Henley-on-Thames [henli: on temz] estas urbo en la brita graflando Oxfordshire. Ĝi situas ĉe la rivero Tamizo, proksimume 15 km nordokcidente de la urbo Reading. En la jaro 2011 loĝis 11.619 homoj tie. Ĝi estis unuafoje registrita en la jaro 1179.

Henley-on-Thames
urbetobazarurbo
Administrado
Poŝtkodo RG9
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 619  (2011) [+]
Loĝdenso 2 082 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 32′ N, 0° 54′ U (mapo)51.536111111111-0.90277777777777Koordinatoj: 51° 32′ N, 0° 54′ U (mapo) [+]
Areo 5,58 km² ( 558 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Henley-on-Thames (Anglio)
Henley-on-Thames (Anglio)
DEC
Henley-on-Thames
Henley-on-Thames
Situo de Henley-on-Thames

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Henley-on-Thames [+]
vdr

Henley-on-Thames estas ĉefe konata pro la Reĝa Regatto Henley (angle: Henley Royal Regatta). Ĝi estas remado-konkurso, kiu okazas ekde 1839. En la jaroj 1908 kaj 1948 la olimpiaj remkonkursoj okazis tie. Henley ankaŭ estas hejmo de la Leander Club, kiu estas unu el la plej aĝa kaj plej sukcesa remklubo de la mondo.

Ĝemelurboj redakti

Konatuloj redakti

 
La ponto Henley kaj la turo de la preĝejo St Mary the Virgin
  • John Hunt (1910-1998), estro de la unua sukcesa ekspedicio al la pinto de la Ĉomolungmo mortis en la urbo
  • Dusty Springfield (1939-1999), pop- kaj soulo-kantisto mortis tie
  • Nicola Fairbrother (1970), eksa ĵudisto kaj monda ĉampiono en 1993
  • James Lawrence (1992), futbalisto de la kimra teamo

Eksteraj ligiloj redakti