Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj

La Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj estas historia faka esperantista asocio en Anglio, kaj landa sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto el 1934, ĝi estis fondata en 1912, kaj post interrompo de la organizita agado pro la unua mondmilito restarigita en 1926. Laŭ la stato de la jaro 1934 la ligo havis 83 membrojn; prezidanto estis Robert Augustus Davis, sekretario-kasisto ekde 1926 John Edward Hookham.