Ivo Rotkvić
Ivo ROTKVIĆ (aŭ ROTKOVIĆ, naskiĝis la 23-an de oktobro 1901 en Bjelovaro, mortis la 12-an de decembro 1983 en Zagrebo[1]) estis kroata juristo kaj esperanta verkisto.
Ivo Rotkvić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1901 |
Morto | 1-an de januaro 1983 (81-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Kroatio |
Familio | |
Edz(in)o | Angela-Lela Rotkvić |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • tradukisto |
Esperanta agadoRedakti
Rotkvič estis ĉefa kunlaboranto de d-ro Duŝan Maruzzi, longjara sekretario de la Zagreba Esperanto-Societo. Li estis unu el la precipaj organizintoj de la unua Sudslava Esperanto-Kongreso en 1923 kaj de la samjare fondita Sudslava Esperanto-Ligo, kie li rolis kiel sekretario kaj vic-prezidanto dum pluraj jaroj. Same li kunlaboris en la paralele agadanta eldonejo kaj librovendejo Sudslava Esperanto-Servo. Rotkvič estis kelkjara redaktanto de Konkordo kaj kunredaktanto de Balkana Konkordo. Li estis « Bona oratoro »[2] kaj faris multajn paroladojn pri Esperanto en diversaj urboj. Rekordulo en gvidado de kursoj en Jugoslavio.
VerkadoRedakti
Rotkvič konatiĝis precipe kiel tradukanto, « kies ne miskoneble individua, tamen senriproĉa kaj eksterordinara esprimriĉa lingvaĵo » [3] en la esperantigo de la ampleksa romano Cezaro de Mirko Jelušić (1934) « malkaŝis plurajn latentajn belojn de Esperanto » [4]
Krome li verkis multajn artikolojn en naciaj gazetoj kaj tradukojn en diverslandaj Esperanto-gazetoj. Li speciale okupiĝis pri lingvistikaj problemoj kaj kun Maruzzi verkis kroat-Esperantan vortaron (1924).
VerkojRedakti
OriginalojRedakti
- Ĉe l' Rando de Abismo, eseoj.
- (kun Maruzzi) Hrvatsko-srpski esperantski rječnik. [Zagreb], Sudslava Esperanto-Servo, [1924]. 133 p.
TradukojRedakti
- Aŭtuna Vespero de Ogrizoviĉ,
- Pangea de Herzog
- Tragedio en la Universo
- Cezaro de Jeluŝiĉ.
RevizioRedakti
- El la vivo, Vesna Skaljer-Race, reviz. Ivo Rotković. - Beograd : Skaljer-Race, 1977. – 68 p. ; 15 cm. - Noveloj kaj skizoj de jugoslavia filologino-esperantistino, en formo de fotorememoroj el propra vivo.[5]
ReferencojRedakti
- ↑ Pleadin 2002, p. 131.
- ↑ laŭ EdE
- ↑ artikolo pri tiu lingvaĵo
- ↑ el lia nekrologo en Esperanto.
- ↑ el katalogo de Esperanta literaturo
BibliografioRedakti
- Josip Pleadin. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. 2002. p. 131 (kun foto).
Eksteraj ligilojRedakti
- Bildo de Ivo Osibov kaj Ivo Rotkvić, 1973 en UK Beograd
CitaĵoRedakti
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ivo ROTKVIĈ, kroato, juristo. Nask. 23 okt. 1901 en Bjelovar. E-isto de 1921. Precipa kunlaboranto de d-ro Maruzzi. Longjara sekr. de la zagreba societo. Unu el ĉefaj organizinto de 1a unua jugoslava E-kongreso (1923) kaj Jug. E-Ligo, kie li sekretariis dum pluraj jaroj. Kunlab. en la Sudslava E-Servo. Kelkjara red. de „Konkordo“ kaj kunred. de la „Balkana Konkordo“. Bona oratoro: multaj paroladoj pri E en diversaj urboj. Rekordulo en gvidado de kursoj en Jug. Multaj artikoloj en naciaj gazetoj. Speciale okupiĝas pri lingvistikaj problemoj. Kun Maruzzi verkis kroat-E-vortaron. Tradukoj en diverslandaj E-gazetoj. Kiel apartaj libroj ĝis nun estas eldonitaj: „Aŭtuna vespero“ (de M. Ogrizoviĉ), „Pangea“ (de R. Herceg) kaj granda romano „Cezaro“ de M. Jeluŝiĉ). Nuntempe vicprez. de la J.E.L. kaj Zagreba societo. |