4]

Bob Mellors redakti

Bob MELLORS (naskiĝis en 1950, mortis la 24-an de marto 1996 en Varsovio (murdo)) estis brita esperantisto kaj kunfondinto de Gay Liberation Front (Gej-Liberiga Fronto) en Britio.

William Percy Merrick redakti

William Percy MERRICK (merik) (naskiĝis la 2-an de novembro 1868 en Shepperton, mortis la 7-an de novembro 1956) estis anglo kaj esperantisto. Kolektis tradiciaĵojn. Esperantistiĝis en 1903. Propagandas inter blinduloj. Kasisto de la gazeto Esperanta Ligilo.

Verkoj

  • A Blind Esperantist's trip to Finland and Sweden to attend the Fourthenth International Esperanto Congress . Eld. Esperanta-grupo de Hastings, Hastings, 1923?
 
 Kvankam blindulo ne vidas pejzaĝan belecon, li povas plene ĝui vojaĝadojn precipe en Esperantujo, kie li ĉiam sin trovas inter bonkoraj amikoj, de kiuj li lernas multon pri la homa vivo tute ne kompreneblan al li dum li restas hejme. Le enmiksado kun samideanaj viduloj kaj samsortanoj, la novaj temoj priparolitaj, la malsmamaj vidpunktoj rekontataj, eĉ la gusto de la aero , kiun li spiras kaj la sonoj, kiujn li aŭdas en fremda lando faras al blindulo impresojn, kiuj plivastigas liajn simpatiojn kaj plenigas lian memoron por daŭra reĝuo dum horoj de izoleco. Kiu komprenas anglan lingvon ne preterlasu peti tiun tre agrable verkitan broŝurojn. 
— Belga Esperantisto n.101-102 (jul-aug 1923)

Peter Miles redakti

Peter MILES (naskiĝis en 1929, mortis en januaro 2005) seninterrompe membris en UEA ekde 1953. Per tutpaĝaj anoncoj, kiuj aperis dum jardekoj en la Jarlibro, la Esperanto Traduk-Servo de la klera ŝoforo fariĝis ĉie konata.

N redakti

Stanley D. Nisbet redakti

 
Esperanto's Time Has Come, 1987.

Stanley D. NISBET (naskiĝis en 1912, mortis la 14-an de aprilo 2004) estis brita esperantisto, delegito kaj fakdelegito pri edukado en Glasgow (Britio).

Violet C. Nixon redakti

Violet C. NIXON estis brita instruistino kaj esperantistino. En 1949 ŝi estis la unua prezidantino de la ĵus nove fondita Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj[5]. Ŝi deĵoris ĝis en 1956 la francino Jeanne Dedieu kiu ankaŭ en 1949 estis en la unua kvarkapa estraro, transprenis la prezidantecon kaj plurajn pliajn jarojn gvidis la ligon.[6]

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo.Adiaŭo de s-ano George Lyons.. N. 4-5, p. 83-84. Nov-dez 1946
  2. https://transnationalhistory.net/doing/2022/02/07/microhistory-doctors-and-diseases
  3. https://www.bmj.com/content/2/3959/1063.3
  4. https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC2457896/?page=1
  5. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj stariĝis! En: La Juna Vivo, septembro 1949, paĝo 355.
  6. laŭ Humphrey Tonkin, Poznano, Pollando 8-an de februaro 2014

H. Nursall redakti

H. NURSALL (naskiĝis en 1905, mortis la 6-an de februaro 1977 en Bedford, Britio), estis brita esperantisto. Kvankam lerninte Esperanton nur post sia pensiiĝo, estis unu el la ĉefaj lokaj aktivuloj dum la lastaj jaroj.

O redakti

Adrian Oates redakti

Adrian OATES (mortis la 8-an de marto 2000 estis brita esperantisto). Li estis ĉefo de Chester Esperanto-Asocio, longdaŭra membro de la Nordokcidenta Esperanto-Federacio kaj de EAB, delegito de UEA kaj radioamatoro.

