Rotario
Rotario Internacia (angle Rotary International) estas la plej malnova serveca monda klubo, kreita en 1905 de advokato Paul P. Harris en Ĉikago, Usono. Ekzistas nun pluraj aliaj servecaj kluboj, la plej gravaj estas Lions Internacia, Kiwanis, Soroptimist, Zonta, ktp. Ili fariĝis mondskalaj NROj, rilatantaj kun UN, UNESKO, MOS, ktp.
Rotario | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
internacia organizaĵo | ||
Dum | 23-a de februaro 1905 – | |
Fondodato | 23-a de februaro 1905 | |
Sidejo | Evanston | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | ne-registara organizaĵo | |
Celo de Rotario estas kunigi homojn en kluboj tra la tuta mondo, respondeculoj en siaj profesioj por servi komunumojn kaj helpi solvi problemojn. La nuna ĉefa monda agado de Rotario estas forigo de poliomjelito, kunlaborante kun Monda Organizo de la Sano (WHO, OMS).
En 2006, la rotacia organizo havas proksimume 1,2 milionojn da membroj en 32,000 kluboj trans 200 landoj. Ĉi tiu organizo estas la dua plej granda membrara organizo en la mondo, post la Lions-organizo.
Preter la kluboj troviĝas fakaj organizoj inter kiuj Rotaria Amikaro De Esperantistoj (RADE) EdE-R
Celo kaj funkcioRedakti
CeloRedakti
La celo de Rotario estas promocii la valoron de solidara helpo, motoro kaj progresiga idealo por pli justaj homaj kondiĉoj. Aparte, ĝi celas:
- akcenti kaj evoluigi amikajn rilatojn inter siaj membroj por kapabligi ilin servi volontule al la ĝenerala intereso de la homa socio;
- valorigi la principojn de alta etiko en ĉies profesia aktiveco.
- disvastigi la reciprokan Komprenon, Kunlaboron kaj Pacon je internacia nivelo pere de amikaj rilatoj inter homoj de malsamaj ekonomiaj kaj profesiaj kondiĉoj, tamen kunigitaj per la sama celo volontuli por pli dignaj sociaj kondiĉoj kie ajn necesas.
Kernaj valorojRedakti
La kernaj valoroj de R.I. (Rotary International) estas volontulado, amikeco, individua integreco kaj la kapablo organizi kaj estri, ĉar R.I. volas kunigi estrojn de malsamaj profesioj por servi kun larĝvido al la forigo de maljusteco, malsato, malsanoj kaj analfabeteco. Ĝis kiam tiuj gravaj problemoj ekzistas en nia socio, Rotary ne haltas siajn klopodojn por realigi sian solidaran kunlaboron.
DevizoRedakti
La devizo de la klubo estas "Servo super si" ("Service above Self") aŭ "Ili plej profitas, kiuj plej bone servas la aliaj" ("They profit most who serve best"). Ĉi tiu devizo estis ŝanĝita en 2005 de la antaŭa devizo, kiu estis "La plej granda profito al tiu kiu servas la alian" ("He profits most who serves the best").
Finfine, la celo de la klubo estas kunigi komercistojn tra la tuta mondo por iniciati humanitarajn projektojn kaj instigi pacajn kaj fratecajn rilatojn inter la nacioj de la mondo.
Organizado de la tutmonda movadoRedakti
La ĉefa centralo troviĝas en Usono, en la urbo Evanston (Chicago). La monda organizado funkcias en 535 distriktoj mondvaste kaj en ĉiu distrikto agadas ĉirkaŭ 50-70 kluboj kun meze 2.000 membroj.
Aparta eco estas en R.I. la “rotacio” de la estraroj, t.e. ke ĉiujare la monda prezidanto, la 535 distriktestroj kaj la 35.500 klubprezidantoj estas rotacie anstataŭataj post antaŭaj elektoj de la membroj. Tiu estas unu el la faktoj kiuj originas la sukceson de la organizaĵo.
Alia forto de R.I. devenas de la fakto ke ĝi estas internacia, nepolitika, nereligia, sendependa movado, respektante ĉies pensliberecon.
Kongresoj kaj konferencojRedakti
Ciujare okazas grandaj internaciaj kongresoj invitataj de la monda R.I. prezidanto kun meze 15.000 ĝis 40.000 partoprenantoj. Ĉiu distrikto organizas ĉiujare distriktan konferencon por siaj membroj. La kluboj kunvenas tradicie unu fojon semajne en difinita loko.
