Ĝermolisto de britaj esperantistoj

listartikolo en Vikimedio
(Alidirektita el Olive Rossetti)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

ARedakti

Jeremy AddisRedakti

Jeremy ADDIS estis angla Esperantisto kiu vivis en Irlando.[1][2][3]

Ken AlexanderRedakti

Ken ALEXANDER (naskiĝis en 1913, mortis en aŭgusto 2009) estis fervora aktivulo de la Londona Esperanto-Klubo kaj fariĝis edzo de Naomi Christina Butler, kiu same estis aktiva en la Londona Esperanto-Klubo, kie ili interkonatiĝis. Ken Alexander estis redaktoro de La Brita Esperantisto de 1949 ĝis 1953. La paro Alexander, delonge ne vidita, reaperis vizite al la malfermo de la nova Esperanto-Centro en Barlaston en 2002.

Robert Reid AlexanderRedakti

Robert Reid ALEXANDER (naskiĝis en Aberdeen; mortis la 14-an de novembro 1914) estis brita esperantisto kaj kuracisto. Li studis medicinon en la Universitato de Aberdeen. Li laboris en Aberdeen Royal Asylum, Buckinghamshire County Asylum kaj Middlesex County Asylum in Hanwell, kies ĉefkuracisto li fariĝis. Li pensiiĝis en 1905. En 1908 li fariĝis prezidanto de la Esperanto-grupo en Kingston upon Thames. Laste li loĝis en Haverstock Hill, Londono. Li mortis pro subita kormalsano.

Wilfrid M. ApplebyRedakti

Wilfrid M. APPLEBY (naskiĝis en 1892, mortis en majo 1989) estis UEA-delegito en la angla urbo Cheltenham de 1931 ĝis 1987. Filatelisto. Aŭtoro de Ĉu vi scias? (Esperanto Publishing Company, Ltd., 1944) kaj muzikfolio "Kongresanino." Redaktoro de Guitar News, la oficiala organo de International Classic Guitar Association.

BRedakti

Cecil Morris BeanRedakti

Cecil Morris BEAN estis brita matematikisto kaj esperantisto. En 1937, en lia traduko publikiĝis la romano La Naiveco de Pastro Brown de Gilbert Keith Chesterton, kaj en 1954 li publikigis Matematikan terminaron, kiu aperis kiel aparta libreto, sed ankaŭ dissendiĝis kiel dua parto de la Jarlibro 1954 de Universala Esperanto-Asocio.

A. BartonRedakti

A. Barton estis socialista esperantisto. En 1906 faris paroladon pri Esperanto en klubo socialista de Sheffield.[1]

James Andrew BlaikieRedakti

James Andrew BLAIKIE (blejki) (naskiĝis la 4-an de aprilo 1846, mortis la 21-an de decembro 1929) estis angla esperantisto, konata matematikisto, universitata ekzamenisto kaj montogrimpisto. Li esperantistiĝis en 1905. Li kunlabore tradukis La malbela anasido tiujare kaj Bela Joe en sia lasta jaro.

John J. BoutwoodRedakti

John J. BOUTWOOD (baŭtŭud) (naskiĝis la 14-an de novembro 1860 en Luton) estis angla komercista sekretario kaj esperantisto, kiu aktivis interalie kiel gvidanto de la Societo por Helpo al Patrinoj kaj Infanetoj. Li esperantistiĝis en 1912, estis vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio, prezidanto de la loka Esperanto-grupo en Hastings. Li verkis plurajn esperantlingvajn teatraĵojn.

Albert BoyceRedakti

Albert E. BOYCE (mortis la 31-an de julio 1965 en Londono) estis brita esperantisto kaj multjara delegito de UEA en Bristol.

Josiah A. BriscoeRedakti

Josiah A. BRISCOE (naskiĝis en 1908, mortis la 26-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri turismo en Harrogate, Britio.

CRedakti

Percy James CameronRedakti

Percy James CAMERON (kameron), (Norémac), brito, oficisto. Nask. 5 sept. 1884 en Londono. Liberpensulo, vegetarano, kontraŭmilitulo. Eklernis Esperanton en 1905. Sekretario de la Londona Esperanto-klubo 1912-16. Verkis recenzojn por British Esperantist, E kurson por sindikataj gazetoj kaj okazajn artikolojn.