Emily Kathleen Grace Osmotherly redakti

Emily Kathleen Grace OSMOTHERLY (naskiĝis kiel Emily Kathleen Grace VARNDELL en julio 1898 en Chertsey, mortis la 17-an de oktobro 1980) estis membro de BEA, de la Ilforda Esperanto-Societo, la Londona Esperanto-Klubo, kaj la Societo de Britaj Esperantaj Instruistoj. Dum kelka tempo ŝi redaktis “The British Esperantist”. Nekrologo pri ŝi aperis en La Brita Esperantisto (novembro-decembro 1980). Ankaŭ ŝia edzo, Edward K. Osmotherly (verŝajne Edward Knight Osmotherly) aŭ Ted Osmotherly, estis esperantisto.

Tim Owen redakti

Tim OWEN (naskiĝis la 16-an de decembro 1978 en Leicester, Britio) estas brita esperantisto, kiu inter la jaroj 2007 kaj 2011 estis la prezidanto de Junularo Esperantista Brita, la britia landa sekcio de TEJO, kaj sekretario en la estraro de Esperanto-Asocio de Britio ekde 2010 ĝis 2016. Li administras ekde 2010 la fondaĵon Norwich Jubilee Esperanto Foundation, deĵoris kiel redaktoro de la bulteno EAB Update dum kvin jaroj inter 2013 kaj 2018, kaj estas ekde 2016 la redaktoro de la revuo La Brita Esperantisto. Li (kun)organizas ĉiun britan kongreson ekde 2012 kaj en 2018 kunaŭtoris kun Judith Meyer la lernolibron Complete Esperanto. Ekde 2022 li estas membro de la Akademio de Esperanto.

P redakti

E. Robert Penny redakti

E. Robert PENNY (naskiĝis en 1909, mortis 1993 en Bury St. Edmunds, Britio) estis membro de UEA seninterrompe ekde 1938 kaj multajn jardekojn servis en la Delegita Reto kiel delegito kaj fakdelegito pri mana teksado kaj SOS-aŭtoservo.

Walter Glover Phipps redakti

Walter Glover PHIPPS [fips] (naskiĝis la 24-an de julio 1885 en Cheltenham) estis angla esperantisto kaj komizo. Li estis sekretario de la Cheltenhama Esperanto-grupo de 1913 ĝis 1926 kaj delegito de UEA de 1914 ĝis 1930.

John William Pickard redakti

John William PICKARD [pikard] (naskiĝis la 16-an de julio 1866 en Leeds) estis angla esperantisto kaj kontisto. Li estis esperantisto de 1899. Dum 4 jaroj li estis prezidanto de la Esperanto-societo de Manchester.

Harold Pilling redakti

Harold PILLING (naskiĝis en 1888, mortis 1957 en Burnley, Britio) estis iama Prezidanto de la grupo en Burnley. Eklernis Esperanton en 1908, kaj en 1956 elektiĝis Fratulo de BEA.

Everleigh M. Preston redakti

Everleigh M. PRESTON (naskiĝis en 1899, mortis la 17-an de januaro 1973) estis vicdelegito en Bristol (Britio). Krom havi funkcion en Brita Esperantista Asocio, li estis dum pli ol trideko da jaroj membro de UEA ĝis la morto.

Q redakti

Dermod Quirke redakti

Dermod QUIRKE (D. J. F. Quirke) kontribuis al La Brita Esperantisto kaj redaktis unu numeron de ĝi en 1971. Li estis ankaŭ kunlaboranto de Sekso kaj Egaleco.

R redakti

Eric Revill redakti

Eric REVILL, anglo kiu pasigis jardekojn en gvidado en Esperanto-Societo en Manĉestro kaj en la nord-okcidenta federacio. Post transloĝiĝo al norda Kimrio, li diligente instruis la lingvon al dekoj da gelerantoj.

Jamesa Roberts redakti

Jamesa ROBERTS, anglo, lernejestro, 1859-82. Nask. 21 apr. 1839 en Constantine. Esperantistigis en 1922. 88-jara gajnis ateston de la Londona Ĉambro de Komerco. La plej aĝa Esperantisto de Britujo.

