Rotaria Amikaro de Esperantistoj

RADE estas mallongigo de Rotaria Amikaro De Esperantistoj. Ĝi signifas ankaŭ "per la Rado", ĉar dentrado estas la insigno de Rotario Internacia (vidu la paĝon "Rotario").

Rotaria Amikaro de Esperantistoj
esperanto-organizaĵo
Komenco 1928 vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

RADE, fondita en 1928, estas la plej malnova el la cento da fak-amikaroj de Rotario Internacia, kompareblaj al la fak-rondoj de UEA. Ekde 1930 tiu amikaro de esperantoparolantaj Rotarianoj regule kunvenadis, eldonis bultenon, kaj grupigis membrojn en Britujo, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Japanio, Nederlando kaj Usono. Nun troviĝas RADE-anoj en 24 landoj, en ĉiuj kontinentoj.

Celo de RADE estas plenumi unu el la ĉefaj Celoj de Rotario kiu estas la interkompreniĝo kaj mondamikeco. Tiun celon ĝis nun provas plenumi kompleksa organizo de tradukado en multaj lingvoj por mondskala informado kaj korespondado.

Rotario Internacia agnoskas eltribunan uzon (kun samtempa tradukado) de 9 laborlingvoj (angla, franca, germana, hispana, itala, japana, korea, portugala,sveda) en siaj Kongresoj (krom la nacia lingvo de la kongreslando) kaj klerigadaj seminarioj. Praktike la angla-usona regas kaj tiuj, kiuj ne majstras ĝin, ne emas nek efike kapablas partopreni la komisionajn kunvenojn. Do, ĉeestante tiajn kunvenojn, oni konstatas ke ĉiuj partoprenantoj uzas la anglan, kaj oni ne povas ne konkludi, ke ĝi efektive estas la ununura internacia komunikilo de Rotario.

Sed, kiel ĉiuj Esperantistoj ĉiutage spertas, Esperanto estus la taŭga, simpla, egaleca kaj plendemokrata alternativo al tiu unuformiga situacio, kaj permesus al ĉiuj Rotarianoj, post facila kaj rapida lernado, plene partopreni la mirindajn kaj malavarajn internaciajn programojn de Rotario.

Monda amikeco ankaŭ evidentiĝas per translimaj rilatoj de kluboj al kluboj, ĉu individue, ĉu kadre de la programo Kontakt-Kluboj. La facila akirebleco de Esperanto permesus al ĉiuj gerotarianoj plene partopreni tiujn renkontojn, anstataŭ ol limiĝi al aŭdado de kelkaj malmultaj plurlingvuloj. Same rilate al personaj kontaktoj dumkongresaj, anstataŭ ol konstati la segregacion de la diversaj naciaj grupoj, malgraŭ kelkaj Hello! kaj afablaj ridetoj.

