Ivo Osibov
kroata esperantisto
Ivo OSIBOV (naskiĝis 1937) estas kroata esperantisto, kiu lernis Esperanton en 1952. Li estas magistro pri juro, kaj laboras kiel supera lekciisto pri Komerca Juro kaj Kompania Juro en Jura Fakultato kaj Ekonomia Fakultato de la Universitato de Split. Inter la jaroj 1959 kaj 1968 li estis estrarano de TEJO, de 1964 ĝis 1968 estis prezidanto de TEJO, en la periodoj 1968-1974, 1990-1995 kaj 2001-2004 estis komitatano de UEA kaj inter la jaroj 2001 kaj 2004 funkciis kiel ĝenerala sekretario en la estraro de UEA.
Ivo Osibov | |
---|---|
Ivo Osibov en aprilo 2004 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1937 (87-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | kroata |
Ŝtataneco | Kroatio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1952–) |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |