Hastings
Hastings ([Héjstingz], IFA:[ˈheɪstɪŋz]) estas urbo kaj distrikto en la graflando East Sussex en suda Anglio, kaj estas unu el la Cinque Ports. Ĝi situas ĉe la bordo de la Manika Markolo.
Hastings | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
![]() la mezepoka urbodomo
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Lando | ![]() | ||
Regiono | Sudorienta | ||
Graflando | East Sussex | ||
Distrikto | Hastings | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 91 053 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 064 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 51′ N, 0° 34′ O (mapo)50.850.56999999999999Koordinatoj: 50° 51′ N, 0° 34′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 29,72 km² (2 972 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi havas ĉirkaŭ 84.000 loĝantojn. Gravas tie fiŝkaptado; multaj fiŝkaptistaj boatoj tradicie ne uzas havenon, sed simple albordiĝas strande. Ĉar Hastings ne plu havas propran havenon, la boatoj devas oficiale registriĝi en Rye.
Ankaŭ plaĝa turismo estas signifa.
Proksime de la urbo en 1066 okazis la Batalo de Hastings, en kiu la normana duko Vilhelmo la 2-a de Normandio (Vilhelmo la 1-a de Anglio), nomita la Konkerinto, venkis la anglosaksajn trupojn.
Esperanto-vivo Redakti
En Hastings ekzistas Esperanto-grupo ekde la frua 20-a jarcento, fondita de Alfred John Adams. La unua prezidanto de la Rotaria Amikaro de Esperantistoj, John J. Boutwood, estis ankaŭ prezidanto de tiu grupo. Konata esperantistino de Hastings estas Sally Phillips, pri kies teatraj kapabloj en oktobro 2009 raportis eseo en Beletra Almanako 6.[1]
Bildaro Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- angle http://www.uch.ac.uk Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- angle http://www.hastings.gov.uk/hcp/default.aspx Arkivigite je 2005-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Komunuma retejo
Referencoj Redakti
- ↑ priskribo de teatra aktorado de Sally Phillips en Beletra Almanako 6 (oktobro 2009)