Shepperton
Shepperton estas urbeto en la tradicia graflando Surrey en la regiono sudokcidenta Anglio. Ĝi situas laŭ la norda flanko de la rivero Tamizo. Laŭ la stato de 2011 en la komunumo vivis 9 753 loĝantoj sur areo de 6,98 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 397 loĝantoj/km². Laŭ la antaŭa censo de 2001, estis 10 796 loĝantoj en 4 688 hejmoj. La urbeto Walton-on-Thames situas 2 ĝis 3 kilometrojn pli sudoriente, depende de kie oni difinas la centrojn de la urbetoj.
Shepperton | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Britio | ||
Lando | Anglio | ||
Regiono | Sudokcidenta | ||
Graflando | Surrey | ||
Poŝtkodo | TW17 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 753 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 397 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 24′ N, 0° 27′ U (mapo)51.395833333333-0.44888888888889Koordinatoj: 51° 24′ N, 0° 27′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 6,98 km² ( 698 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shepperton [+] | |||
En la kinaj studioj Shepperton oni interalie en la 1940-aj jaroj produktis filmojn kiaj The Third Man (La tria viro), en la 1960-aj jaroj Dr. Strangelove, en la 1970-aj jaroj A Clockwork Orange (La mekanika oranĝo), en la 1980-aj jaroj The Elephant Man (La elefantulo), kaj en la 21-a jarcento menciindas interalie produktado de la usone financitaj filmoj Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano de 2004 kaj Hari Poter kaj la Pokalo de Fajro de 2005.
Vidindaĵoj
redaktiEsperante
redakti- Thomas W. Holmes (-1929), blinda esperantisto kaj kunlaboranto de la blindula gazeto Esperanta Ligilo, vivis tie ĝis sia morto
- William Percy Merrick (1868-1956), blinda esperantisto kaj multjara kasisto de Esperanta Ligilo, naskiĝis kaj vivis tie