Norman Williams
Norman WILLIAMS (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1908[1] en Liverpolo, Anglio - mortis la 11-a de oktobro 1996 en Denton apud Manĉestro) estis brita esperantisto, instruisto kaj lernejestro. Li estis honora membro de UEA ekde 1989.
Norman Williams | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1908 en Liverpool |
Morto | 11-an de oktobro 1996 (88-jaraĝa) en Denton |
Lingvoj | angla • Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1947–) lernejestro (1941–1970) |
Norman Williams studis studis fizikon, matematikon kaj edukadon kaj post la finstudentiĝo laboris unue kiel instruisto, poste kiel lernejestro (1941-70). Li informiĝis pri Esperanto en 1947 ĉe klubo de Rotario, fako pri kiu li estis UEA-delegito ekde 1965. Jam en 1948 li enkondukis la lingvon kiel devigan studobjekton en sian lernejon. Malgraŭ diversaj kontraŭstaroj, tiu lerneja instruado daŭris 27 jarojn, kaj pli ol 3 000 geknaboj lernis Esperanton tie, precipe de James H. Sullivan (1913-93), kiun Williams postenigis en la lernejo. En la periodo inter 1950 kaj 1969 Williams organizis 16 internaciajn vojaĝojn por siaj lernantoj de Esperanto.
Similan agadon li poste stimulis kiel la ĉefa aganto (1966-86) de la Noriĉa Jubilea Esperanto-Fondaĵo (angle Norwich Jubilee Esperanto Foundation), kies celo estas subvencii vojaĝojn de junaj esperantistoj eksterlanden. Tio estis verŝajne la plej grava kaj efika kontribuo de Williams al Esperanto: multaj aktivuloj de la brita kaj internacia movadoj spertis sian unuan kongreson per helpo de la fondaĵo. Williams havis gravajn meritojn ankaŭ pri la daŭrigo de la tradicia instruado de Esperanto en la Universitato de Liverpolo. Sian ampleksan Esperanto-libraron li donacis al la Universitato de Manĉestro, kie ĝi restas daŭre alirebla por la publiko.
Referencoj
redakti- ↑ vidu la artikolon en en revuo Esperanto, oktobro 1989, p. 176, kiu legeblas per ekstera ligilo en tiu paĝa sekcio
Eksteraj ligiloj
redakti- biografia prezento de li post la atribuo de honora membreco de UEA en revuo Esperanto, oktobro 1989, p. 176, jen en formato PDF sur paĝo 18 el 24 (esperante)