Kovrilpaĝo de La junaj detektivoj; Manchester 1969?
Li fondis en 1958 la organizon Geonkloj Esperantistaj kaj poste Kastoran Klubon, kiuj helpas infanojn utiligi sian Esperanto-scion. Li estis delegito dum pli ol duona jarcento. Plentempa Esperanto-instruisto en duagrada lernejo, Sullivan aŭtoris i.a. rakontojn por geknaboj (La junaj detektivoj, 1953, La junaj trezorserĉantoj, 1968, La longa marŝo, 1968) kaj du novelarojn: La vualo de l' tempo, 1985, kaj Sub influo de alkoholo, 1991.
„ Ĉi tiu libreto estas speciale verkita por geknaboj, kiuj lernas Esperanton en lernejoj aŭ aliloke kaj kiuj ŝatas historiojn pri kontrabandistoj, ŝtelistoj, subteraj tuneloj k.t.p.
Vere la enhavo estas streĉa kaj ni estas certaj, ke la junaj geknaboj ŝatos ĝin. La lingvo estas simpla kaj preskaü senerara: nur la ilustraĵoj havas iom antikvan karakteron, kiu fakte ne akordiĝas kun la personoj kaj situacioj priskribitaj. ”
„ Mi tralegis tiun ĉi rakonton pri kontrabandistoj. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas taŭga por tiuj geknaboj, kiuj emas legi aventurojn kaj samtempe deziras praktiki legadon en nia lingvo. Jam la aŭtoro diras en sia antaŭparolo: «ĉi tiu libreto estas verkita precipe por tiuj geknaboj, kiuj lernas Esperanton en lernejoj». Jen rekomendinda celo, praktike aplikata en ĉi tiu libreto, kiu, fidela al la principo de la aŭtoro, estas facile legebla, laŭ tuta amplekso de ŝia interesa enhavo. ”