Hiawatha (ankaŭ Hajavato; en la oĝibva indiana lingvo: „kreas riverojn”) estis legenda estro de la nord-amerika onondaga indiana tribo (ĉ. 1450). Laŭ indiana tradicio, li fondis la Ligon de Kvin Nacioj (Irokeza Tribasocio).

Hiawatha
Persona informo
Naskiĝo
en nekonata valoro
Morto
Tombo nekonata valoro vd
Profesio
Okupo politikistooratoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hiawatha de Augustus Saint-Gaudens

Hiawatha estas la reprezentanto de la homa evoluo kaj civilizo. Li instruis al sia popolo agrikulturon, ŝipadon, kuracadon kaj artojn kaj per mirakla povo malsovaĝigis la malamikajn fortojn de la naturo.

The Song of Hiawatha redakti

Pri la historio de indiana estro Hiawatha parolas la longa, populara versaĵo The Song of Hiawatha (La kanto de Hiawatha) de Henry Wadsworth Longfellow (1855), kiu uzas la Kalevala-versadon. La rolulo de la versaĵo tamen havas apenaŭ ion komunan kun la irokeza fondinto alie ol la nomo.