Brita Esperanto-Asocio

(Alidirektita el Brita Esperantista Asocio)
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 26 jul. 2023.

Brita Esperanto-Asocio, antaŭ la Dua Mondmilito ofte ankaŭ nomita Brita Esperantista Asocio,[1] estas asocio por subteno de Esperanto en Britio, fondita en 1904. La organizaĵo aliĝis al UEA en 1933. En 1907 ĝi fariĝis oficiale registrita kompanio.

Brita Esperanto-Asocio
esperanto-organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1904 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando vd
vdr
emblemo de la aldona bonfara asocio Esperanto-Asocio de Britio de 2012

En 1976 fondiĝis Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kiel registrita bonfara asocio surbaze de Brita Esperanto-Asocio.

En la fruaj 1970-aj jaroj Brita Esperanto-Asocio alstrebis signife influi la publikan opinion interalie gajninte apogon por Esperanto en la brita parlamento kie fondiĝis Parlamenta Esperanto-Grupo el ĉiuj politikaj partioj kiu fariĝis la plej granda parlamenta grupo, inkluzive de la partio de la tiama ĉefministro Harold Wilson[2].

En 1995, BEA transdonis sian membraron kaj funkciojn al EAB, kaj en 1999 ĝi krome transdonis sian ceteran kapitalon. De tiam ĝi estas senaktiva surpapera kompanio.

La kompanio ricevis de la britaj ŝtatinstancoj en 2007 specialan atestilon pro centjariĝo de sia registriĝo.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti