Southport
Southport estas urbo en nord-okcidenta Anglio, ĉe la bordo de la Irlanda maro, norde de Liverpool kaj sudokcidente de Preston. Historie parto de la graflando Lancashire, ĝis estas hodiaŭ la plej granda urbo de la metropola distrikto de Sefton en Merseyside. Ĝi havas ĉirkaŭ 100 000 loĝantojn, el kiuj 40% aĝas pli ol 55 jaroj. Turismo ludas gravan rolon por la ekonomio de la urbo kaj Southport havas multajn turistajn allogaĵojn, inkluzive de la plej longa surtera marponto en Britio.
Southport | |||
---|---|---|---|
urbeto civila paroĥo (–nekonata valoro) eksterparoĥa areo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | PR8 • PR9 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 91 703 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 39′ N, 3° 0′ U (mapo)53.646944444444-3.0080555555556Koordinatoj: 53° 39′ N, 3° 0′ U (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Southport [+] | |||
Esperanto en Southport
redaktiEn Southport Lizzie Iddon fondis Esperanto-grupon komence de la 20-a jarcento. Nuntempe la Sudlankaŝira Esperanto-Grupo kunsidas tie.
En 1911, 1932, 1948, 1962 kaj ankaŭ en majo 2008 Southport estis la loko de la Brita Kongreso de Esperanto.