Horace J. ClaytonRedakti

Horace J. CLAYTON estas brita esperantisto. Li aparte aktivis en sia hejmurbo Sheffield.

Alexander CouttsRedakti

Alexander COUTTS (kuts) (mortis en 1958) estas brito kaj skoto. Li estas liberpensulo, dum pluraj jaroj sekretario de Edinburga Esperanto-Societo kaj fervora membro de Frataro de Britaj Kristanaj Esperantistoj.

DRedakti

Edmund Edward Fournier d'AlbeRedakti

 
E E Fournier d'Albe

Edmund Edward Fournier D'ALBE (1868, Irlando – 29 June 1933, St. Albans, Anglujo) estis irlanda Esperantisto[4] Artikolo en la angla

Robert Augustus DavisRedakti

Robert Augustus DAVIS (dejvis), anglo, romkatolika pastro. Naskiĝis en la 2-a de decembro 1860 en Bath. Prezidanto de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj. Artikoloj en The Esperantist, 1903. Li estis aktiva Esperantisto.

George DickinsonRedakti

George Dickinson (dikinsn), skoto, ekspoŝtoficisto. Naskiĝis 10 junio 1865 en Haddington, East Lothian, Skotlando. Esperantiĝis en 1910. 14 jarojn prezidanto kaj nun hon. rez. de grupo Leith.

Donald R. DuncanRedakti

Donald R. DUNCAN (naskiĝis en 1907, mortis la 25-an de decembro 1969 en Teddington, Britio) estis brita kemiisto kun akademia titolo de "doktoro" (Ph.D., B.Sc.) kaj esperanta terminologo pri sia fako.

Duncan estas konata kiel aŭtoro de "kemia vortaro angla-Esperanto" (1956). Li estis fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri kemio ekde 1936, prelegis en Internacia Somera Universitato (ISU) dum Universalaj Kongresoj kaj regule kontribuis al Scienca Revuo.

Fraser S. DunbarRedakti

Fraser S. DUNBAR (1926 - aŭtune 2000) estis iama delegito kaj gvidinto de kursoj en Ipswich (Britio). Aparte lastatempe, li grave kontribuis al la administra laboro de Esperanto-Asocio de Britio.

ERedakti

A. J. EdmondsRedakti

A. J. EDMONDS estis angla esperantisto, anglikana pastro. Mortis 71-jara en la 19-a de junio 1914 en Great Gransden. Pioniro en Britujo. Trad. Hiawatha de Longfellow, multon el Homero, k. a., kaj partoprenis la tradukon de la Nova testamento.


Arthur EdmondsonRedakti

Arthur EDMONDSON (naskiĝis en 1899, mortis la 9-an de novembro 1976 en Jorkŝiro, Britio) estis brita esperantisto. Li lernis Esperanton en 1928 kaj estinta unu el la plej aktivaj movadanoj en la urboj Bingley, Bradford kaj Keighley, kie li gvidis multajn Esperanto-kursojn. Kun sia edzino Ethel li membris en BEA kaj UEA dum kvardeko da jaroj.

Michael J. ElliottRedakti

Michael J. ELLIOTT (eljot) estis angla esperantisto, metodista pastro, doktoro teol. Li naskiĝis 28 okt. 1852 en Carlisle. Ricevis ateston de L.L. Zamenhof mem en la unuaj tagoj Ceestis la UK en Boulogne, 1905. Partoprenis la kontroladon de la tradukon de Malnova Testamento.

Ethelmer EllisRedakti

Ethelmer ELLIS (pseŭdonimo: Ben Elmy, naskiĝis la 15-an de marto 1838, mortis la 3-an de marto 1906) estis angla esperantisto. Li estis pioniro en Britio. Li tradukis multe da poemoj Esperanten, inter ili La Princino de Tennyson.

FRedakti

David FeatherstoneRedakti

David FEATHERSTONE (naskiĝis en 1923, mortis la 8-an de marto 2002) estis Esperanto-instruisto kaj reprezentanto de Asocio de Esperanto-instruistoj en Britio, fakdelegito de UEA pri biblioj kaj diservoj kaj estrarano de Kristana Esperantista Ligo Internacia.

Harold FillinghamRedakti

Harold FILLINGHAM (naskiĝis en 1909, mortis la 18-an de aprilo 1996) estis brita esperantisto. Pli ol 20 jarojn delegito en Nottingham (Britio) kaj longtempa sekretario de la loka klubo, li verkis pri sia juneco aŭtobiografian libron en Esperanto, Bulwell.

James Lloyd FordRedakti

James Lloyd FORD (naskiĝis en 1915, mortis en septembro 1979) estis ekde 1957 fakdelegito pri konstruado kaj SOS-aŭtoservo en Walton-on-Thames, Britio).

Tom C. FraserRedakti

Tom C. FRASER (naskiĝis en 1908, mortis en 1992 en Kirkcaldy, Britio) estis dumviva UEA-membro kaj delegito en Kirkcaldy.

Dorothy FulfordRedakti

Dorothy FULFORD (naskiĝis en 1920, mortis la 19-an de julio 1996 en Redland, Britio), dum kvarona jarcento delegito en Bristolo, fakdelegito pri SOS-aŭtoservo kaj virinaj aferoj kaj iama sekretariino de Bristola Esperanto-Societo.

GRedakti

Leonard Ivor GentleRedakti

Leonard Ivor GENTLE (mortis la 20-an de decembro 1988 en Londono, Britio) estis dumviva membro de UEA. Li verkis aŭ tradukis pli ol 140 himnojn en Esperanton, kaj ludis orgenon ĉe la monataj Esperanto-diservoj en Londono dum pli ol 26 jaroj.

Herbert V. GeorgeRedakti

Herbert V. GEORGE (mortis la 10-an de decembro 1991 en Torpoint, Britio) estis brita esperantisto, delegito de UEA kaj prezidanto de la grupo en Plymouth.

HRedakti

James Tyler HarrodRedakti

James Tyler HARROD (naskiĝis la 19-an de januaro 1870 en Hayes) estis angla lernejestro kaj esperantisto. Li estis instruisto en kvakeraj lernejoj 1891-1930, kaj en 1922 komencis Esperantan instruadon en la lernejo de Sibford. Ekde 1931 li estis sekretario de la Kvakera Esperantista Societo.

Mabel HarrodRedakti

Mabel HARROD (naskiĝis la 20-an de julio 1871 en Ackworth) estis anglino kaj instruistino. Ŝi instruis en liceoj kaj gastlernejoj inter la jaroj 1892 kaj 1930. Ŝi estis lerneja organizisto kaj prelegisto por la Ligo de Nacioj. Ŝi multe propagandis Esperanton.

Peter HarveyRedakti

Peter HARVEY (naskiĝis en 1915, mortis la 5-an de marto 1997), 50 jarojn aktiva en la regiono de Glasgovo (Skotlando) kaj 2S jarojn en Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, prezidinto de Glasgova Esperanto-Societo (1985-86).

J. T. HaxtonRedakti

J. T. HAXTON (mortis en 1958) estis butikisto en St Andrews. Li eklernis Esperanton en 1901.

William Henry HirstRedakti

William Henry HIRST (herst), anglo, komercisto, instruisto de stenografio kaj Esperanto. Naskiĝis en la 3-a de julio 1880 en Huddersfield. Unua prezidanto de la tiea Esperanto-Grupo, 1908, kaj ofte de tiam sekretario aŭ prezidento.


John Thomas HolmesRedakti

John Thomas HOLMES (hoŭms) (ps. J. T. H.) (naskiĝis la 9-an de decembro 1868 en Morton) estis anglo kaj lankomercisto. Multjare sekretario kaj prezidanto grupa kaj federacia; vicprezidanto de BEA, ano de LKK por Ia Oxforda UK. Unua alilandano parolinta Esperante per radio en Germanio. Faris centojn da propagandaj prelegoj kaj gvidis multajn kursojn.

Nora HolmesRedakti

Nora HOLMES (naskiĝis en 1902, mortis la 14-an de majo 1993) estis vidvino de honora prezidanto de UEA Harry Holmes. Ekde 1927 ŝi estis motoro de la Londona Esperanto-klubo. Ŝi estis UEA-fakdelegito pri virinaj aferoj, kampo sur kiu ŝi aktivis ankaŭ ekster la Esperanto-movado.

