Jean Ribillard
franca esperantisto
Jean RIBILLARD (naskiĝis en 1904, mortis la 16-an de februaro 1962 en Papeete, Tahitio) estis grava originala aŭtoro de Esperanto.
Jean Ribillard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1904 |
Morto | 16-an de februaro 1962 (58-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li estis iam oficiro de la franca armeo en Nord-Afriko, el kie li ĉerpis siajn spertojn por siaj verkoj.
Ribillard estis ano de Budhana Ligo Esperantista kaj eldonisto de La Budha Lumo.
VerkojRedakti
- Salomono kaj la oaza nimfo, en Trezoro. La Esperanta novelarto
- Vagado sub palmoj (1956) (elibro de la dua eldono ĉi tie; la unua eldono: PDF, skanita, MD5: d603153333c0fc40b5194a292c65d2c2)
- Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud (1963)
- Preĝo de M'Saud