Originoj de RADE (resumita) redakti

  • 1926 Prelego de Rotariano Georges Warnier dum Kongreso de la 49a Distrikto de Rotario Internacia (tuta Francio) sub titolo: "La internacia helplingvo Esperanto je dispono de Rotario"
  • 1928 La 21-an de marto fondiĝis en Londono La Rotaria Esperanto-Amikaro. Unua Prezidanto : J.J. Boutwood el Hastings. En aŭgusto okazis kunveno de la Amikaro en Antverpeno. En decembro aperis la unua n-ro de "Mondamikeco". En la decembra 1928 numero de The Rotary Wheel, tiama organo de R.I.B.I. aperis poresperanta artikolo: A tongue for humanity.
  • 1929 Unua Jarkunveno de la Amikaro en Parizo, kun 26 amikaranoj el 5 landoj (Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Usono). Ĉe jarkunveno de R.I.B.I. estis akceptata poresperanta decido.
  • 1930 En oficiala revuo "The Rotarian" aperis poresperanta artikolo de Karl von Frenckell. La R.E.A.-oficoj devis ĉiudujare pasi al nova lando. Georges Warnier (Parizo) estis elektata prezidanto.
  • 1931 La n-ro 6 de "Mondamikeco" estis eldonata en Parizo en presita formo. En n-ro 7 aperis listo de 35 anoj el 9 landoj. Dekduo da Esperantistaj Rotarianoj partoprenis la Rotarian Internacian Kongreson en Vieno, Aŭstrio. Dume Sir Charles Mander proponis poresperantan decidon, kiu estis akceptata: «Decido N-ro 22: Peti al la Internacia Servo-Komitato de R.I., ke ĝi enketu, kiu universala helplingvo estas plej taŭge alprenebla, kaj plie, kiel R.I plej efike klopodos por efektivigi la instruadon de tiu lingvo en ĉiuj lernejoj kaj kolegioj …
  • 1935-1945 Rotario kaj Esperanto estis malpermesataj aŭ severe malfavorataj en multaj Eŭropaj landoj, kaj Japanio.
  • 1955 La oran Jubileon de Rotario festis eldono de poŝtmarkoj en multaj landoj kaj multaj lingvoj krom Esperanto. Do Rotarianaj Esperantistoj eldonis nepoŝtajn vinjetojn:
  • 1959 Norman Williams, Britio, refondis la Asocion kaj donis al ĝi la novan titolon Rotaria Asocio De Esperantistoj, t.e. RADE. Lia sekvanto estis Grahame Leon-Smith, universitata profesoro, el Egham, Britio. En 1979, li petis Marc Levin, ĉefredaktiston de franca rotaria revuo Le Rotarien, fariĝi sekretario de RADE.
  • 1979 Apero de speciala numero (Majo 79) de revuo Le Rotarien, kun 16 paĝoj rezervitaj al artikoloj pri monda interkompreniĝo kaj la Lingvo Internacia.
  • 1994 Publikigo de la unua numero de RADE-Informilo.
  • 1997 R.I. rekomendis, ke RADE organizu demokratan balotadon. Eskil Svane, dana eksdiplomato, Rotaria klubo de Pezenas, estis elektata Prezidanto de RADE. Forpasis Norman Williams.
  • 1998 RADE-Kunveno en Montpellier, okaze de la 83a U.K.
  • 1999 RADE-Kunveno en Berlin, okaze de la 84a U.K.
  • 2000 RADE-Kunveno en Tel-Aviv, okaze de la 85a U.K. de Esperanto. Decido prezenti poresperantan Decidon al la Rotaria Monda Kongreso 2005 ( Centjariĝo de Rotario)
  • 2001 RADE prezentita en la Amikara Budo dum la 92a monda Rotaria Kongreso en San Antonio, Teksas,Usono.
  • 2002 RADE-Stando dum la Rotaria Kongreso en Barcelono, Hispanio. Disdonado de flugfolioj en 8 lingvoj.

RADE-Estraro organizis kaj deĵoris ĉe budo dum la Rotaria Mondkongreso 2002 en Barcelono, Katalunio, Hispanio, kun afabla helpo de lokaj Esperantistoj. De maldekstre: Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia, eks-Prezidanto Grahame Leon-Smith, Prezidanto Eskil Svane, sekretario Marc Levin

  • 2003 1-4a de junio Organizo kaj instalo de RADE-Budo en La Rotaria Kongreso de Brisbane, Aŭstralio. Deĵoris: Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia el Brazilo, Stephen Pitney el Aŭstralio, Marko Kappenberger el Samoa, Grahame Leon-Smith el Britio, kaj pluraj sindonemaj lokaj samideanoj. Ĉeestis ankaŭ Anthony Gatskell, Aŭstraliano. Multaj el la 16000 rotariaj gekongresanoj vizitis la standon kaj malkovris Esperanton. Pat Galligan, Prezidanto de la Rotariaj Amikaroj, bone helpis la sukceson de la RADE-Budo per trafa informado.

Ĉe la RADE-Budo en Brisbane - Ekde maldekstre: Giuseppe Grattapaglia, Brazilo - Marco Kappenberger, Samoa - Ursula Grattapaglia - Steve Pitney, Aŭstralio

  • 2004 RADE-Stando dum la Rotaria Kongreso en Osaka, Japanio (pli ol 40 000 kongresanoj). Granda sukceso danke al grava helpo de multaj japanaj gesamideanoj kaj de esperanto-rondoj.Aliĝo de dudeko da novaj membroj kaj simpatiantoj. Eminentuloj vizitis la standon: Cliff Dochterman, Rotary Fellowships Chairman, eksa RI-prezidanto Richard King kaj edzino, Edzino de la Nigeria Ambasadoro en Japanio, ktp.
  • 2004 Leĝofara Konsilantaro de R. I. Propono de decido estis preparita de Ursula kaj Giuseppe, kaj adoptita unuvoĉe de la Distrikta Konferenco D. 4530, Zona 20 en Brazilo, kiu prezentis ĝin al la Leĝofara Konsilantaro de Rotario Internacia.

