Ekzerco estas "ago ekzerci sin aŭ aliajn, kaj rimedo (ekz. didaktika) uzata por tiu ago." Dume ekzerci estas "lertigi per ripetata praktikado".[1] Pri fizika ekzercado oni parolas pri korpekzercado.

Mensa ekzercado, aŭ cerba ekzercado (nomita ankaŭ kogna trejnado) estas programo de regula aktiveco cele al reteno kaj plibonigo de la kognaj kapabloj. La esprimo “kogna kapablo” kutime referencas al la komponantoj de flua inteligento kiel la plenuma funkcio kaj la memortrejnado. La kogna trejnado pruvas hipotezon ke kognaj kapabloj povas esti retenitaj kaj plibonigitaj pere de ekzercado de la cerbo, analoge al la maniero per kiu la fizika taŭgeco estas plibonigita per la korpekzercado.[2] Aktivecoj de kogna trejnado povas okazi en nombraj manieroj kiel per trejnado de korvaskula taŭgeco, ludado de retaj ludoj aŭ kompletado de kognaj taskoj kongrue kun trejnreĝimo, ludante videoludojn kiuj postulas vid-spacan resonadon, kaj engaĝiĝinte en novaj aktivecoj kiel danco, arto, kaj muziko.[3][4]

Scienca esplorado pri la efektiveco de aktivecoj de cerba trejnado konkludis, ke ili ne havas efikon sur la inteligento aŭ la ĉiutaga kogna kapablo, kaj ke plej programoj ne montris reviziitajn publikigitajn pruvarojn pri ties efikeco. Estas ampleksa debato ene de la scienca komunumo pri la efikeco de cerbotrejnaj programoj kaj polemiko pri la etiko promocii cerbotrejnan programaron al eventuale vundeblaj subjektoj.

Ekzercado utilas por lernado de metiaj kapabloj, ekzemple ceramiko, pentrarto ktp., kaj de mensaj kapabloj, ekzemple lingvolernado, pere de ekzercoj en lecionoj de lernolibro pri nova lingvo ktp.

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 13an de Majo 2021.
  2. Simons, DJ; Boot, WR; Charness, N; Gathercole, SE; Chabris, CF; Hambrick, DZ; Stine-Morrow, EA (October 2016). "Do "Brain-Training" Programs Work?". Psychological Science in the Public Interest. 17 (3): 103–86. doi:10.1177/1529100616661983. PMID 27697851. S2CID 13729927.
  3. Diamond, A (2012). "Activities and programs that improve children's executive functions". Current Directions in Psychological Science. 21 (5): 335–341. doi:10.1177/0963721412453722. PMC 4200392. PMID 25328287.
  4. Mackey, AP (2011). "Differential effects of reasoning and speed training in children". Developmental Science. 14 (3): 582–590. doi:10.1111/j.1467-7687.2010.01005.x. PMID 21477196.