Ek de kelkaj jaroj ekzistas la ebleco ke formiĝas kluboj, kiuj kunvenas elektronike en retejoj kaj estas samrange rekonataj kiel la tradiciaj lokaj kluboj. Ĉiu plenrajta membro de R.I. povas partopreni tutmonde ĉiujn kongresojn kaj konferencojn, klubojn kaj eventojn kaj estos bonege kaj amike akceptata.
Komisionoj ene de la klubojRedakti
Por realigi la celojn de la rotaria movado, ekzistas en ĉiu klubo 5 malsamaj komisionoj kaj ĉiu membro nature apartenas laŭ sia inklino al unu el la komisionoj.
- interna organiza komisiono
- profesia komisiono (mediprotektado, akvo, daŭripoveco)
- komisiono de projektoj kaj programoj
- internacia komisiono
- komisiono por la novaj generacioj.
HistorioRedakti
Rotario. „Rotary International“ (RI), int. organizaĵo fondita 23 febr. 1905 de adv. Paul Harris el Chicago. Fine de okt. 1933 ĝi havis 3619 klubojn kun 147.000 membroj el 60 landoj. En la regularo de RI la sesa celo havas paragrafojn pri internacia frateco kaj kompreniĝo tre simile al interna ideo de E. En la komenco ĉefe disvastigata en Usono kaj Anglujo ĝi estis preskaŭ nura usona-angla movado, sed de 1925 RI forte kreskis tutmonde, kaj la diverslingveco kaŭzis malfacilaĵojn ĉe la ĉefoficejo kaj ĉe la jarkunvenoj.
Rotario kaj EsperantoRedakti
En 1927 kelkaj E-istoj R-anoj komencis propagandi E-n kaj la R-klubo de Perth Amboy, Usono, prezentis proponon al la R-kongreso en Ostende, ke ĝi akceptu E-n kiel oficialan helplingvon por R-kluboj. Dum 1928-30 la ĉefaj R-revuoj, ekz. „The Rotarian“, Chicago, kaj „The Rotary Wheel“, London, aperigis artikolojn kaj parte regulajn paĝojn pri E kaj multaj paroladoj okazis en diversaj R-kluboj.
La jarkunveno de R-Asocio de Grandbritujo kaj Irlando (RIBI) en majo 1929 en Bournemouth deklaris sin por alpreno de E kiel int. lingvo por R. Intertempe (1929) fondiĝis R-a E-Amikaro, kiu eldonas la gazeton „Mondamikeco“, red. de la unua prez. Douglas P. Boatman. Direktanta Komitato sidis en Britujo de 1929 ĝis 1930, en Francujo de 1931 ĝis 1932, en Germanujo de 1932 ĝis 1933 kaj sekvantaj jaroj la Direktanta Komitato sidis en Nederlando. (Prez. d-ro Meihuizen, 39; Rijnkade, Arnhem; sekr. Arn. Bloemendal, Binnensingel, 6, Deventer; kas. Heinatus, Apeldoorn.)
En sept. 1930 okazis en Den Haag la ĝis tiam plej granda regiona konferenco (3000 pers.), efektive la unua vere int. R-kongreso. Sir Charles Mander donis tie favoran raporton pri E, kaj pastro Andreo Cseh faris du paroladojn. La konferenco decidis meti la lingvan demandon kiel diskuttemon al la int. R-kongreso en Wien 1931. „The Rotary Wheel“ ĉefrevuo de RIBI faris longan referaĵon kaj finis per jenaj vortoj: „Mankis nur unu aĵo por fari ĝin perfekta konferenco, la kapablo paroli unu kun la alia.“
En Wien 16 jun. 1931 Mander malfermis la diskuton pri lingva problemo, kelkaj E-istoj R-anoj (Warnier, Arnhold, Appelbaum) faris interesan demonstracion pri la valoro de E kaj la kongreso konstatis, ke „la problemo pri la lingvaj malfacilaĵoj, ĝiaj rilatoj al la sesa celo de RI kaj ĝia solvo estas aferoj tre gravaj kaj ili koncernas al RI.“ La kongreso decidis, ke la Int. Serva Komitato (ISC) esploru, 1. kiu helpa lingvo estas la plej praktika, kaj 2. kia procedo estos la plej efektiva por certigi la alprenon kaj disvastiĝon de tia lingvo ĉe ĉiuj nacioj.