La Propono ne estis akceptita. Sed la rezulto ne estas tute negativa, ĉar 61 Rotariaj Distriktoj el 460 favore voĉdonis.

  • 2005 RADE-Stando dum la Grava Centjariĝa Kongreso en Chikago, Usono

Prezidantino Tin Tin de Rotary Fellowships vizitas la RADE standon en Chikago 2005

  • 2006 Preparo de Stando por la Kongreso en Malmö-Kopenhago

RADE-agadoj redakti

  • Membro-Kunvenoj
    • Kadre de Rotariaj MondKongresoj: Birmingham 1984 – San Antonio, 2001 – Barcelono 2002 – Brisbane 2003
    • Kadre de UEA Universalaj Kongresoj : Varsovio 1987 – Montpellier 1998 – Berlin 1999 - Tel Aviv 2000 – Fortaleza 2002 - Göteborg 2003
    • Deĵorado en kongresaj Budoj kiam eblas.
  • Eldono de RADE-Informilo, po unu- aŭ dufoje jare. 2 – 4 aŭ 6 kolorpaĝoj. Verko en Esperanto kun resumoj en la franca kaj la angla. Lastaj Numeroj:
    • N-ro 7 – Nov 2000 – Estrara Balotado – RADE kunveno kadre de la Universala Kongreso en Tel Aviv – Rotaria Esperanto Vortareto – Simileco inter Paul Percy Harris kaj Ludoviko Lazaro Zamenhof – Oriĝinoj de RADE
    • N-ro 8 – Nov 2001 – RADE budo en San Antonio Rotaria MondKongreso – El Kantono en Ĉinio – La farmo-bieno Bona Espero en Brazilo – RADE en 1932… 1954… 2001.
    • N-ro 9 – Junio 2002 – Speciala eldono disdonita ĉe la RADE budo en Barcelona Rotaria Mondkongreso –
    • N-ro 10 – Oktobro 2002 - Rade Stando en Barcelono - RADE akceptita en Barcelona UNESKO klubo - Listo 2002 de RADE-anoj
  • Okaze de la Rotaria MondKongreso 2002, Barcelonaj Gesamideanoj organizis specialan kunvenon en Unesko klubejo. Okazis prezento de RADE kaj de video-bendo pri Bieno-Lernejo Bona Espero.
  • Prelegoj de RADEanoj en Rotariaj Kluboj kaj Distriktoj por prezenti la Lingvon Internacian.
  • Publikado de artikoloj pri internacia komunikado kaj interkompreniĝo en Rotariaj naciaj gazetoj kaj regionaj bultenoj.
  • Lokaj agadoj
  • Bona Espero estas Bieno-Lernejo fondita en Alto Paraiso, Goiàs, Brazilo, de RADE Komitatanoj Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia por malavantaĝitaj infanoj. Esperanto aldoniĝas al ĝenerala kaj teknika instruado por malkovri la mondon al la gelernantoj, per korespondado kaj akcepto de Vojaĝantaj Gesamideanoj.
  • Partopreno de RADE-anoj al Rotariaj programoj
  • Okaze de la D-1780 Konferenco (Francio) Rotariaj Amikaroj organizis standon. RADE-Sekretario Marc Levin reprezentis RADE.

Strukturo de RADE redakti

  • HonorPrezidanto: Eskil SVANE, Francio
  • Prezidanto: Marc LEVIN, Francio
  • Sekretario: Giuseppe Grattapaglia, Bona Espero, Brazilo
    Retadreso: <bonaespero@aol.com>
  • Estraranoj: Stephen PITNEY, Aŭstralio,
    Antanas GVILDYS Litovio
    Eizo OOTCUKA, Japanio

Retpaĝejo de RADE: [1]

