Albert Edward Smith
Albert Edward Smith | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1864 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Albert Edward SMITH (naskiĝis la 21-an de januaro 1864, mortis 1939) estis anglo, sekretario de akcia kompanio. Naskiĝis la 21-an de januaro 1864 en Kettering. E-isto laŭ la Zamenhofa Adresaro ekde 1903. De 1911 sekretario de la grupo en Kembriĝo. De 1907 delegito de UEA. Sekretario de Mezlanda Esperanto-Federacio ĝis 1918, kaj poste prezidanto de la Sudmezlanda Esperanto-Federacio. Li mortis en 1939 post mallonga malsano [1].
Referencoj
redakti- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 415, Novembro (1939)