Dumviva membro de UEA
Dumviva membro de UEA estas individua membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu deklaras intencon fari specifan kontrakton inter si kaj la asocio: la individuo pagas la dudek-kvin-oblon de jara kotizo por individua membro de UEA en kategorio MA (membro-abonanto), kaj la asocio kompense deklaras konsideri la personon individua asocia membro dum la tuta daŭro de ties vivo [kaj dum la ekzisto de la asocio...]. Parto de la kontrakto estas la sindevigo de la asocio, dum la vivo de la dumviva membro sendi al ties privata adreso ĉiujare tuj post ties eldono (laŭ momenta stato 11-foje jare) la revuon Esperanto.
La jaroj de UEA-membreco ĝis la decido iĝi dumviva membro ne gravas, kaj jam pasintece pagitaj membrokotizoj ne kalkuleblas parto de la por dumviva membreco pagenda dudek-kvin-obla jara kotizo. La kontrakto do kompare al ĉiujara pago de membrokotizo povas esti avantaĝa por la membro, se la persono estas juna, havas antaŭ si longan vivon, intencas pli ol 25 jarojn resti individua membro de la tegmenta Esperanto-asocio, kaj se UEA ne malfondiĝos... alikaze estus aldona materia avantaĝo por la asocio. Tamen ĝenerale plimulto el la personoj, kiuj iĝas dumviva membro de UEA, ne kalkulas tiom sobre, sed konsideras la pagon de tiom alta unufoja kotizo idealisma signo de senrezerva subteno de la asocio UEA - negrave kiel evoluos la estonto.
Eksteraj ligiloj
redakti- informoj pri membriĝo en la retejo de UEA (esperante)
- Stanislavo Belov (2012-01-29) Mi iĝis dumviva membro de UEA! (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18. (blogaĵo publikigita en iom variigita formo ankaŭ en la retejo Sezonoj)
- kritika diskuto de Peter Weide pri dumviva membreco de UEA, komencita la 26-an de februaro 2009, en la retejo esperantoland.de