Patricia HoltRedakti

Patricia HOLT (naskiĝis en 1925, mortis la 21-an de januaro 1990 en Sandown, Anglio) estis dumviva membro de UEA.

John Edward HookhamRedakti

John Edward HOOKHAM (hukm), anglo, urboficisto. Naskiĝis en la 15-a de aŭgusto 1880 en Londono. Esperantistiĝis 1911. De 1922 vicsekr. de IKUE. De 1926 sekr. de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj.

Richard HowardRedakti

Richard HOWARD estas aktiva brita esperantisto. Li studis lingvojn en Nordirlando, kaj li iam laboris kiel prezentisto en la ĉeĥa radio en Prago. Nun li loĝas en Northampton, kie li pasigis la junaĝon.

IRedakti

Lizzie IddonRedakti

Lizzie IDDON estis angla esperantistino, kiu naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1867 en Accrington kaj mortis la 19-an de januaro 1960, 92-jara. Ŝi fondis Esperanto-grupojn en Southport kaj Accrington, kaj ekde la jaro 1910 estis esperanta instruisto. En 1914 ŝi kroniĝis "Reĝino" kun ora medalo ĉe Literatura Esperanta Konkurso por originala versaĵo.

Harry InghamRedakti

Harry INGHAM, anglo, instruisto en gimnazioj. Li mortis en 1968, 84-jara. Esperantisto 12949. Del. de UEA en Bury.

Aaron IrvineRedakti

Aaron IRVINE estas brita esperantisto, kiu vivas en la urbo Carrickfergus de norda Irlando. Ekde la 2000-aj jaroj li flegas la ampleksan retejon lingvo.org.

JRedakti

Ernest Bertram JohnsonRedakti

Ernest Bertram Johnson (ĝonsn), anglo, helpadministranto en kuirista fako de brita mararmeo en Portsmouth. Nask.14 okt. 1889 en P. Esperantistiĝis en 1909. Dum pluraj jaroj gvidis I, grupon en P ĉiuflanke.

KRedakti

Elfric Leofwin KearneyRedakti

Elfric Leofwin KEARNEY (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1856 en Wimbledon, mortis la 29-an de novembro 1913) estis angla edukada ekzamenisto kaj esperantisto. Li estis pioniro de literatura tradukado al Esperanto, publikigante interalie la verkaĵon La aventuroj de Alicio en Mirlando de Carroll, 1910, 132 p. Korektita kaj reeldonita, kun la ilustraĵoj de John Tenniel anstataŭ tiuj de Le Fanu, Evertype, 2009. ISBN 978-1-904808-20-6

Albert KingRedakti

Albert KING (naskiĝis en 1910, mortis la 3-an de junio 1992) estis UEA-fakdelegito pri arto en Bristolo (Britio).

Geoffrey KingRedakti

Geoffrey KING (naskiĝis la 17-an de julio 1947, mortis la 19-an de julio 2018) estis dum pli ol tri jardekoj la bibliotekisto de la Esperanto-Asocio de Britio. Nekrologo pri li aperis en numero 985 de La Brita Esperantisto.

Gerald Kyffin-TaylorRedakti

Gerald KYFFIN-TAYLOR (naskiĝis la 9-an de marto 1863 en Liverpool) estis brita parlamentano, solicitoro, notario, brigada generalo kaj esperantisto. Inter 1910 kaj 1915 li estis membro de la brita parlamento House of Commons. Li estis protektanto de la Esperanto-grupo en Londono.

LRedakti

Stanley Lane-PooleRedakti

Prof-o Stanley Edward Lane Poole estis angla Esperantisto ki vivis en Dublino Artikulo en Angla

Mary LarradRedakti

Mary LARRAD (naskiĝis en 1910, mortis en oktobro 2000 en Old Colwyn, Britio) estis dumviva membro, iama delegito pri virinaj aferoj. Ŝi forte interesiĝis pri kantado en Esperantokaj kunlaboris kun John en la pretigado de « BEA Kantokolekto » en 1971.

Ken LawrenceRedakti

Ken LAWRENCE (mortis 49-jara en 1958) estis angla esperantisto. Post la Dua Mondmilito li estis kasisto de la Esperanto-klubo de Birmingham, kaj dum kelkaj jaroj funkciis kiel peranto de la Belarta Konkurso de UEA.

Richard LishmanRedakti

Richard LISHMAN [liŝmn] (naskiĝis la 25-an de novembro 1850 en Newcastle-on-Tyne) estis angla esperantisto kaj ekslernejestro. Li estis honora prezidento de Nordorienta Esperanto-Federacio. Dum kelkaj jaroj li instruis Esperanto-kursojn.

Edward G. LockRedakti

Edward G. LOCK estis brita esperantisto. Kun Mason Stuttard li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952).

Alfred Wheeler LyndridgeRedakti

Alfred Wheeler LYNDRIDGE [lindriĝ] estis brita esperantisto kaj instruisto pri komerco. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaranto de Pitmana Stenografio al Esperanto.

George LyonsRedakti

George Lyons estis angla esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento. Li militservis kaj partoprenis okupon de Aŭstrio dum dua mondmilito. Li kontaktigis la esperantistojn de Graz kaj helpis la rekonstruon de tiea movado[2].

MRedakti

Alasdair MacCaluimRedakti

Alasdair MacCaluim (naskiĝis en Glasgovo) estas skota esperantisto [5], tradukisto kaj aktivisto de skotgaela lingvo. Li skrivas Reversing Language Shift: The Role and Social Identity of Scottish Gaelic Learners

Agnes Gibson MacfarlaneRedakti

Agnes Gibson MACFARLANE (mkfarlen) estis skota librotenistino kaj esperantistino. Multajn jarojn ŝi estis la prezidantino de la Esperanto-societo en Partick kaj funkciis kiel delegito de UEA en la urbo.

? MacKenzie (pastro en Japanio)Redakti

(Encliklopedio de Esperanto) "En la printempo de 1903 Mac Ken­zie [sic], skota pastro, Kanazawa, venigis esperanto lernolibron el Anglujo al Japanio... L. K. Sur provizora listo montrita en 1-a UK estis Gauntlett, MacKenzie, nejapanoj, sed loĝintaj en J-ujo... Fremdaj E-istoj venintaj al Japanujo kaj helpintaj al la movado... Mac Kenzie"


William W. MannRedakti

Laŭ katalogoj de bibliotekoj, li verkis lernolibrojn pri Esperanto kaj tradukis al Esperanto interalie verkojn pri bahaismo kaj la novelon Doktoro Jekyll kaj sinjoro Hyde de Robert Louis Stevenson. Laŭ numbero 1365 de Esperanto (februaro 2022, paĝoj 28–29), li priskribis la vojaĝon al Ameriko kun d-ro Zamenhof en la numero de British Esperantist de oktrobro 1910. Laŭ numero 1367 de Esperanto (aprilo 2022, paĝo 76) li vivis de 1881 ĝis 1972, kaj lia plena nomo estis William Walter Mann.

Diccon MastermanRedakti

Diccon MASTERMAN (naskiĝis la 7-an de julio 1941) estas brita esperantisto. Esperantistiĝis en 1959. Magistro pri modernaj lingvoj. Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1981-1985), estrarano de UEA (1986-1989). Loĝas en Italio.

Isabella MearsRedakti

Skota kuracisto kaj esperantisto. En 1881 ŝi kvalifikiĝis pri medicino ĉe Royal College of Physicians of Ireland kiel unu el la unuaj virinoj, kiuj tiel kvalifikiĝis. En 1889 ŝi fondis kun sia edzo sanitorion en Edinburgo. Ŝi okupiĝis pri la Ruĝa Kruco kaj pri misia laboro en Ĉinio kaj verkis pri tio en Esperanto. [3][4][5]

Bob MellorsRedakti

Bob MELLORS (naskiĝis en 1950, mortis la 24-an de marto 1996 en Varsovio (murdo)) estis brita esperantisto kaj kunfondinto de Gay Liberation Front (Gej-Liberiga Fronto) en Britio.

William Percy MerrickRedakti

William Percy MERRICK (merik) (naskiĝis la 2-an de novembro 1868 en Shepperton, mortis la 7-an de novembro 1956) estis anglo kaj esperantisto. Kolektis tradiciaĵojn. Esperantistiĝis en 1903. Propagandas inter blinduloj. Kasisto de la gazeto Esperanta Ligilo.

Peter MilesRedakti

Peter MILES (naskiĝis en 1929, mortis en januaro 2005) seninterrompe membris en UEA ekde 1953. Per tutpaĝaj anoncoj, kiuj aperis dum jardekoj en la Jarlibro, la Esperanto Traduk-Servo de la klera ŝoforo fariĝis ĉie konata.

NRedakti

Stanley D. NisbetRedakti

 
Esperanto's Time Has Come, 1987.

Stanley D. NISBET (naskiĝis en 1912, mortis la 14-an de aprilo 2004) estis brita esperantisto, delegito kaj fakdelegito pri edukado en Glasgow (Britio).

H. NursallRedakti

H. NURSALL (naskiĝis en 1905, mortis la 6-an de februaro 1977 en Bedford, Britio), estis brita esperantisto. Kvankam lerninte Esperanton nur post sia pensiiĝo, estis unu el la ĉefaj lokaj aktivuloj dum la lastaj jaroj.

ORedakti

Adrian OatesRedakti

Adrian OATES (mortis la 8-an de marto 2000 estis brita esperantisto). Li estis ĉefo de Chester Esperanto-Asocio, longdaŭra membro de la Nordokcidenta Esperanto-Federacio kaj de EAB, delegito de UEA kaj radioamatoro.

Emily Kathleen Grace OsmotherlyRedakti

Emily Kathleen Grace OSMOTHERLY (naskiĝis kiel Emily Kathleen Grace VARNDELL en julio 1898 en Chertsey, mortis la 17-an de oktobro 1980) estis membro de BEA, de la Ilforda Esperanto-Societo, la Londona Esperanto-Klubo, kaj la Societo de Britaj Esperantaj Instruistoj. Dum kelka tempo ŝi redaktis “The British Esperantist”. Nekrologo pri ŝi aperis en La Brita Esperantisto (novembro-decembro 1980). Ankaŭ ŝia edzo, Edward K. Osmotherly (verŝajne Edward Knight Osmotherly) aŭ Ted Osmotherly, estis esperantisto.

Tim OwenRedakti

Tim OWEN (naskiĝis la 16-an de decembro 1978 en Leicester, Britio) estas brita esperantisto, kiu inter la jaroj 2007 kaj 2011 estis la prezidanto de Junularo Esperantista Brita, la britia landa sekcio de TEJO, kaj sekretario en la estraro de Esperanto-Asocio de Britio ekde 2010 ĝis 2016. Li administras ekde 2010 la fondaĵon Norwich Jubilee Esperanto Foundation, deĵoris kiel redaktoro de la bulteno EAB Update dum kvin jaroj inter 2013 kaj 2018, kaj estas ekde 2016 la redaktoro de la revuo La Brita Esperantisto. Li (kun)organizas ĉiun britan kongreson ekde 2012 kaj en 2018 kunaŭtoris kun Judith Meyer la lernolibron Complete Esperanto.

PRedakti

E. Robert PennyRedakti

E. Robert PENNY (naskiĝis en 1909, mortis 1993 en Bury St. Edmunds, Britio) estis membro de UEA seninterrompe ekde 1938 kaj multajn jardekojn servis en la Delegita Reto kiel delegito kaj fakdelegito pri mana teksado kaj SOS-aŭtoservo.

Walter Glover PhippsRedakti

Walter Glover PHIPPS [fips] (naskiĝis la 24-an de julio 1885 en Cheltenham) estis angla esperantisto kaj komizo. Li estis sekretario de la Cheltenhama Esperanto-grupo de 1913 ĝis 1926 kaj delegito de UEA de 1914 ĝis 1930.

John William PickardRedakti

John William PICKARD [pikard] (naskiĝis la 16-an de julio 1866 en Leeds) estis angla esperantisto kaj kontisto. Li estis esperantisto de 1899. Dum 4 jaroj li estis prezidanto de la Esperanto-societo de Manchester.

Harold PillingRedakti

Harold PILLING (naskiĝis en 1888, mortis 1957 en Burnley, Britio) estis iama Prezidanto de la grupo en Burnley. Eklernis Esperanton en 1908, kaj en 1956 elektiĝis Fratulo de BEA.

Everleigh M. PrestonRedakti

Everleigh M. PRESTON (naskiĝis en 1899, mortis la 17-an de januaro 1973) estis vicdelegito en Bristol (Britio). Krom havi funkcion en Brita Esperantista Asocio, li estis dum pli ol trideko da jaroj membro de UEA ĝis la morto.

QRedakti

Dermod QuirkeRedakti

Dermod QUIRKE (D. J. F. Quirke) kontribuis al La Brita Esperantisto kaj redaktis unu numeron de ĝi en 1971. Li estis ankaŭ kunlaboranto de Sekso kaj Egaleco.

RRedakti

Eric RevillRedakti

Eric REVILL, anglo kiu pasigis jardekojn en gvidado en Esperanto-Societo en Manĉestro kaj en la nord-okcidenta federacio. Post transloĝiĝo al norda Kimrio, li diligente instruis la lingvon al dekoj da gelerantoj.

Jamesa RobertsRedakti

Jamesa ROBERTS, anglo, lernejestro, 1859-82. Nask. 21 apr. 1839 en Constantine. Esperantistigis en 1922. 88-jara gajnis ateston de la Londona Ĉambro de Komerco. La plej aĝa Esperantisto de Britujo.

George William RoomeRedakti

George William ROOME (rum) (naskiĝis la 27-an de novembro 1864 en Sheffield, mortis la 16-an de septembro 1958) estis anglo kaj instruisto pri angla lingvo. Esperantistigita de Richard H. Geoghegan en 1888. Prezidanto de la Esperanto-Federacio de Yorkshire. Prezidanto de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) de 1930.

Olive RossettiRedakti

Olive ROSSETTI (naskiĝis en 1921, mortis en 1993 en Gosport) estis la dua edzino de Reto Rossetti kaj ofta kongresano.

SRedakti

Simon SaftRedakti

Simon SAFT (naskiĝis en Lankaŝiro, mortis 66-jara la 2-an de septembro 1965) estis brita esperantisto el Salford. Kvankam li lernis Esperanton nur en 1951, li de tiam estis tre aktiva precipe en la brita movado.

John Reynolds SalterRedakti

John Reynolds SALTER (mortis la 10-an de majo 1989 en Exeter, Britio) estis dumviva membro de UEA.

Charles H. H. SatchellRedakti

Anglo Esperantisto, ko­merca vojaĝisto (naskiĝis en 1 marto 1864 en Rugby, Englando). Tre konata en multaj provincaj grupoj. Konsilanto de BEA por Edinburgo.


Watson SeniorRedakti

Senior (sinjor) Watson (Naskaskiĝis 7 februario 1868 en Dewsbury, Englando), anglo, me­zurilinspektoro en Edinburgo. Prezidento de Unuigita Societo de Inspektistoj de Pes­iloj kaj Mezuriloj. E-isto de 1910. Prezidento de ES en E. Sennacieca Asocio Tutmenda (SAT). Tutmonda organizo de laboristaj Esperantistoj, celanta praktike utiligi Esperanton por la klasaj celoj de la laboristaro tut­monda. Fondita en 1921. (v. Labor­ista movado.) BRUIN.


Francis William ShawRedakti

Francis William SHAW (ŝo) estis angla inĝeniero kaj esperantisto, naskiĝinta la 19-a de aprilo 1873 en Manchester. Li esperantistiĝis en 1909 kaj plurajn jarojn estis la sekretario de la Esperanto-Societo de Coventry.

George ShepherdRedakti

George SHEPHERD (mortis 76-jara la 27-an de februaro 1970) estis brita esperantisto en Newcastle-upon-Tyne. Li lernis Esperanton en 1910, kunfondis la lokan societon kaj regionan federacion kaj estis tre malnova membro de UEA.