ISC kunvenis en Zürich, 16-17 sept. 1931 kaj unuanime interkonsentis, ke 1. int. lingvo estas ĉef-faktoro en la laboro por int. bonvolo kaj kompreniĝo. Inter la konataj helplingvoj E estas la lej praktika pro la simpleco kaj facila lernebleco, ĝia relative granda literaturo, vasta uzado, organizita anaro tra la tuta mondo, uzata kaj alprenita de granda nombro da mondorganizaĵoj 2. la plej bona vojo por certigi la rekonon kaj disvastiĝon de E inter ĉiuj nacioj estas kunlaborado kun lernejaj aŭtoritatuloj kaj ĝi proponas, ke ĉiuj R-kluboj estu atentigataj pri la valoro de E kaj pri la graveco enkonduki E-n kiel fakon devigan en ĉiuj lernejoj kaj universitatoj. En nov. 1931 la demando estis submetata al speciala komitato por plua esplorado kaj la direktoraro de RI rekomendis al ĉiuj R-kluboj studi kaj diskuti la aferon en siaj kunvenoj same kiel en la distriktaj kaj tutlandaj konferencoj.
En la jarkunveno de RI en Boston, Usono, 26-30 jun. 1933, en kiu partoprenis 8456 R-anoj el 2021 kluboj de 57 landoj, oni decidis: „rajtigi la delegitaron, se ĝi trovas ion konsilinde, formuli planon por efektivigi aŭ almenaŭ progresigi la organizadon de mond-konferenco por decidi, kia lingvo estu universale uzota kiel helplingvo kaj por oficiale kuraĝigi ĉiujn landojn dekreti aŭ rekomendi instruadon de la elektita helplingvo en la lernejoj.“
Eminenta franca Rotariano Maurice DUPERREY, vicprez. de RI (1933-34) sekvis kurson de Andreo Cseh kaj estas konvinkita pri la valoro de E. - André Baudet, eks-prez. de la Komerca Ĉambro en Paris, estas honora membro de la R. K. en Paris.
Fondiĝis du esperantlingvaj rotariaj kluboj.
En 2014-2017 ekzistis Rotaria eKlubo Esperanto (Rotary eClub Esperanto) en Italio. Ĝi estis la unua provo fondi elektronikan Rotarian klubon. Ĝi funkciis nur dum kelkaj jaroj i.a. pro la altaj kotizoj, kiujn la membroj devis pagi al la itala Rotaria movado. Multaj el la eksmembroj estis inter la fondintoj de la sube menciota nova klubo.
En 2017 fondiĝis en Rotary Club de Esperanto Brasil (Rotaria Klubo de Esperanto Brazilo) en Brazilo. Ankaŭ ĝi estas elektronika klubo, kiu kunvenas per interreto. Ĝi havas dudekon da membroj.
FiliojRedakti
Interact estas la organizo de kluboj de servo patronita de Rotary International por junuloj de 12 al 18 jaroj de aĝo kiu serĉas helpi la gvidantemon, la amikecon kaj la bonan volon tra la servo al la komunumo. Kvankam la kluboj Interact estas aŭtonomaj kaj memsufiĉaj, ĉiu klubo ĝuas la patronecon de Klubo Rotary, kiu proponas al ĝi apogon kaj orientadon.
NotoRedakti
La artikolon pri Rotario kaj Esperanto (verkitan antaŭ la dua Mondmilito) tralegis kaj kompletigis G. WARNIER. — A. ARNESSEN.
Multaj informoj en la paĝo venas el la retpaĝo de Rotary eClub Esperanto de Brasil.
Eksteraj ligilojRedakti
- Rotario en Enciklopedio de Esperanto
- http://www.rotaryeclubesperanto.org[rompita ligilo]
- http://www.rotary.org
- http://www.rotaryhistoryfellowship.org/history/famous[rompita ligilo]
- http://www.rotary.org/foundation/polioplus[rompita ligilo]
- http://www.polioeradication.org
- http://esperantorotary.org/
- https://my.rotary.org/en/exchange-ideas/groups/rotaria-amikaro-de-esperantistoj-rade
- https://rotaryclubdeesperantobrasil.org/rotariointernacia/