George William Roome redakti

George William ROOME (rum) (naskiĝis la 27-an de novembro 1864 en Sheffield, mortis la 16-an de septembro 1958) estis anglo kaj instruisto pri angla lingvo. Esperantistigita de Richard H. Geoghegan en 1888. Prezidanto de la Esperanto-Federacio de Yorkshire. Prezidanto de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) de 1930.

Olive Rossetti redakti

Olive ROSSETTI (naskiĝis en 1921, mortis en 1993 en Gosport) estis la dua edzino de Reto Rossetti kaj ofta kongresano.

S redakti

Simon Saft redakti

Simon SAFT (naskiĝis en Lankaŝiro, mortis 66-jara la 2-an de septembro 1965) estis brita esperantisto el Salford. Kvankam li lernis Esperanton nur en 1951, li de tiam estis tre aktiva precipe en la brita movado.

John Reynolds Salter redakti

John Reynolds SALTER (mortis la 10-an de majo 1989 en Exeter, Britio) estis dumviva membro de UEA.

Charles H. H. Satchell redakti

Anglo Esperantisto, ko­merca vojaĝisto (naskiĝis en 1 marto 1864 en Rugby, Englando). Tre konata en multaj provincaj grupoj. Konsilanto de BEA por Edinburgo.

Watson Senior redakti

Senior (sinjor) Watson (Naskaskiĝis 7 februario 1868 en Dewsbury, Englando), anglo, me­zurilinspektoro en Edinburgo. Prezidento de Unuigita Societo de Inspektistoj de Pes­iloj kaj Mezuriloj. E-isto de 1910. Prezidento de ES en E. Sennacieca Asocio Tutmenda (SAT). Tutmonda organizo de laboristaj Esperantistoj, celanta praktike utiligi Esperanton por la klasaj celoj de la laboristaro tut­monda. Fondita en 1921. (v. Labor­ista movado.) BRUIN.

Francis William Shaw redakti

Francis William SHAW (ŝo) estis angla inĝeniero kaj esperantisto, naskiĝinta la 19-a de aprilo 1873 en Manchester. Li esperantistiĝis en 1909 kaj plurajn jarojn estis la sekretario de la Esperanto-Societo de Coventry.

George Shepherd redakti

George SHEPHERD (mortis 76-jara la 27-an de februaro 1970) estis brita esperantisto en Newcastle-upon-Tyne. Li lernis Esperanton en 1910, kunfondis la lokan societon kaj regionan federacion kaj estis tre malnova membro de UEA.

Sybil V. Sly redakti

Sybil V. SLY (naskiĝis en 1920, mortis en 2004) estis longtempa delegito de UEA en Letchworth, Britio. Ŝi estis dumviva membro de UEA jam ekde sia infanaĝo kaj fervora kluba aktivulo. Dum multaj jaroj ŝi membris en Societo Zamenhof kaj subtenis la Novjorkan Oficejon de UEA.

Gladys Gladstone Solomon redakti

Gladys Gladstone SOLOMON, anglino. Aŭtoro de facilaj legolibroj: „E por Infanoj" kaj de alilingvaj lerniloj.

John Alan Spencer redakti

John Alan SPENCER (naskiĝis en 1908, mortis la 2-an de marto 1999 en Londono) estis konata aktivulo de SAT kaj de ties brita branĉo.

Walter Haydn Staveley redakti

Walter Haydn STAVELEY (stejvli) (naskiĝis la 1-an de julio 1876 en Preston) estis anglo kaj profesia pianisto. Esperantisto ekde 1912, li laŭ informo de la Enciklopedio de Esperanto en 1934 estis la prezidento de la Esperanto-societo en Preston.

John Steele redakti

John STEELE (naskiĝis en 1896, mortis en 1996), ofta instruinto kaj UK-partopreninto, eble la plej aĝa esperantisto en Britio, forpasis en decembro. Li organizis ambaŭ britajn Esperanto-kongresojn kiujn gastigis lia urbo Southport.

