Kirkcaldy

urbo en Fife, Skotlando

Kirkcaldy (angle Kirkcaldy /kɜːrˈkɔːdi/, skotgaele Cair Caladain) estas urbo en Fife, ĉe la orienta marbordo de Skotlando. Ĝi estas 19 kilometrojn (11,6 mejlojn) norde de Edinburgo kaj 44 kilometrojn (27,6 mejlojn) sudsudokcidente de Dundee. En la jaro 2020, la urbo havis proksimume 50 370 loĝantojn.

Kirkcaldy
urbeto • large burgh
Administrado
Poŝtkodo KY1 • KY2
Demografio
Loĝantaro 48 108  (2001) [+]
Loĝdenso 2 673 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 7′ N, 3° 10′ U (mapo)56.110730555556-3.1673694444444Koordinatoj: 56° 7′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Kirkcaldy (Skotlando)
Kirkcaldy (Skotlando)
DEC
Kirkcaldy
Kirkcaldy
Situo de Kirkcaldy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kirkcaldy [+]
vdr

Oni jam dum longa tempo kromnomas la urbon Lang Toun (skote: "longa urbo") pro la longa ĉefstrato.

Loĝas homoj ĉirkaŭ Kirkcaldy jam ekde la Bronzepoko. La unua dokumento, kiu referencas la urbon, estas de 1075, kiam Malkolmo la 3-a donis la lokon al la preĝejo de Dunfermline.

La urbo havas libertempan centron, teatron, muzeon, artan galerion, tri publikajn parkojn kaj glacisketejon. Kirkcaldy ankaŭ estas konata kiel la naskiĝloko de socia filozofo kaj ekonomiisto Adam Smith, kiu skribis sian ĉefverkon La riĉo de nacioj en la urbo.

Esperanto redakti

La Skota Kongreso de Esperanto okazis dufoje en Kirkcaldy, en la jaroj 1942 kaj 1954.[1]

La 37-a Skota Kongreso de Esperanto okazis en 1942.[1]

La 49-a Skota Kongreso de Esperanto okazis en la semajnfino de la 23-a de majo 1954 kun 75 partoprenantoj.[2] Dum ĝi okazis vizito al la linoleumo fabriko kaj ekskurso al St. Andrews.[1]

Ĝemelurbo redakti

Referencoj redakti