Aleksej Nikolajeviĉ Apuĥtin (ruse Алексей Николаевич Апухтин, prononco laŭ sistemo IFA [ɐlʲɪkˈsʲej nʲɪkɐˈlajɪvʲɪtɕ ɐˈpŭtʲɪn], naskiĝis la 27-an de novembro 1840 en Bolĥovo, Rusio, mortis en aĝo de nur 52 jaroj la 29-a de aŭgusto 1893 en Sankt-Peterburgo, Rusio - estas rusia poeto, verkisto kaj literatura kritikisto.

Aleksej Apuĥtin
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1840 (1840-11-15)
en Bolĥov, Orjola gubernio,  Rusia Imperio
Morto 17-an de julio 1893 (1893-07-17) (52-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo,  Rusia Imperio
Tombo Literatorskie mostki vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Imperial School of Jurisprudence vd
Subskribo Aleksej Apuĥtin
Profesio
Okupo poeto • prozisto vd
Aktiva dum 1854– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksej Apuĥtin naskiĝis en Bolĥovo kiel ido de malnova nobela familio. Dum ankoraŭ infano, li montris mirigan memoron kaj amon por legado, precipe de poezio. Kiam li estis dek-jaraĝa, li konis parkere la verkojn de Aleksandro Puŝkin kaj Miĥail Lermontov. Krom tiuj, liaj preferataj poetoj kaj aŭtoroj de la postaj jaroj estis Aleksandr Gribojedov, Jevgenij Baratinskij, Fjodor Tjutĉev, Afanasij Fet, Aleksej Tolstoj, Lev Tolstoj, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij kaj Aleksandr Ostrovskij.

En 1852, en aĝo de nur 11 jaroj, li eniris la Imperian Lernejon de Juro en Sankt-Peterburgo, kie lia samklasano estis Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, kiu iĝis dumviva amiko. La fondinto, duko Petro de Oldenburgo, kaj la direktoro, Aleksandro Jazikov, prenis la knabon sub personan protekton. Li diplomiĝis kun distingo en 1859.

Dum li estis modesta kaj ĝentila en la kompanio de virinoj, li iĝis sprita kaj aŭdaca rakontisto en la kompanio de viroj. Tiel li akiris la renomon de knaba genio kaj de "dua Puŝkin". Sed lia produktado unue malsukcesis plenumi tiujn fruajn atendojn, kaj li montris malmultan intereson en fari ajnan monon per siaj verkaĵoj. Nur kiam tre al li mankis mono, li klopodis eldoni siajn poemojn, donante multajn el ili donace al siaj amikoj, de kie nur post lia morto ili estis kolektitaj por eldonado.

Li eniris la ŝtatan servon kiel membro de la Ministerio de Juro. Post du jaroj da libervola izoliteco en la kamparo(1862-64), li plulaboris en la Ministerio de Internaj Aferoj. Plejparton de sia vivo li pasigis en Peterburgo.

En pli alta aĝo, Aleksej Apuĥtin suferis je tromanĝado, manko de spiro kaj edemoj. Li mortis en Sankt-Peterburgo la 29-an de aŭgusto 1893 en aĝo de nur 52 jaroj. Grandduko Konstantin Konstantinoviĉ proponis ke la amiko Ĉajkovskij komponu rekviemon honore al Apuĥtin, sed Ĉajkovskij malakceptis -subite li mem mortis nur du monatojn post Aleksej Apuĥtin.