Stella redakti

Stella (tre eble kaŝnomo) estis esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • Esperanto in twelve lessons. A Text-book with the Grammar very simply arranged in twelve lessons, followed by Twelve Reading Lessons (with a Key). Eld. de British Esperanto Association, London, 1922.
 
 Tre bona kaj simpla lernolibro, laŭ ni tre taŭga por memlernantoj. 
— Belga Esperantisto n090-091 (aug-sep 1922)

Mason Stuttard redakti

Mason STUTTARD estis brita esperantisto, verkinto de la lernolibro The Esperanto Teacher, eldonita de The Esperanto Publishing Company, 1954. Kun Edward G. Lock li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952). Li tradukis la libron Morto de trajno el la Angla de Freeman Wills Crofts; eld. de The Esperanto Publishing Company (1948).

T redakti

Nigel Tart redakti

Nigel TART (naskiĝis en 1966 en Ashby de la Zouch) estas esperantisto kaj matematika instruisto en Brajtono, kaj fine de la 20-a/komence de la 21-a jarcento la plej konata esperantisto en la urbo.

Eksteraj ligiloj:

Frank Taylor redakti

Frank TAYLOR (naskiĝis en 1891, mortis la 26-an de februaro 1976 en Halifax, Britio), estis membro de UEA depost 1935 kaj dum pluraj jardekoj delegito en sia urbo.

Hilda Tharme redakti

Hilda THARME estis aktiva brita esperantistino. Dum la plejparto de sia vivo ŝi loĝis en Bangor, Kimrio. Tie ŝi foje instruis Esperanton al gelernantoj en liceo.

Robert Ralph Tredgold redakti

Robert Ralph TREDGOLD (naskiĝis la 3-an de decembro 1878 en Lee) estis angla esperantisto kaj solicitoro. En 1931 li estis kasisto de Brita Esperanto-Asocio. Li tradukis himnojn por la „Himnaro Esperanta".

V redakti

Simon Varwell redakti

Simon VARWELL (197?-) estas skota esperantisto kaj aŭtoro. Li skivis The Next Stop kaj Up the Creek without a Mullet [5]

W redakti

Lucy E. Waddy redakti

Lucy E. Waddy estis brita esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • TRA LA JARO. Esperanta Lernolibro, 2a revizita eldono, 1921. Eldonis J. M. Dent & Sons, Ltd. London.
 
 Tiu lernolibro estas uzebla en ĉiuj landoj.Ĝi speciale taŭgas por infan­aj kursoj kaj prilaboras la tutan gramatikon en 50 lecionoj kies teksto estas bazita sur la en preskaŭ ĉiuj lernejoj troveblaj kvar bildoj pri la Sezonoj. La libro enhavas multajn kaj metode prezentitajn ekzercojn, kaj ĝi lernigas al la junaj lernantoj grandan trezoron da vortoj. Ĉar mi mem jam uzis kun bona rezultato tiun gramatikon en porinfana kur­so, mi povas ĝin plenkonscie rekomendi. Estus preferinde, tamen, ke en proksima eldono la lerta verkistino forigu kelkajn nuranglaĵn fraz­konstruojn, kiuj enŝoviĝis en la libron 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)

Phillip C. Willey redakti

Philip C. WILLEY (naskiĝis en 1922, mortis 1989 en Bristolo post kelkmonata malsano) estis UEA-delegito en Portishead, Anglio, kaj fakdelegito pri turismo.

E. T. Whitaker redakti

E. T. Whitaker (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1906) estis pioniro en Shrewsbury, Anglio.

Y redakti

Kenneth John Young redakti

Kenneth John YOUNG (naskiĝis en 1916, mortis la 22-an de januaro 1982 en Derby, Britio) estis aktiva membro de pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-organizaĵoj. Li okupiĝis i.a. pri elektronika terminaro, kiu restis inter liaj manuskriptoj.