Rotaria angla, franca, Esperanta Vortareto redakti

Active Member MA - Membre actif Aktiva membro
Additional Active Member M.A.S. Aldona aktiva membro
Alternate Suppléant Anstataŭanto
Assembly Assemblée EstrarKunveno
Attendance Assiduité Ĉeesto
Badge Insigne Insigno
Board Comité Komitato
Charter Charte du club KlubRajtigilo
Charter Member Membre fondateur Membro fondinto
Classification Classification Klasifiko
Club Service Action intérieure Kluba interna agado
Community Service Act. d'Intérêt public Komunuma agado
Convention Convention internationale Internacia Kongreso
Council on Legislation Conseil de législation Leĝofara Konsilio
Delegate Délégué Delegito
Director Membre du Comité Komitatano
Directory Annuaire Jarlibro
District District Distrikto
District Conference Conf. de District Distrikta Kongreso
Dues Cotisations Kotizoj
Enactement Amendement Amendo
Extension, external Expansion Plivastiĝo
Extension, Internal Dévelopt de l'Effectif MembroKreskigo
Fiscal Agent Agent fiscal Loka kasisto
Founder of Rotary Fondateur du Rotary Rotaria Fondinto
Four avenues of service 4 voies d'action rotar. Kvarvoja agado
Four Way Test Critère des 4 questions Kvardemanda testo
Governor Gouverneur Distriktestro
Honorary member Membre Honoraire Honora membro
Inner Wheel Inner Wheel Ena Rado
Institute Séminaire de formation Seminario
Interact Interact Interakto
Intercountry Committee Comité interpays Interlanda Komitato
International Service Action internationale Internacia agado
Make-up Compensation d'absence Foresta Kompensado
Manual of Procedure Manuel de Procédure Procedura manlibro
Membership Effectif Membraro
Object of Rotary But du Rotary Rotaria Celo
Officers, club Bureau du club KlubEstraro
Past Service Member MRA Emerito
Paul Harris Fellow Paul Harris Fellow Kompano de Paul Harris
Per Capita Dues Taxe per capita Pomembra takso
Recr. and Vocational Fellowships Amicales profess. et de loisirs Profesiaj kaj Hobiaj Amikaroj
Resolution Résolution Decido
Rotaract Rotaract Rotarakto
Rotary Rotary Rotario
Rotary Community Corps Unités comm. de dévelopt Komunumaj Unuoj
Rotary Emblem Emblème du Rotary Rotaria emblemo
Rotary Foundation Fondation Rotary Rotaria Fondaĵo
Secretariat Secrétariat Sekretariaro
Senior Active Member MDA Dojena aktiva membro
Service above self Servir d'abord Servo antaŭ ĉio
Sponsor Parrain Patrono
Vocational Service Action professionnelle Profesia agado
WCS A.I.P.M. Internacia Patrona Agado
World Headquarters Siège du Rotary Rotaria monda sidejo
World Understanding Compréhension mondiale Monda Interkompreniĝo
Youth Exchange Ech. de jeunesse Junulara interŝanĝo

Paul P. Harris kaj Ludoviko L. Zamenhof redakti

Zamenhof estis iom pli aĝa ol Paul Harris. La unua naskiĝis en 1859, la dua en 1868. Zamenhof publikigis la Lingvon Internacian en 1887. Harris kunvenigis la unuajn Rotarianojn en 1905. Sed la unua kongreso de Esperantistoj ankaŭ okazis en 1905. Per du malsimilaj vojoj, la du fondintoj celis la saman celon : Internacian interkompreniĝon, pli bonajn rilatojn inter la homoj kaj, fine, universalan pacon.

Ni Esperantistoj bone konas la pensadon de Zamenhof. Li forte amis homaron kaj opiniis, ke ĝi ĉesus interbatali se ĝi povus facile kaj rekte interkompreniĝi. Unuavide, Rotario ne aspektas tiel idealista, sed kiam oni atente legas la verkojn de Paul Harris, bedaŭrinde elĉerpitaj, oni komprenas ke li estis ankaŭ forte motivita de amo por homaro kaj konvinkita ke interkompreno inter la popoloj kondukos al ĝenerala paco. Cetere la monda interkompreniĝo troviĝas en la rotariaj celoj.

Rotario Internacia uzas ses laborlingvojn. Aliaj landoj ŝatus ke siaj lingvoj ankaŭ oficialiĝu. Rotario certe ne povas, kiel U.N. (Unuiĝintaj Nacioj) aŭ aliaj interŝtataj organizaĵoj, uzi dekon aŭ dudekon da lingvoj. Tio estus ege multekosta. Do, RADE esperegas, kaj proponas, ke iam Esperanto fariĝos oficiala lingvo por Rotariaj rilatoj. Ĉar ĝi estas neŭtrala, kaj facile lernebla, la peto por uzado de pluraj lingvoj ĉesos kaj Rotario ŝparos multe da mono. Tiel, finfine, Harris kaj Zamenhofaj pensoj renkontiĝos.

Vidu paĝon Rotario

Eksteraj ligiloj redakti