Fjodor Ivanoviĉ TJUTĈEV (ruse Фёдор Иванович Тютчев; naskiĝis la 5-an de decembro, 1803, mortis la 27-an de julio, 1873[1]) estis elstara rusa poeto kaj diplomato.

Fjodor Tjutĉev
Persona informo
Фёдор Иванович Тютчев
Naskiĝo 23-an de novembro 1803 (1803-11-23)
en Ovstug, Bryanskiy Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 15-an de julio 1873 (1873-07-15) (69-jaraĝa)
en Puŝkin
Tombo Novodevichy Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Faculty of History and Philology of Moscow University vd
Familio
Dinastio Tyutchev family vd
Patro Ivan Nikolayevich Tyutchev vd
Patrino Yekaterina Tolstaya vd
Gefratoj Nikolay Tyutchev • Darya Tyutcheva vd
Edz(in)o Eleonora Tyutcheva • Ernestina Pfeffel vd
Amkunulo Yelena Denisyeva vd
Infanoj Ivan Tyutchev • Mariya Tyutcheva • Anna Tyutcheva • Darya Tyutcheva • Fyodor Tyutchev • Yekaterina Tyutcheva vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • diplomatofilozofopolitikistotradukistopublikigisto vd
Aktiva dum 1813– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li longe loĝis en Munkeno kaj Torino, estis konato de Heinrich Heine kaj Friedrich Schelling. Tjutĉev ne partoprenis en literatura vivo kaj ne konsideris sin verkisto.

Konserviĝis 400 liaj poeziaĵoj, kaj ili ĝis nun estas ofte citataj en Rusio. Dum 1830-aj jaroj liaj poezaĵoj apartenas al tradicio de eŭropa (precipe germana) romantikismo, tio estas filozofia liriko ĝenerale pri universo, sorto de homo, naturo. En 1840-aj jaroj Tjutĉev verkis kelkajn politikajn artikolojn, en kiuj temas pri rilatoj inter Rusio kaj Okcidenta civilizo. En 1850-aj jaroj Tjutĉev kreis serion de poezaĵoj pri amo, en kiuj li rakontis pri amo kiel pri tragedio. Poste tiuj poezaĵoj estis asociitaj en tiel nomata «ciklo de Denisjeva», la poezajoj estis dediĉitaj al Jelena Denisjeva, koramikino de la poeto. En 1860-70-aj jaroj en kreaĵoj de Tjutĉev dominis politikaj temoj.

La plej fama poezaĵo de la poeto estas «Silentium!» — maldolĉa alvoko al silento, bedaŭro pri tio, ke homoj ne povas plene kompreni unu la alian.

La plej oftaj citatoj de Tjutĉev estas:

  • Eldirita ideo jam estas falsa (Мысль изреченная есть ложь)
...
Ĉu povas kor' eldiri sin?
Alia ĉu komprenos vin?
De l'tuta viv' internas log',
dirita penso — jam mensog'.
...
(traduko de Jurij Karcev)
  • Ni ne povas antaŭdiri kiel nia vorto reagos (Нам не дано предугадать, как слово наше отзовется)
Diveni eĉ ne povas ni
Pri kiel eĥos vorto nia
Ricevas ni kunsenton ian
Simile gracon por anim’
(traduko de Surmato)
  • Ne eblas racie kompreni Rusion (Умом Россию не понять)
Rusion ne komprenos vi
Kaj ne mezuros per pesilo:
Aparta estas ĝia viv’,
Nur eblas kredi je Rusio
(traduko de Surmato)

Notoj redakti

  1. Tiam en Rusio oni uzis ne gregorian, sed julian kalendaron kaj laŭ ĝi Tjutĉev naskiĝis 23-an de novembro 1803, mortis 15-an de julio 1873

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti