Literatura Esperanta Konkurso

apartigilo

La nomo Literatura Esperanta Konkurso povas aludi al diversaj eventoj, kiuj ĉiuj laŭ la nomo kompreneble celas subteni la kreadon kaj prezentadon de Esperanto-literaturo.

Literatura Esperanta Konkurso
Vikimedia apartigilo
vdr

Belartaj konkursoj redakti

Literatura tradukkonkurso Lucija Borčić redakti

Honore al Lucija Borčić Kroata Esperantista Unuiĝo organizas literaturan tradukkonkurson, ĉe kiu oni rajtas prezenti tradukon de iu ajn nacia lingvo al Esperanto (poezio, rakonto aŭ novelo)[1].

Literatura konkurso Liro (Orienta Eŭropo) redakti

  • La literatura konkurso LIRO en orienta Eŭropo subtenas tradukojn el naciaj lingvoj al Esperanto, kaj dum la lastaj jaroj kutime donis du tradukendajn verkojn, ekzemple en 2014 la anglalingvan novelon “The roads we take” de O. Henry (pseŭdonimo de la usona aŭtoro William Sydney PORTER. 1862-1910), kaj la ruslingvan poemon “Muĥi” de Aleksej Apuĥtin.[2]

Literatura konkurso Ĥristo Gorov (Bulgario) redakti

  • Bulgara Esperanto-Asocio ĉiun trian jaron okazas Esperantan literaturan konkurson, kiu en 2011 baptiĝis laŭ la bulgara verkisto “Ĥristo Gorov”, en 2014 laŭ “Ivan Krestanov”. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj. La konkurso estos por rakonto kaj eseo (maksimume 3 paĝojn formato A4), originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon[3][4][5].

Literatura konkurso EKRA (Bulgario) redakti

  • La literatura konkurso "EKRA" (ĉiujara, lanĉita en 1991; nun enkadre de la Internacia Esperantista Krea Renkontiĝo “Abritus”, ekde la komenco de la 21-a jarcento ĉiujare okazanta en Razgrad, Bulgario) ligiĝas al la revuo Literatura Foiro kaj la asocio Esperanta Civito. La konkursbranĉoj estas "Poezio" kaj "Humuro". En 2016 aperis la libro "Abritus", kun plej bonaj konkursaĵoj 1991-2016.

Rakontoj de la tuta mondo (Ĉinio) redakti

  • Ankaŭ Ĉina Radio Internacia foje organizas Internacian Literaturan Konkurson, laste en 2014 je la nomo "Rakontoj de la tuta mondo".[6]

Literatura konkurso Ivo Rotkvić (Kroatio) redakti

  • En 2014 la Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj renovigis la literaturan konkurson Ivo Rotkvić. Ĝia tasko estas daŭrigi la tradiciojn de la antaŭa samnoma konkurso de Zagreba Esperanto-Ligo, kaj ĝi okazas en la kvar branĉoj originala poezio, originala prozo, tradukoj el la kroata kaj tradukoj el aliaj lingvoj.[7]

Literatura konkurso Verda Plumo (Rusio) redakti

  • Plia nur unufoja konkurso estis la Literatura Konkurso "Verda Plumo" okaze de la 20-jara jubileo de la eldonejo Impeto en 2012.[8]

Literatura konkurso de Esperanto-USA redakti

  • Literatura Konkurso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nacilingve nun pli koncize nomata Esperanto-USA) cele al atribuo de "Premio Don Harlow por Tradukoj de Usona Poezio en Esperanton" eble nur okazis unufoje, en 2008, kvankam tiam estis planoj ke ĝi iĝu ĉiujara.[9]

Referencoj redakti