Sybil V. SlyRedakti

Sybil V. SLY (naskiĝis en 1920, mortis la 2004) estis longtempa delegito de UEA en Letchworth, Britio. Ŝi estis dumviva membro de UEA jam ekde sia infanaĝo kaj fervora kluba aktivulo. Dum multaj jaroj ŝi membris en Societo Zamenhof kaj subtenis la Novjorkan Oficejon de UEA.

Gladys Gladstone SolomonRedakti

Gladys Gladstone SOLOMON, anglino. Aŭtoro de facilaj legolibroj: „E por Infanoj" kaj de alilingvaj lerniloj.

John Alan SpencerRedakti

John Alan SPENCER (naskiĝis en 1908, mortis la 2-an de marto 1999 en Londono) estis konata aktivulo de SAT kaj de ties brita branĉo.

Walter Haydn StaveleyRedakti

Walter Haydn STAVELEY (stejvli) (naskiĝis la 1-an de julio 1876 en Preston) estis anglo kaj profesia pianisto. Esperantisto ekde 1912, li laŭ informo de la Enciklopedio de Esperanto en 1934 estis la prezidento de la Esperanto-societo en Preston.


John SteeleRedakti

John STEELE (naskiĝis en 1896, mortis en 1996), ofta instruinto kaj UK-partopreninto, eble la plej aĝa esperantisto en Britio, forpasis en decembro. Li organizis ambaŭ britajn Esperanto-kongresojn kiujn gastigis lia urbo Southport.

Mason StuttardRedakti

Mason STUTTARD estis brita esperantisto, verkinto de la lernolibro The Esperanto Teacher, eldonita de The Esperanto Publishing Company, 1954. Kun Edward G. Lock li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952). Li tradukis la libron Morto de trajno el la Angla de Freeman Wills Crofts; eld. de The Esperanto Publishing Company (1948).

TRedakti

Nigel TartRedakti

Nigel TART (naskiĝis en 1966 en Ashby de la Zouch) estas esperantisto kaj matematika instruisto en Brajtono, kaj fine de la 20-a/komence de la 21-a jarcento la plej konata esperantisto en la urbo.

Eksteraj ligiloj:

Frank TaylorRedakti

Frank TAYLOR (naskiĝis en 1891, mortis la 26-an de februaro 1976 en Halifax, Britio), estis membro de UEA depost 1935 kaj dum pluraj jardekoj delegito en sia urbo.

Hilda TharmeRedakti

Hilda THARME estis aktiva brita esperantistino. Dum la plejparto de sia vivo ŝi loĝis en Bangor, Kimrio. Tie ŝi foje instruis Esperanton al gelernantoj en liceo.

Robert Ralph TredgoldRedakti

Robert Ralph TREDGOLD (naskiĝis la 3-an de decembro 1878 en Lee) estis angla esperantisto kaj solicitoro. En 1931 li estis kasisto de Brita Esperanto-Asocio. Li tradukis himnojn por la „Himnaro Esperanta".

VRedakti

Simon VarwellRedakti

Simon VARWELL (197?-) estas skota esperantisto kaj aŭtoro. Li skivis The Next Stop kaj Up the Creek without a Mullet [6]

WRedakti

Phillip C. WilleyRedakti

Philip C. WILLEY (naskiĝis en 1922, mortis 1989 en Bristolo post kelkmonata malsano) estis UEA-delegito en Portishead, Anglio, kaj fakdelegito pri turismo.

E. T. WhitakerRedakti

E. T. Whitaker (?, mortis 1906) estis pioniro en Schrewsbury, Anglio.

YRedakti

Kenneth John YoungRedakti

Kenneth John YOUNG (naskiĝis en 1916, mortis la 22-an de januaro 1982 en Derby, Britio) estis aktiva membro de pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-organizaĵoj. Li okupiĝis i.a. pri elektronika terminaro, kiu restis inter liaj manuskriptoj.

NotojRedakti

  1. Rusa Esperantisto. Esperantista Movado. Nro 6 p. 525. Jun-Jul, 1906
  2. Aŭstria Esperanto-Revuo.Adiaŭo de s-ano George Lyons.. N. 4-5, p. 83-84. Nov-dez 1946
  3. https://transnationalhistory.net/doing/2022/02/07/microhistory-doctors-and-diseases
  4. https://www.bmj.com/content/2/3959/1063.3
  5. https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC2457896/?page=1