Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

33 Rakontoj. La Esperanta Novelarto, estas antologio, kiu celas kolekti "klasikajn" prozaĵojn de diversaj aŭtoroj. Redaktita de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi, eldonita ĉe J. Régulo Eldonisto, ĝi aperis en la jaro 1964 en La Laguna kun amplekso de 328 paĝoj. La enkondukon de la libro skribis Ivo Rotkvić. La libro konstituas la numeron 22 en la "Bel-literatura Eldon-serio de Stafeto".

33 Rakontoj
La Esperanta Novelarto
33 Rakontoj La Esperanta Novelarto
33 Rakontoj
La Esperanta Novelarto
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1964
Urbo La Laguna
Eldoninto J. Régulo Eldonisto
Paĝoj 328
vdr

Recenzoj redakti

 
 Kiel titolite, ĉi tiu nova libro de STAFETO prezentas 33 rakontojn kiuj konsistigas malgrandan antologion de la originala Esperanta novelarto. Tridek aŭtoroj popece kontribuas al la starigo de ĉi tiu verko kiu celas esti atestilo

pri la literaturaj valoroj de nia lingvo en la branĉoj novelo kaj romano, dum epoko ampleksanta de la jaro 1898 ĝis la jaro 1961. Post la majstra enkonduko de Ivo Rotkviĉ, signifoplena studaĵo pri la mesaĝo de nia originala literaturo, Féréríc Szilágyi kaj Retto Rossetti pritialas la selektadon per prezentoj kiuj respektive temas pri la fono de la tri-dek», kaj «ĉirkaŭ la Esperanta Novelo». Mi devas verame konfesi (ĵusleginte kun entuziasmo la novebakitan «Maŝinmondo»-n, de Szathamari), ke la legado de ĉi tiu antologio ne tute kontentigis min: malgraŭ ke iuj el la plej famaj verkistoj de Esperantujo ornamas la literaturan menuon, la enhavo ne atingas — laŭ mia opinio— la nivelon al kiu STAFETO kutimigis nin. Tamen, kelkaj esceptoj, brilaj atestoj pri neofta verkista talento, observo kaj penetremo, altiĝas kaj bele kolorigas tiun areton da grizaĵoj bedaŭrinde kutimaj en la literaturo de ĉiuj kulturlingvoj, sed certe ne tre taŭgaj por antologio de lingvo tiel grava kaj signiforiĉa —laŭ socia kaj homa vidpunkto— kiel Esperanto.

Analizinte atente la novelareton, oni povas rimarki, ke nia internacia lingvo —laŭ esprimkapablo, vortonuancaro kaj ceteraj teknikaj rimedoj nepre necesaj por beletra vivebleco— atingis nivelon similan al tiu de ajna grava kulturlingvo, sed rilate la temojn oni ne povas rimarki la samon: «Infanismo kaj diletantismo» sukcesis pludandi en nia antologia literaturaĵo kaj orelpinte koboldas en pluraj noveletoj. Tamen, kiel dokumento pri la disvolviĝo de nia novela literaturo, ĉi tiu stafetaĵo havas neneendan — aŭ, pli ĝuste, agnoskendan— gravon. Por ekkoni la literaturan historion de nia movado, la estiĝon de niaj literaturaĵoj ekde la frutempaj beletraj ĵonglaĵoj ĝis la nuntempa kelkrilate kontentiga maturiĝo ĉi tiu antologio povas ege utili. Certe la leganto trovos ankaŭ en ĝi amuzan legaĵon. 
— N. L. ESCARTON. Boletín n146 (nov 1964)

Eksteraj ligiloj redakti